«La batalo de l’ vivo» — La Antaŭparoloj

Versio unua: 2016-02-19

Versio nuna: 2017-09-01

Ĉi tiu retpaĝo entenas la Antaŭparolojn el kritika bitlibra eldono de la Kristnaska rakonto de Dikenso tradukita de Zamenhofo, nome:

La ĉefa teksto de la bitlibro estas en la normo Fikŝenbuko.


Antaŭparolo de la redaktoro
La fontoj
La tiparaj konvencioj
Tradukaj aferoj
Laŭvortismo
Interpunkcio
Viado kaj ciado
Jes kaj ne
Propraj nomoj
La lingvaĵo
La pronomoj
La instrumenta kun
Akuzativa predikativo
Tradukaj kuriozaĵoj
Editora antaŭparolo de la 1910ª jaro
Al la legantoj3
Bibliografiaj referencoj

Antaŭparolo de la redaktoro

La fontoj

En sia noto «Al la legantoj» Zamenhofo rakontas, ke la Dikensan verkon li tradukis el germana traduko, sen vidi la anglan originalon. Sendube tio estis la traduko de Julius Seybt (probable oni voĉlegu /zajpt/?), kies skanaĵo (en frakturo!) libere elŝuteblas de GoogleBooks: Der Kampf des Lebens: Eine Liebesgeschichte, Verlag von Carl Lorck, 1847. Mi referencos ĉi tiun eldonon per K1847.

La titolpaĝo de K1847
La titolpaĝo de K1847

Tion, ke Zamenhofo tradukis ĝuste el la traduko de Jul. Seybt, atestas ties multaj tradukeraroj kaj devioj, fidele esperantigitaj de Zamenhofo (kaj komentitaj en piednotoj de ĉi tiu bitlibro). Mi ne asertas, ke Zamenhofo uzis nepre la eldonon K1847; ĉi tie en la Novosibirska regiona biblioteko mi trovis tekste identan Lepsikan eldonon el la jaro 1880ª. Tamen ĉar la Gugla teksto estas pli frua kaj pli facile konsultebla por la retanoj, mi uzos la referencilon K1847.

La traduko de Jul. Seybt eldonita en 1880

La Editora Antaŭparolo de la dua eldono [B1910] flate asertas, ke «La germana teksto estis bonega traduko»; tio estas malvera, K1847 entenas multe da tradukeraroj. Ĉe Amazono kaj ĉe Google Books aĉeteblas pli moderna versio; estkiel tradukisto estas indikita Gustav Meyrink /majrink/ — mi do referencos ĝin per KGM. Fakte tio ne estas sendependa traduko, tio estas literature redaktita traduko de Jul. Seybt. Ĉiuj tradukeraroj aŭ devioj de K1847, kiujn mi kontrolis, restas en KGM — sed ili aperas en pli glata kaj moderna germana lingvo. Ekzemplon pri tia glatigo vidu ĉi-sube, en la sekcio pri «Tiraljoroj»

La zamenhofa traduko unue aperis en «La Esperantisto» (1891, februaro–novembro); la skanaĵoj de tiuj numeroj estas elŝuteblaj el la Aŭstria nacia biblioteko; tiun eldonon mi referencos per B1891. Por mia oportuno mi kolektis tiujn skanaĵojn en deĵavuan bitlibron.

En la jaro 1910ª aperis la 2ª eldono, pri kies estiĝo rakontas ĝia Antaŭparolo. Ĝin mi referencos per B1910. La teksto de B1910 estas en multaj lokoj korektita kaj konsiderinde plibonigita. La korektoj koncernas kaj la tradukajn ĝustigojn rilate al la angla originalo, kaj la gramatikajn korektojn de lingvaĵo esperanta. Probable ilin faris ne Zamenhofo, sed la eldonintoj; tamen ili ĝenerale konformas al la stilo zamenhofa de ties matura periodo.

La esperantan tekston mi ekstraktis el la PDF-libro de Franko Luin. Mi kontrolis ne la tutan tekston, sed nur la suspektindajn lokojn de la INKO-teksto. Atentindas, ke la INKO-bitlibro entenas kromajn ŝanĝojn kompare kun B1910; ekz‑e «plena kolekto {da [B1891, B1910] ¦ de [INKO]} krispigiloj».

La tiparaj konvencioj

En ĉi tiu bitlibro (kaj en ĉi tiu Antaŭparolo) diversaj tiparoj estas uzataj por indiki apartaĵojn tekstologiajn. Por ne ĝeni la legadon, la apartigo estas kiel eble plej diskreta — kaj tamen rimarkebla por tiu, kiun ĝi interesas. Nome,

Tradukaj aferoj

Laŭvortismo

Ŝajnas, ke kiam Zamenhofo tradukis «La batalo»n, li ankoraŭ ne tute liberiĝis je la iluzio el la epoko de la «unuatempaj signetoj» pri esperantigo kiel pri pli-malpli rekta transkodado de la vortoj fontolingvaj. Eble ankaŭ la veto, al kiu ni ŝuldas ĉi tiun tradukon, instigis lin al demonstrado de kvazaŭmeĥanika transkodado.

