Notoj pri la tradukdifinoj en la Unua OA

Studaĵo de Sergio Pokrovskij
Enkonduko
Sencoŝovo
anteno: De Fühlhorn = Ru щупальце
diafragmo: De Zwerchfell Ru грудобрюшная преграда Pl przepona bruszna
Internaciaj sencoj varias
apokrifo
apologo
asesoro
fregato
kadenco
kofro: Fr coffre, malle En coffer Ru сундук De Koffer
kolegio: Fr collège En college ≠ De Kollegium Ru коллегия
korveto
kursivo
nafto
ogivo
organo
poemo: Ru поэма Pl poemat ≠ En poem Fr poème
pomado
raso: En breed De Rasse Ru раса
rutino: Ru рутина De Routine
sinkopo
terapio: Fr thérapeutique En therapeutics De Therapie Ru терапия
tipografio: En typography ≠ Ru типография Pl drukarnia
tonsuro: En tonsure Ru тонзура
La angla traduko alisencas
barbar': En barbarous, De barbarisch ≠ Ru варвар, Pl barbarzyńca
eventuala: En eventual ≠ Fr éventuel De eventuell Ru эвентуальный Pl ewentualny
himno: En hymn Ru гимн
humana: Fr humain En human ≠ De human Ru гуманный
juristo: En jurist
kanoniko: Fr chanoine De Kanonikus ≠ En prebendary
lojala: En loyal De bieder Ru лояльный
metro: En meter
paragrafo
romano: En romance
La franca traduko alisencas
epiteto: Fr épithète
ĵurnalo: Fr journal = Pl dziennik ≠ Ru журнал De Journal En journal
profesoro Fr professeur
protokolo Fr protocole ≠ En minutes of proceedings
sodo: Fr soude
La pola traduko alisencas
ekonomio: En economy Pl oszczędność
La rusa traduko alisencas
almanako: Ru aльманах
aŭtoritato
banderolo: Ru бандероль
beletristiko: Fr belles-lettres Ru: беллетристика
elemento: Ru элемент
enketo: Ru анкета Pl ankieta
epigrafo: Ru эпиграф
idiot?: De Idiot Ru идиотский Pl idjotycny
inteligenta: Fr intelligent ≠ Ru интел(л)игентный
karno: Fr chair En flesh De Fleisch (am Körper) Ru мясо (натѣлъ) Pl ciało
katafalko: Ru катафалк ≠ De Leichengerüst
marmelado: En marmalade ≠ Ru мармелад
municio: Ru аммуниция
patrono: Ru патрон
pedant?: De Pedant Ru педантичный
ricino: En castor-oil (plant) Ru касторовое масло
sfero
termito: Ru термит Pl termit
traktato: Fr traité En treaty, treatise De Abhandlung, Vertrag Ru трактат Pl traktat
tribunalo: Ru трибунал
vulgara: Fr vulgaire Pl ordynarny ≠ Ru вульгарный
Strangaĵoj
Diversaj
analogio
sankcio: Fr En sanction ktp
«urĝa» kaj «urĝi»

Enkonduko

Pasintmonate mi okupiĝis pri kontrolado de tradukoj en rusa-esperanta vortaro uzante la Unuan Oficialan Aldonon, kiu difinas la vortojn per 5 tradukoj nacilingvaj, unu el kiuj estas traduko en la rusan. Tio ne ĉiam donis plej ĝustan tradukon laŭ la moderna vortuzo rusa kajaŭ esperanta, tamen estis utila por dokumenti la historian evoluon kaj pli ĝuste taksi tion kion oni ofte klasas kiel «erarojn» – dum eventuale temas pri uzo oficiale sankciita; kvankam malmultaj aŭ eble eĉ neniu scias tion, konsidere preskaŭ plenan ignoradon de la oficiala dokumento.

Laŭ mia impreso, la celo de la aŭtoroj de 1a OA estis kiel eble plej multe ŝveligi la radikaron de Esperanto per la «vortoj internaciaj», sen zorga pripenso, ĉu la internaciaĵoj estas vere bezonataj; tial aperis maloftegaj (sed onidire «internaciaj») vortoj kiel apologo. Krome, inter la tradukoj abundas «falsaj amikoj», tiel ke la tradukoj ofte inter si malkoheras.

Relative pli zorge pripensitaj estas la tradukoj germanaj kaj anglaj, kiuj klare evitas samformajn vortojn alisencajn; tamen ankaŭ la anglaj tradukoj iam cedas al la falsa internacieco (romano: En romance).

Probable la plej fuŝaj estas la tradukoj rusaj, kiujn supozeble faris homo por kiu la rusa estis lingvo fremda (eble polo, ĉar la devioj iam estas similaj ĉe la tradukoj pola kaj rusa – ekz-e ĉe idiot). Mi certas, ke Zamenhof sufiĉe bone scipovis la rusan, kaj apenaŭ li povus tralasi tiajn krudajn erarojn, kiel la mistraduko ĉe karno. Ĉu li reviziis la dokumenton? Ĉu oni atentis liajn korektojn?

Eble la plej krudaj eraroj estas okazo por la Akademio reveni al la koncernaj radikoj kaj taŭge difini ilin (kiel en la 9a OA).

Sencoŝovo

Dum la 20a jc multaj vortoj ŝanĝis sian signifon, precipe en sia formo internacia.

anteno: De Fühlhorn = Ru щупальце

Evidente la OA celis la biologian sencon kiun fidele konservis Ru kaj De, sed kiu nun ŝoviĝis al la radio (en la lingvoj rusa kaj germana ĝuste la novaj sencoj akiris la formon internacian).

diafragmo: De Zwerchfell Ru грудобрюшная преграда Pl przepona bruszna

La indikitaj tradukoj havas nur la sencon anatomian (sed nepre ne la fotan).

Internaciaj sencoj varias

apokrifo

La vorto havas malsamajn signifojn por la protestantoj unuflanke, kaj por la tradiciaj eklezioj (la romkatolika kaj la ortodoksa), aliflanke.

apologo

Jen vorto kies senco varias ne nur internacie, sed eĉ ene de ĉiu lingvo.

PV simple difinis «apologo = fablo».

La PIVoj diversmaniere provas apologii pri tiu malnecesaĵo, apartigante apologon per ĝia prozeco kaj porokaza karaktero en iu parolado (sen konsideri, kiel tia porokaza «proza fablo» diferencas disde parabolo).

Difinoj rusaj kaj polaj tamen parolas pri «proza aŭ versa» formo de apologo. Ankaŭ la franca Vikipedio faras el apologo supernocion por fablo kaj parabolo:

L'Antiquité a connu deux formes essentielles d'apologue, les fables en prose du grec Esope (VIe siècle av. J.-C.), en vers du latin Phèdre (I° siècle ap. J.-C.) et les paraboles de l'Évangile. Les premières utilisent très souvent des animaux comme personnages. Les secondes mettent en scène des êtres humains à qui se trouve délivré un enseignement moral issu des paroles du Christ.

La pola difino provas distingigi la apologon per tio, ke anstataŭ per bestoj la apologo prezentas sian instruon per rolantoj homaj. Amuze, sed ĝuste la poldevena «Faraono» en la traduko de Kabe, kie (unue?) aperas la vorto [vol. 1a, ĉap. 14a], uzas nehomajn alegoriojn (en la uzo en «Faraono» aperas nenia rakonto, nur alegorioanalogio):

– Tre saĝa pastro, kiu de la supro de la templo de Amon observas la tielajn movojn, elpensis sekvantan apologon:

La faraono estas la suno, la kronprinco la luno. Kiam la lumantan dion sekvas de malproksime la luno, ni havas la helecon tage kaj la helecon nokte. Kiam la luno volas esti proksime de la suno, tiam ĝi mem malaperas kaj la noktoj estas mallumaj. Sed se okazas, ke la luno stariĝas antaŭ la suno, tiam fariĝas mallumiĝo kaj granda paniko en la mondo.

Kp la anglan «apologue: an allegory or moral fable»; la francan «l'apologue est la démonstration d'une maxime par un example» [Faguet].

La Granda Enciklopedio Sovetia diras, ke apologo estas mallonga fablo, kaj ke la terminon apologo oni uzas parolante pri tradicio de la klasika antikveco aŭ de la Oriento (ekz-e en la sanskrita «Panĉatantra» kaj ties islama versio «Kalila kaj Dimna»); aliokaze oni preferas la terminojn fabloparabolo.