J. Seybt tian ideologian motivon ne havis, tamen ial ankaŭ lia traduko en multaj okazoj estas meĥanike laŭvorta. Mirindas ke el la kombino de tiuj du laŭvortismoj tamen rezultis io ankoraŭ sufiĉe legebla.

Interpunkcio

Haltostrekoj kaj tripunktoj

En la Dikensa epoko la angla interpunkcio ankoraŭ hezitis pri uzindo de la tripunkto (French dots, «la francaj punktoj»). En la angla originalo de la «Batalo» tripunkto aperas nulfoje — ĝian rolon plenumas haltostreko.

K1847 meĥanike imitas la anglan interpunkcion, kaj egale malkonas la tripunkton.

Zamenhofo aŭdace ekuzis 3 tripunktojn en B1891. La anglaj redaktoroj [B1910] pli atentis la esperantan interpunkcion, tiel ke INKO entenas 33 tripunktojn. En ĉi tiu bitlibro mi daŭrigis la esperantigon, kaj nun la teksto entenas 50 tripunktojn.

(KGM uzas 2 tripunktojn — sed en aliaj lokoj ol Zamenhofo; la rusa traduko entenas 79 tripunktojn.)

Citiloj

Samkiel la rusa, la Fundamento konas du specojn de citiloj: la francecajn citilojn angulajn «–», kaj la germanecajn „–“ (en la programista ĵargono, 99–66). K1847 kaj B1891 uzas nur la germanajn; B1910 uzas la eksterfundamentajn citilojn anglajn: “–” (66–99).

La anglaj citiloj (66–99) estas la plej malkonvenaj por Esperanto (kaj por la angla), ĉar la ferma citilo kolizias kun apostrofo: “apostrof’”. Por la internaj citiloj la angla interpunkcio (kaj B1910) uzas la apostrofan paron ‘–’, ankoraŭ pli ĝenan. En ĉi tiu bitlibra eldono mi uzis la rusan konvencion: «„–“», la plej klaran kaj nemiskompreneblan. Komparu:

«Ho ne», respondis la doktoro. «Dio nin gardu de tio ĉi! Ŝi vivu kaj ridadu pri tio ĉi kiel longe ŝi povas ridi, kaj poste ŝi diru kun tiu franco: „La komedio estas finita, faligu la kurtenon.“»

„Dio nin gardu de tio ĉi! Ŝi vivu kaj … poste ŝi diru kun tiu franco: „La komedio estas finita, faligu la kurtenon.“ [B1891]

(Estas 2 malfermaj citiloj kaj nur unu ferma. Aĉ!)

“Dio nin gardu de tio ĉi! Ŝi vivu kaj … poste ŝi diru kun tiu franco: ‘La komedio estas finita, faligu la kurtenon.’” [B1910]

Cetere, atentindas sporada manko de internaj citiloj (mankas en B1891 kaj B1910):

«„Faru ion al la homoj, por ke ili nenion al vi faru“, vi kredeble pensas?» diris sinjoro Snitchey.

Ja en la angleca interpunkcio ĉi tie malbelaj estus la malfermaj citiloj:

“‘Faru … al vi faru’ …”

Viado kaj ciado

En la normala Esperanto, samkiel en la normala angla, ciado ne estas esprimata, la pronomon «ci» kutime anstataŭas la pronomo «vi». Sed en tradukoj en la lingvojn, kie ciado estas viva kaj kutima (interalie, en la germanan) la tradukisto devas enkonduki la ci-formojn en certaj situacioj, kie tion postulas la paroletiketo de la cellingvo. Sekve de tio, la fontteksto [K1847] distingas viadon kaj ciadon — kaj Zamenhofo ial opiniis konservinda tiun distingadon en B1891. Li faris tion ne rekte per «vi» kaj «ci», sed per majuskligo de la «vi»-formoj, respondaj al la ĝentilformaj „Sie“. Tute prave la versio B1910 tiun distingadon forigis. Ekz‑e:

«Faru ion al la homoj, por ke ili nenion al vi faru, Vi kredeble pensas?» [B1891]

«Faru ion al la homoj, por ke ili nenion al vi faru, vi kredeble pensas?» [B1910]

„Tue den Leuten etwas, damit sie dir nichts tun, wollen Sie wohl sagen?“

— Обманывай, или тебя обманут, хотите вы сказать

“Do, or you’ll be done brown, you mean”

Menciindas, ke la viadaj kutimoj malsamas en diversaj lingvoj; interalie, en la germana traduko la gesinjoroj Snichey cias unu la alian, dum en la traduko rusa ili sin vias (kiel en la jes/ne-ekzemplo).