Plej honeste la aferon prezentas la rusa Vikipedio:

Formale apologo ne distingeblas disde fablo. Ne ekzistas ĝenerale akceptita kontrastigo. Oni proponis diversajn manierojn distingigi ilin:

Principe apologo povus solvi la ĝenan homonimecon de la vorto parabolo (kun la senco matematika); tamen en la nuna stato de la lingvo oni apenaŭ povas realisme pensi pri tio. Krome, la mezkleraj esperantistoj neeviteble konfuzados apologon kun apologiisto.

Atentante la relativan gravecon de la uzo de Kabe, mi opinias rekomendinda sekvi la cititajn neoficialajn difinojn angla-francajn, kaj difini apologon kiel supernocion por alegorio, analogio, parabolo kaj fablo.

asesoro

Vorto kies sencoj en ĉiuj traduklingvoj estas malsamaj.

fregato

Eĉ ene de la angla estas diferenco inter la sencoj britia kaj usona.

kadenco

PIV donas nur unu specialan muzikan sencon, kiu malakordas kun la sencoj germana-rusaj. Ekz-e unbegleitetes virtuoses Phantasieren des Solisten über die Hauptthemen; ruse kaj germane povas temi ankaŭ pri versfinoj ktp (la pola traduko ja entenas limigon «muz.» – sed ankaŭ en la muzika fako la sencoj varias).

kofro: Fr coffre, malle En coffer Ru сундук De Koffer

La rusa kaj la angla vortoj respondas nur al coffre; la germana, probable, plie al malle.

kolegio: Fr collège En college ≠ De Kollegium Ru коллегия

Angle kaj france temas precipe pri (diversspecaj) lernejoj; tiun sencon la indikitaj tradukoj germana kaj rusa (nek, kiom mi scias, la pola) neniam povas havi – ilin esprimas pli precizaj radikoj (De Kolleg; Ru колледж [usona], коллеж [franca]). La OA-tradukoj indikas konsiliojn.

korveto

La sola komunaĵo estas, ke korveto estas militŝipo malpli granda ol fregato (kiel PIV konstatas). Ne tre specife, konsidere ke fregato mem estas neklara. Krome, la tradukoj ne estas inter si koheraj: En sloop respondas ne al Ru корвет, sed al Ru шлюп.

kursivo

Fr cursif, italique En cursive, italics De kurrent (Schrift) ≠ Ru курсивъ Pl kursywa

La komuna signifo de ĉiuj tradukoj estas la tipografia:

Tipara fasono, konsistanta el pressignoj klinitaj dekstren, similaj al la literoj de rapida manskribo renesanca.

Nur ĉi tiun signifon havas la tradukoj rusa kaj pola; ambaŭ estas substantivoj.

Kurrẹntschrift, fortlaufende Schrift, bei der die Buchstaben nicht einzeln abgesezt sind: Schreibschrift. — In Österreich Bez. für die „deutsche Schift“.

Do, temas pri kontinua (seninterrompa) manskribo, kiel ekz‑e ĉi tiu:

(Kurrentschrift)
(Kurrentschrift)

Supozeble en la epoko de la 1ª OA la frakturo (kiel tiu de la germana gramatiko en la Fundamento) regis en la germanlingva mondo, kaj la gotikaj tiparfamilioj malhavas kursivon (ties rolon ludas madensigo). Supozeble tial die Kursiv tiam ne estis vorto komunlingva (ĉu?).

La tradukoj angla kaj franca kombinas la disajn signifojn rusa-polan kaj germanan. Pli ĝuste, la manskriba kursivo angla-franca estas alia skribmaniero, io simila al ĉi tio:

Skribeska Guglo-tiparo «Parisienne»
Skribeska Guglo-tiparo «Parisienne»

En moderna klasifiko de tiparoj tiaj tiparoj ne estas tipografiaj kursivoj, kaj ilia funkcio en la teksto estas tute alia (plej ofte, ornama), ol tiu de la tipografia kursivo (emfaza aŭ citila).