Jes kaj ne

Apartaĵo de la angla lingvo estas la emo demandi negative kaj firme establita normo pri la signifo de la respondoj per simplaj yes kaj no. En aliaj lingvoj, kaj inter ili en Esperanto, tia normo ne estas tiom firma (aŭ ĝi estas kontraŭa). Vidu pri ĉi tiu problemo mian studaĵon «Ĉu jes aŭ ne?» (LOdE, n-ro 246/247 (2015:4/5), p. 12–15).

Supozeble en la 19ª jc la germana normo ankoraŭ ne definitiviĝis, kaj J. Seybt la anglajn yes meĥanike tradukas per ja; kaj same meĥanike Zamenhofo tradukas ja→jes, nein→ne. Sed en unu okazo J. Seybt escepte tradukas laŭ la moderna normo yesdoch — kaj Zamenhofo aŭtomate plutradukas doch→tamen. Tia idiomaĵa uzo de «tamen» povus funkcii per konvencio (kia tamen en Esperanto ne ekzistas, kaj la PIV-oj ĝin ne konas), ĝi estas evidenta por germano (pro la konvencio germanlingva), sed ĝi estas tute nekomprenebla por ekz‑e ruslingvano (ruslingvanon tia uzo de «tamen» [однако!] pensigus pri surprizo aŭ indigniĝo).

Sed en 3 okazoj Zamenhofo deviis de la germana teksto, jen per uzo de respondovorto anstataŭ interjekcio (ĉe [89], jen per enkonduko de nego en germane pozitivan aserton (la notoj 110, 115). Do, en ĉi tiuj okazoj la uzo de la respondovortoj estas spontanea kaj propre zamenhofa — kaj ĝi estas la orienta! Ekz‑e1:

„Den Gefährten deines Lebens; das bin ich dir freilich nicht, Mr. Snitchey“, seufzte Mrs. Snitchey.

O, ich bitte dich, liebe Frau “, tröstete ihr Gatte.

«La kolegon de via vivo; mi kompreneble ne estas tio al vi, sinjoro Snitchey», ĝemis sinjorino Snitchey.

« Ne, mi petas vin, kara edzino », konsolis ŝia edzo. [B1891]

— На вашего задушевного друга; ведь я-то вам не друг, мистер Сничи.

Нет, нет, вы мне друг, душенька, — заспорил мистер Сничи.

“Your chosen companion; I’m no companion to you, Mr. Snitchey.”

Yes, yes, you are, my dear,” he interposed.

En B1910 la anglaj redaktoroj ŝanĝis ĉi tiun obĵetan ne al obĵeta jes, laŭ la angla normo (en ĉi tiu eldono ni reprenis la zamenhofan varianton).

La variaj anglaj demandiloj postmetitaj (an't I? an't it? could I? do you? don't you? does it not? is it? is it not? was it not? ktp)2 germane unuformiĝas en nicht wahr?, kion Zamenhofo meĥanike mistradukas per ne vere? La kreinto de la lingvo ne plene komprenis ĉiujn eblojn kaj postulojn de la de li kreita sistemo. En «ne vere?» ja mankas la demandilo, ĝia uzo en la demandila funkcio estas fremdlingva trajto, barbaraĵo. En postaj tradukoj («Revizoro», «Fabeloj», «Marta») Zamenhofo ja enmetas la mankantan ĉu (ĉu ne vere? — ĝuste kiel en la rusa «не правда ли?»); sed neniam li konscios, ke sufiĉas la simpla ĉu?, mallonga kaj klara, evitiganta la konfuzon de nega demando, kaj kutima en la moderna lingvo:

«Li do estas via blondulo, ĉu?» [Gerda malaperis]

Tio okazos hodiaŭ, ĉu? [PMEG]

Eble Zamenhofon retenis manko de nacilingva modelo — kvankam la franca hein? ja simile funkcias (verdire, en iom familiara stilo; sed ankaŭ la Dikensaj demandiloj aperas en tia stilo):

Ça t'étonne, hein? =
That's surprised you, has(n't) it? =
Tio vin surprizas, ĉu?

Simile funkcias la angla “eh?”, plurfoje aperanta ĉe Dikenso; sed ĝiaj aperoj en la germanaj — kaj sekve ankaŭ en la Zamenhofa — tradukoj havas la same konfuzan formon:

“The marriage service, night and morning, eh?” — “No”
„Das Trauformular, nicht wahr?“ — „Nein“ [K1847] →
«La formulon edzigan matene kaj vespere, ne vere?» — «Ne» [B1910]

«Утром и вечером читаете про обряд венчания, а?» — «Нет»

Propraj nomoj

Benjameno Britain

Karol Dickens Michał Warden z Michałem Wardenem

La tre ĝena nomo «Marion».

Marie de Lon, demoiselle de Lorme, dite Marion de Lorme ou Marion Delorme … Anne « Ninon » de l'Enclos, aussi appelée Ninon de Lenclos … Manon est un prénom féminin dérivé de Marie, et de Miryam, lui-même prénom d'origine hébraïque.

Marion est l’un des prénoms féminins les plus donnés au XIXe siècle. Marion est un prénom féminin (plus rarement masculin) dérivé de Marie.

Марион, Marion — имя собственное французского происхождения.

die Angelegenheiten Michael Wardens, Esquire, nicht günstig standen.

la mano, per kiu ŝi tenis Clemency'n, tremis ĝis lia okulo trafis Grace’n

Jen estas peco el la «Batalo de l’ vivo», entenata la anglajn nomojn Clemency, Craggs, Marion, Snitchey, Michael Warden en formo de IFA-flikaĵoj, do tiel, kiel ili devus soni en voĉlego obeanta la indikitan manieron (paralele mi metis la rusan tradukon – cetere, pli kompletan – en kiu la nomoj laŭeble aproksimas la angla-IFA-ajn, sed estas legeblaj tute glate, sen stumbligi la intonaciojn, kaj implicas artikulacion ĉeftekstan – ĉi-okaze do, la rusan):

“Aha!” ekkriis la doktoro kaj iris al ili renkonte. “Bonan matenon, bonan matenon! Kara [ɡɹeɪs]! ['mεəɹɪən]! Jen estas sinjoro ['snɪʧɪ] kaj sinjoro [kɹæɡz]. Kie estas ['ælfɹɪd]?”

— А! — воскликнул доктор и пошёл (к калитке) навстречу гостям. — Здравствуйте, здравствуйте! Грейс, дорогая! Мэрьон! К нам пришли господа Сничи и Крегс, где же Элфред?

La lingvaĵo

La pronomoj

La misuzoj de «ĝi»

La plej ĝena (pro sia ofteco) trajto de la zamenhofa teksto estas la troa kaj misa uzo de «ĝi». Neniu el la 28 aperoj de ĝi(n) en la Fundamenta Ekzercaro (ĉi-sube referencata per «FE») prezentas tian eraron.

Iom detale la frulingvaj misuzoj de ĝi estas kometitaj en la kritika eldono de «Georgo Dandin». Tamen menciindas, ke ne ĉiam tiaj neinternaciaj kaj nefundamentaj misuzoj estas ŝuldataj al la kutimo germana, iam ĝi aperas responde al das (= tio, tute internacia kaj responda al la Fundamento) — kiel en la jam citita peco:

„Den Gefährten deines Lebens; das bin ich dir freilich nicht, Mr. Snitchey.“

«La kolegon de via vivo; mi kompreneble ne estas {ĝi ¦ tio} al vi, sinjoro Snitchey.»

Ambaŭ

En la Universala vortaro la vorto ambaŭ estas tradukita jene:

ambaŭ l’un et l’autre ¦ both ¦ beide ¦ оба ¦ obaj.

Tamen la germana traduko ne egalas la tradikojn anglan, rusan kaj polan: krom la komuna kaj ĝusta signifo «ĉiuj du» (tous deux, tous les deux laŭ la esperanta-franca vortaro Varingjena), la germana vorto ofte havas la signifon «la du», kaj akceptas la difinan artikolon. En la traduko de J. Seybt la vorto beide aperas en ambaŭ sencoj, ofte kun la artikolo — kaj Zamenhofo paŭsas tion en sia laŭvorta traduko. Ekz‑e (beide = ili):

The difference between them, in respect of age, could not exceed four years at most; but Grace, as often happens in such cases, when no mother watches over both

Der Unterschied im Alter der beide Mädchen konnte nicht über vier Jahre sein. Aber Grace erschien, wie oft in solchen Fällen, wo keine Mutter über Beide wacht

La diferenco en la aĝo de {la ambaŭ ¦ la du} knabinoj povis esti ne pli ol kvar jaroj. Sed Grace, kiel ofte en tiaj okazoj, kie ne estas patrino zorganta pri la ambaŭ

Laŭ PAG (§61, pĝ. 85),

Rim. I. Oni ne uzu ambaŭ anst. la dutiuj du, sed nur anst. ĉiuj du. Por kontrolo, oni metu tri anstataŭ du; se oni uzus la tri, oni uzu la du: la tri (la du) fratoj promenis kune; se oni uzus ĉiuj tri, oni uzu ambaŭ: ĉiuj tri (ambaŭ) fratoj estis lamuloj.

La instrumenta kun

Influate de la germana mit, Z. ofte misuzis kun en la senco perpri. La plej okulfrapa ekzemplo estas la germana kaj la angla versioj de la Fundamenta gramatiko (§2), kie kun uzurpas la lokon de per, aperanta en la aliaj 3 versioj nacilingvaj kaj en la esperanta versio de FK:

La ceteraj kazoj estas esprimataj per helpo de prepozicioj (la genitivo per de, la dativo per al, la ablativo per per aŭ aliaj prepozicioj laŭ la senco).

… l’ablatif par per (par, au moyen de) ou par d’autres prépositions, selon le sens. Ex.: … per la patr′o′j ― par les pères ou au moyen des pères …

… the instrumental (ablative) by kun, “with”, or other preposition as the sense demands. E.g. … kun la patr′o, “with the father”; …

… der Ablativ durch kun (mit), oder andere, dem Sinne entsprechende, Präpositionen.