Ŝajnas tamen, ke en Esperanto la tipografia signifo estas la ĉefa, kaj la manskriba signifo estas evitinda.

nafto

Estas problemo rilatigi ĉi tion al la fundamenta petrolo – tiom pli, ke la tradukoj Ru kaj Pl por tiuj du vortoj identas. Fakte, pli bona rusa traduko por petrolo estus нефтепродукт (naftoprodukto).

ogivo

Angle:

  1. a diagonal rib or groin of a Gothic vault
  2. another name for lancet arch
  3. (statistics) a graph the ordinates of which represent cumulative frequencies of the values indicated by the corresponding abscissas
  4. the conical head of a missile or rocket that protects the payload during its passage through the atmosphere

Francaj vortaroj aldonas ankoraŭ kelkajn signifojn «par exension et abusifs». PIV1 prezentas la du unuajn sencojn, el kiuj la duan pli klare esprimas la vorto pintarko (al kiu ĝi plusendas). La germana kaj la pola donas nur ĉi tiun malnecesan signifon. La rusa traduko esprimas parencan signifon croisée d'ogives. La ĝusta termino rusa por la senco (1) estas стрелка свода.

PIV2 simple forĵetas la ĉefsignifon de PIV1, lasante unualoke la duoblaĵon de pintarko. Anstataŭe ĝi aldonas neinternacian francaĵon

Mil. Antaŭa parto de strategia misilo, ĝenerale entenanta nuklean ŝargon.

La aliaj lingvoj esprimas ĉi tiun sencon pli funkcie, proksimume kiel batalŝargo:

De Sprengkopf, Gefechtskopf
En warhead
Ru боеголовка
Pl głowica bojowa

Supozeble la franca mistermino estiĝis per sinekdoĥa konfuzo inter la raketa ĉirkaŭfluigilo (Ru обтекатель De Luftableiter Fr carénage? – kp la 4an sencon anglan) kaj ties imagita enhavo – proksimume kiel konfuzo inter kartoĉo kaj kuglo.

organo

Ĉe En, Ru kaj Pl mankas indiko ke la fundamenta orgeno ne estas organo. Aliflanke, la franceca uzo de organo por voĉo, enŝteliĝinta en PIVon, estas ridinda kaj internacie nekomprenebla.

poemo: Ru поэма Pl poemat ≠ En poem Fr poème

La vortoj rusa kaj pola indikas grandforman verkon poezian, plej ofte konsistantan el partoj kaj ĉapitroj (aŭ «kantoj»), kiel difinas la unua senco de la PIV-oj kaj la sola senco de PV. La okcidentaj lingvoj tiun signifon perdis aŭ eble neniam havis, kvankam la ĝenro certe ekzistas (ekz‑e «La Dia komedio» de Danto, «La Pucelle d’Orléans» de Voltero, «La perdita/rekonkerita paradizo» de Miltono, la multaj poemoj de Bajrono ktp). Ŝajnas ke ili simple malhavas taŭgan vorton por grava parto de sia literatura tradicio, kaj nomas ĉian ajn poeziaĵon poemo. Tio estas same stranga, kiel nomi ajnan muzikpecon simfonio, kaj la proprasencan simfonion longa simfonio, kiel la ridinde naiva termino angla long poem, aŭ la ridinde pedanta kaj maltrafa narrative poem (la plej gravaj poemoj ruslingvaj verkitaj en la 20ª jc, komencante per la «Pantalonvestita nubo» de Majakovskij aŭ «La poemo sen heroo» de Aĥmatova, ne estas rakontaj eposoj, ili estas verkoj lirikaj). Bedaŭrinde, eĉ malgraŭ la rekomendoj de la PIV-oj, multaj esperantistoj trudas al Esperanto la saman konceptan mizeron; kaj la okcidentlingvaj tradukdifinoj parte pravigas tion.

Al tio la PIV-oj aldonas la duan signifon (la interkrampa ekzemplo pri Turgenev en NPIV ne plu aperas — ĉu tial, ke la NPIV-aŭtoroj rimarkis la tradukon de Kabe « Versaĵoj en prozo de I.S. Turgenev », Moskvo: Esperanto, 1909 ?):

2 Artaproza mallonga verko: la poemoj en prozo [de Turgenev,] de Bodlero.

Tio estas sklava paŭsaĵo de Fr poème en prose, kie «poemo» aperas en la nekohera signifo «mallonga poeziaĵo». Germane tio nomiĝas pli konvene: De Prosagedicht, kio fakte estas pli sprita oksimoro: poeziaĵo en prozo. Same en la rusa: la koncernaj verkoj de Turgenev estas Ru стихотворения в прозе (kp ankaŭ En prose poetry).