… для творительнаго ― per (посредствомъ) или другіе предлоги соотвѣтственно смыслу.

… dla narzędnika (instrumentalis) ― per (przez), lub inne przyimki odpowiednio do znaczenia.

Do, la frazo «Kiel vi min turmentas kun Alfred!» havus alian signifojn laŭ la gramatiko germana-angla (kun = per), ol laŭ la gramatikoj ceteraj (kun = kaj, do «vi turmentas {min kaj Alfredon}» aŭ eble «{vi kaj Alfredo} turmentas min»). Nacilingve estas “How you tease me about Alfred” → „Wie du mich mit dem Alfred peinigst!“.

Kaj tiel en multaj lokoj:

Clemency, kiu {kun ¦ pri} libroj ne multe sin okupas.

nuboj, kiuj malrapidis ankoraŭ {kun ¦ pri} sia forflugo

{Kun ¦ Per} tiu ĉi rimarko li kontentigis sin …

Nun tia uzo de kun estas subnorma: PAG ĝin malaprobas (§206 B Rim. III, pĝ. 277); PV kaj la PIV-oj mencias ĝin nur en rimarko kiel «severe/nepre evitenda»n.

kuneveni, kuneesti …

La prefikso kun-, uzata en verbo, povas indiki kunecon kiel celon (kunveni = veni kunen) aŭ staton (kunesti = esti kune). Ĉe kelkaj aliaj prefiksoj oni tiajn signifoj distingas, ekz‑e

antaŭeniri (iri, celante antaŭen) — antaŭiri (iri antaŭ iu aŭ io)

tamen pri kun- oni nun normale tion ne faras. PAG tamen rimarkigas (§391):

Rim. I. La dusencecon de kun- (x-e kaj x-a) Z. rigardis difekto de la lingvo, pri kiu oni devus helpi. Kelkfoje li uzis kune- anstataŭ kun-, tamen - strange! - li ne utiligis tiujn du formojn por meti diferencon inter la du sencoj, sed aplikis kune- sendistinge (kunesido, kunevivado, kuneeduki; kunekroĉi, kunekalkuli, kunepreni), verŝajne sub la influo de la germana, kiu havas mit- (x-e) kaj zusammen (x-a), sed uzas ofte la lastan en la senco de mit-. En la “neologismaj” projektoj, Z. proponis por la dua senco diversajn solvojn (ko-, kum-), fine, en la dua volumo de la Andersen-fabeloj lanĉis kunkun- (kunkunvoki). Neniu el tiuj iniciatoj estis imitata.

Verdire, mi ne vidas koheran sistemon en la Zamenhofa uzado de kune-/kun-. Jen ekzemploj pri kune-:

nian longan kaj amikan kunevivadon – unser langes und freundschaftliches Beisammenleben

esceptinte la kuneservantan Clemency N. – Ausgenommen die mitbedienende Clemency N.

malrapide kunesilabis la surskribon: … – buchstabierte langsam die Inschrift zusammen:

kunebatis* la manojn – schlug die Hände zusammen

Mi kunevenis kun sinjoro Warden – Ich traf mich mit Mr. Warden

tiu ĉi ĉiutaga kuneestado – Ich fühlte, daß ich handeln mußte, ehe dieser tägliche Ungang erneuert würde.

Kaj jen simplaj kun-:

kunsentanta amo – mitfühlende Liebe

kuntrafiĝo de la tago de l’ adiaŭdiro kun duobla tago de naskiĝo – dies Zusammentreffen des Abschiedstages mit einem doppelten Geburtstage

li rigardis la du advokatojn kiel kunkaŭzantoj de lia stato – betrachtete er die beiden Advokaten als Miturheber seines Gemütszustandes

kuntiradus la brovojn – die Brauen … zusammenzöge

kunligita – zusammengebunden

turni al sia kunsidanto nur la okulojn – seinem Gefährten die Augen zuzuwenden

Akuzativa predikativo

oni lin vidis vagantan kaj insultantan la mondon

Rim. I. Kun tiuj predikativoj, la uzado estis longatempe ŝanceliĝema, kaj en la primitiva literaturo oni trovos multajn ekzemplojn de predikativaj participoj en akuzativo; tio estas severe evitinda. Frazo kiel: ŝi ekvidis siajn fratinojn leviĝantajn el la maro[Z] (1889) ŝajnus hodiaŭ nekorekta kaj devus esti ĝustigita en: leviĝantajleviĝi.

PAG, §172 Rim.I (pĝ. 235)

Ĉiam ankoraŭ kaj Plu

parolis plu la doktoro ← sprach der Doktor weiter ← pursued the Doctor

Tradukaj kuriozaĵoj

la Juna Anglujo

Kelkaj pecoj postulas scion pri la soci-kultura historio, ekz‑e:

Benjameno Britain — nomata iafoje Malgrand-Britain por diferenco de Grand-Britanujo (Great Britain), kiel oni diras Juna Anglujo por per diferenco pli klare esprimi la Maljunan Anglujon34

Jen la responda peco Dikensa:

Benjamin Britain — sometimes called Little Britain, to distinguish him from Great; as we might say Young England, to express Old England with a decided difference

Juna Anglujo (Young England) estis efemera politika grupo (ĉ. 1835–1850) romantikisma (ĝia eminenta membro estis la juna Benjamin Disraeli), kiu prezentis al la socio idealan feŭdisman projekton kun absoluta monarko kaj forta eklezio. La nomo estis farita laŭ la modelo de tiamaj naciismaj movadoj la Juna Irlando, la Juna Italujo, la Juna Germanujo — malgraŭ ke ĉi tiuj, kontraŭe ol «la Juna Anglujo», estis progresemaj, liberalaj kaj reale popularaj.

Unu paradokso pri la Juna Anglujo estas, ke la nova generacio strebis revivigi malnovegan (feŭdisman) reĝimon. Alia amuzaĵo estas ŝuldata al la anglalingva konfuzo inter malnova kaj maljuna, kiujn ambaŭ esprimas la adjektivo “old”; interalie, la kliŝo “(Merry) Old England”, t.e. «la (Feliĉa) Malnova Anglujo», rilatas al tiu antaŭkapitalisma epoko, kiun revis la romantika grupo.

Ĉi tiun «malnovan Anglujon» oni povus ankaŭ koncepti kiel junan nacion, kiel socian organismon en ties juna aĝo; kaj la Anglujo kapitalisma estus tiusence la maljuna Anglujo. Tial la Dikensa kalemburo, ke “Young England” formale povus signifi “Old England”.

La germana lingvo konfuzas la signifojn malnova kaj maljuna tute same, kiel la angla, tial la rekta traduko de K1847 formale estas samsignifa:

Benjamin Britain — zuweilen Klein-Britannien genannt zum Unterschied von Großbritannien; wie man sagt Jungengland, um Altengland mit einer Variation auszudrücken

Ĉi tiu formala ĝusteco tamen ne garantias, ke germana leganto ĝuste komprenas la pecon. Ĉar en la kontinenta Eŭropo «la Juna Germanujo» ktp ne celis la malnovan staton, sed havis idealon progreseman; temis ne pri «frutempa Germanujo», sed pri «Germanujo revata de la juna generacio» (pli klare kaj sukcese tio evidentiĝos poste, en la Zamenhofa epoko, per «la junaj turkoj» (Jön Türkler, les Jeunes Turcs, die Jungtürken, младотурки), kiuj revis ne pri reveno al la frutempa Osmana Imperio, sed pri modernigo kaj eŭropigo). Forme similaj, la terminoj «la Juna Germanujo» kaj «la Juna Anglujo» estas sence malsamaj, eĉ kontraŭaj (almenaŭ, en la Dikensa prezento): la unua estas metonimio (la junulara Germanujo), dum la dua estas metaforo (Anglujo juna simile al juna Markso).

Zamenhofo probable ne sciis pri la Disraelia «Juna Anglujo», kaj misinterpretis la ĉi-pecan “Old England” metonimie, laŭ la kontinenta modelo: «por esprimi la Maljunan Anglujon». Kompreni la celatan signifon estas tiom pli malfacile, ke la Dikensa komparo estas malĝusta:

“Little Britain” ≠ “Great Britain”
ne similas al
“Young England” = “Old England”.

La konfuza „sie“

Alfredo diras al Grace:

Angle: “Marion and I had better have your true and steadfast qualities serving us here (…). I wouldn't carry them away, to sustain myself, if I could!”

Germane: „doch ist es besser für Marion und für mich, wenn uns dein beständiges und getreues Gemüt hier hilft (…). Selbst wenn ich es vermöchte, würde ich sie nicht meinetwegen mitnehmen.“

Z: «tamen estas pli bone por Marion kaj por mi, se via senŝanceliĝa kaj fidela animo nin tie ĉi subtenas (…). Eĉ se mi povus, mi ŝin ne pro mi forprenus»

La Dikensa metonimio “your true and steadfast qualities” supozeble estas akceptebla en la angla, sed ekz‑e ruse (kaj eble ankaŭ germane) ĝi sonas kiel malagrabla malkleraĵo. J. Seybt do ŝanĝis «kvalitoj»n en «karaktero»n, vorton por kiu tia metonimia estas pli kutima; kaj Z eĉ pli rektigis la frazon, rilatigante la epitetojn al la «animo», kien ili pli konvenas.

Tamen konsekvenco de tiaj korektoj estas la ŝanĝo de la nombro: la plurnombro angla (qualities) iĝis ununombro en la tradukoj (das Gemüt, animo). J. Seybt preteratentis tion, kaj lasis sie (respondan al “them” = ilin). Siavice Z ne povus interpreti tiun sie alie ol «ŝin» (germane tiuj pronomoj koincidas). Rezultis io stranga, sence malklara. Nek B1910, nek KGM korektis tion.

(La rusa traduko disigas la kvalitojn: «viaj fideleco kaj persistemo», kio forigas la ĝenan metonimion kaj ebligas konservi la pronomon «ilin».)

Tiraljoroj

Iam, antaŭ multe da jaroj, foliumante PIV-on, mi hazarde trafis la ekzotan vorton tiraljoro:

tiraljor/o [Z] ⚔ Izolita pafisto en armeo: malvolvi trupon tiraljore (aranĝi ĝin tiel, ke ĉiuj soldatoj estas malproksimaj unu de la aliaj).

Nun mi scias, ke ĝi aperis en la dua frazo de la Dua parto de B1891 (temas pri la procesoj kondukataj de la jurista firmao Snitchey & Craggs):

Kvankam oni propre ne povis diri, ke tiuj ĉi bataloj estus facilaj kaj vivaj bataloj de tiraljoroj — ĉar ordinare ili iradis tre malrapide kaj malfacile — oni tamen la partoprenon de la firmo en tiu rilato povis klasifiki sub tiu speco de skermado, ke ili jen ĵetadis pafon sur tiun ĉi plendanton, poste kuglon sur tiun defendanton, jen kun la tuta forto superfaladis sur teran propraĵon starantan sub sekvestracio, kaj poste denove havis batalon kun neregula korpuso de malgrandaj ŝuldantoj, ĝuste kiel estis la okazo kaj kiel la malamiko sin starigis kontraŭ ili.

Tiu teda satiraĵo estas fidela traduko el la germana:

Obgleich man eigentlich nicht sagen konnte, daß diese Kämpfe leichte und muntere Tirailleurgefechte waren – denn sie verliefen in der Regel sehr langsam und schwerfälig – so konnte man doch den Antheil der Firma daran insofern unter dieser Fechtart classifizieren, als sie jetzt einen Schuß auf diesen Kläger, dann eine Kugel auf jenen Vertheidiger absandten, jetzt mit aller Macht über ein unter Sequestration stehendes Grundstück herfielen, und dann wieder ein Scharmützel mit einem irregulären Corps kleiner Schuldner hatten, gerade wie sich die Gelegenheit darbot und der Feind sich ihnen entgegenstellte.

La fremdvorton Tirailleur enkondukis J. Seybt en provo raciigi la malklaran frazon Dikensan:

Though it could hardly be said of these conflicts that they were running fights - for in truth they generally proceeded at a snail's pace - the part the Firm had in them came so far within the general denomination, that now they took a shot at this Plaintiff, and now aimed a chop at that Defendant, now made a heavy charge at an estate in Chancery, and now had some light skirmishing among an irregular body of small debtors, just as the occasion served, and the enemy happened to present himself.

La originala frazo estas malorda, ne klaras, pri kio Dikenso grumblas: komence temas pri la procesoj kiel tutoj, kaj tion sekvas lavango da mokoj pri la taktiko de la firmao. Se Dikenso volis inciti min per tiu ĥaoso, tiam li plene sukcesis.

Evidente, la unua parto prezentas kalemburon surbaze de “running fights”. Probable ĝi estas ia termino aŭ parolkliŝo, eble la jena (ĉu?):

Running fight: a fight in which the enemy is continually chased; also, one which continues without definite end or result. (Webster-1913)

Evidenta estas la vortludo bazita sur la laŭvorta interpreto: running fights — snail’s pace (ĝin la germana traduko perdis); dum por la alia senco la kontrastigo fiaskas: «senfinaj bataloj — testuda iro» ne prezentas kontraŭon. La kalemburo funkcias do nur duone, nur por unu el la kalemburaj paroj — samkiel ĉi-supre pri la Juna Anglujo. Ambaŭ kalemburoj impresas min kiel logike difektaj, mallerte konstruitaj; aŭ eble mi ne komprenas la anglan humuron.

La germana traduko estas tre proksimuma aŭ eĉ erara (ekz‑e skirmishingFechtart → skermado). KGM ne korektas la tradukajn deviojn, ĝi nur iom modernigas la germanan esprimmanieron; tiel, la ekzota Tirailleurgefechte (bataloj de tiraljoroj) iĝas pli simpla Schützengefechte (bataloj de pafistoj / infanterianoj); sed la ideo de la traduko restas senŝanĝa.

Ankaŭ la rusa tradukistino iom deviis disde la originalo, ŝi koherigis la frazon, sed konservis almenaŭ la kontraŭmeton:

«Pri ili [Snitchey & Craggs] apenaŭ eblus diri, ke ili kure atakas — male, kutime ili avancis testude; tamen la rolo de la firmao en la lukto ja tre similis militadon: jen ili pafis al ĉi tiu plendanto, jen ili celis tiun defendanton; jen en la Kanceliera juĝejo ili bombardis ies terposedaĵon, jen ili bataletis kontraŭ neregula areto da ŝuldetantoj…»

Sergio Pokrovskij

Editora antaŭparolo de la 1910ª jaro

Ĉi tiu verko estas represo el la Unua Esperanta Monata gazeto «La Esperantisto», kiu estis eldonata (en Nurnbergo) de l’ Doktoro L. Zamenhof en la jaro 1891.

La nomita gazeto ne estas nun havebla; nur tre malmulte da personoj ĝin legis, kaj multaj eĉ ne aŭdis pri ĝi.

Estas certe ke «La Batalo de l’ Vivo» havos grandan intereson, unue por la Esperantistoj, kiuj deziras legi ĉian verkon el la plumo de la majstro, due por tiuj, kiuj admiras nian mondkonatan verkinton Charles Dickens. Koncerne la lingvon ĉi tiu verko pruvas sen ia dubo ke la lingva fundamento en la jaro 1891 estis sama kiel la lingva fundamento de l’ nuna jaro 1910; la verko skribita antaŭ 20 jaroj faras impreson, kvazaŭ ĝi estus skribita nun; kaj tio estas la plej bona pruvo, ke nia lingvo estas tute konstanta kaj fortika, ke ĝi ne timas kaj neniam timos la influon de la tempo aŭ de iaj ne antaŭviditaj cirkonstancoj.

Tiun rakonton la Doktoro tradukis simple laŭ peto de amiko kaj tiu amiko donis al li la tekston en germana lingvo!

La germana teksto estis bonega traduko sed tamen ĝi ne estis la originala verko; kaj ĉar la Doktoro loĝis en tiu tempo en malgranda urbo, li tute ne povis ricevi la anglan originalan verkon. Oni trovas kelkfoje vorton aŭ esprimon, kiu ŝajne ne troviĝas en nia angla eldono.

Tio estas tute komprenebla, ĉar en la germana traduko unu vorto estas eble ellasita, aŭ male, alia klariga vorto estas aldonita laŭ la bontrovo de l’ tradukinto.

Tamen tio nur malofte okazas kaj tute ne estas sentebla; la bela Dickens’a atmosfero ĉiam restas.

Apartan dankon ni ŝuldas al Sº H.T. Bailey, fervora Esperantisto, kiu permane kopiis la tekston el sia «La Esperantisto», tre valora kaj nun preskaŭ nehavebla libro.

Ad. Ŝefer.
E. A. Lawrence.

Al la legantoj3

En la unuaj jaroj de la ekzistado de Esperanto unu sinjoro montris al mi germanan libron (tradukon de verko de Dickens) kaj diris: ĉi tion oni certe ne povus traduki en Esperanton. Por konvinki tiun sinjoron, ke li eraras, mi prenis la libron kaj tradukis ĝin.

Ĉar la verko ne sole ne estas tradukita el la originalo, sed mi eĉ ne komparis ĝin kun la originalo, tial mi dum longa tempo ne deziris reeldoni ĝin. Sed kelkaj amikoj trovis, ke por multaj esperantistoj eble estos interese legi libron aperintan en la unuaj jaroj de Esperanto; tial mi cedis al ilia deziro kaj donis mian konsenton por reeldono de la verko.

L. L. Zamenhof ’
Faksimilo de la Zamenhofa Antaŭparolo
Faksimilo de la Zamenhofa Antaŭparolo

Bibliografiaj referencoj

B1891
Charles Dickens, tr. L. Zamenhof: La batalo de l' vivo. La Esperantisto, 1891, Nurnbergo, vol. 2, n‑roj 2–7, 8–10 (feb.–jul., sep.–nov.), pp. 12–15, 22, 28–31, 35–38, 45–46, 52–53, 67–70, 77–79, 82–88. — Ankaŭ en la Projekto Gutenberg.
B1910
Charles Dickens, tr. L.L. Zamenhof, red. Ad. Ŝefer. E. A. Lawrence: La batalo de l' vivo. London, 1910: Stead's Publishing Office; Paris, 1910: Librejo Hachette kaj Ko. (Represo ĉe Saarbrücken: Iltis, 1982.)
INKO
Charles Dickens, tr. L.L. Zamenhof: La batalo de l' vivo. Tyresö: INKO, 2001. ISBN 91-7303-100-3. (PDF-a bitlibro).
K1847
Boz, (Charles Dickens), Der Kampf des Lebens: Eine Liebesgeschichte. Aus d. Engl. v. Jul. Seybt. Leipzig: Lorck, 1847.
KGM
Charles Dickens, Gustav Meyrink (Übersetzer): Der Kampf des Lebens. Jazzybee Verlag, 2012. ISBN 9783849609757.

1. La rusaj pecoj cititas laŭ la traduko de М.И. Клягина-Кондратьева (Диккенс: Соч., т. 12. M. 1959. С. 295–390).

2. When asked “You’ll have some more, won’t you?” an old Quaker replied “Friend, first thou speaks an untruth, then thou asks a question!” [M.C. Butler: Step by Step in Esperanto, §92].

3. Ĉi tiun noton Zamenhofo aperigis en la komenco de la libra eldono B1910. Notu la apostrofon en la subskribo «Zamenhof’» sur la faksimilo (ĝi mankas en la presaĵoj).