Sed en la rusa literaturo ekzistas ankaŭ vera «poemo en prozo» – «La malvivaj animoj» de Gogolo. Tie efektive temas pri eposa pretendo, la titolo kune kun la subtitolo «Poemo» pensigas pri «La Dia komedio»: la vojaĝo de Ĉiĉikov tra Ruslando estas komparata al la vojaĝo transmonda.

Noto 1. Ŝajnas, ke ĝis la 19ª jc la franca lingvo tiun signifon ankoraŭ konis; ĝi aperas, ekz‑e, en la frazo de Taxil: On dit qu’un sonnet sans défaut vaut, à lui seul, un bon poème («Oni diras, ke perfekta soneto valoras, sole, kiel tuta poemo»; tute alia signifo ol en Fr Une épigramme est un poème).

Littré mencias tiun signifon:

Particulièrement, ouvrage en vers d'une certaine étendue.

Noto 2. Kvankam tio ne rilatas al la temo de ĉi tiu studaĵo, tamen estas interesa noti ke ankaŭ termino por la malgrandaj poeziaĵoj (Ru стихотворение paŭsata per Eo versaĵo; ekz‑e «Mia penso» de Z estas «versaĵo») mankas en la angla kaj franca.

pomado

La amplekso de tiu nocio ŝajnas varii. Ekz-e ĉu pomado uzeblas por lippaŝtelo, lipŝminko (kiel Ru помада)?

raso: En breed De Rasse Ru раса

La traduko rusa estas specife antropologia, la angla estas bredista, la germana estas la sumo de tiuj du disaj sencoj.

rutino: Ru рутина De Routine

La rusa traduko estas nepre malaproba, ĝi respondas plie al De Schlendrian ol al Routine. La okcidentaj lingvoj probable konfuzas la pozitivan навык (En skill Fr pratique, acquis) kun la negativa рутина.

sinkopo

La sencoj varias. Ekz-e la medicinan signifon subita sveno, unuan en PIV, la rusa lingvo ne konas.

terapio: Fr thérapeutique En therapeutics De Therapie Ru терапия

Ruse (kaj supozeble germane) temas pri branĉo de medicino komplementa al ĥirurgio: tiu studanta la internajn malsanojn ĝenerale. PIV difinas la signifon ne laŭ la oficialaj tradukoj, sed laŭ la vortoj Fr thérapie En therapy, kiujn ruse kaj germane oni tradicie esprimas per hejma vorto por kuracado. Do, tute malsamaj sencoj, kaj malakordo inter OA kaj PIV. (PIV havas krome terapeŭtikon, kies difino tamen malakordas kun la senco de la rusa vorto.)

tipografio: En typography ≠ Ru типография Pl drukarnia

La angla vorto signifas presarto. La tradukoj rusa kaj pola signifas presejo.

tonsuro: En tonsure Ru тонзура

Ĉu ago aŭ aĵo? La angla traduko povas esprimi la agan sencon, kiu sola povas utili por la orientaj eklezioj (oni tie ne razas la verton, sed dum la monaĥiga rito kruce tondas kelkajn harojn):

The Roman Catholic or Eastern rite of admission the clerical state by the clipping or shaving of the head.

Ru тонзура estas nepre la katolika razaĵo, la koncerna monaĥiga rito estas постриг (= tondo).

Oni povus provi dupartan difinon:

  1. La romkatolika senharaĵo kiel la plej kutima kaj ĉefa signifo.
  2. Simila fenomeno en aliaj religioj aŭ konfesioj.

Tamen tuj evidentiĝas du problemoj pri (1):

Jen ekzemplo el la «Katolika Enciklopedio» :

Difininte la vorton tonsure kiel riton,

a sacred rite instituted by the Church by which a baptized and confirmed Christian is received into the clerical order by the shearing of his hair and the investment with the surplice.

la enciklopedio trankvile daŭrigas:

According to canon law, all clerics are bound to wear the tonsure under certain penalties.

Mi estis certa, ke la katolika tonsuro estas ronda senharaĵo sur la verto; sed jen germana fonto asertas ke die Tonsur estas «kreisförmlich geschorene Stelle auf dem Haupt der kath. Geistlichen».

Evidente ĉi tie okazis konfuzo de (almenaŭ) du malsamaj aferoj:

En la publika vortopercepto eŭropa (kaj supozeble ankaŭ ĉe la aŭtoroj de OA1) regis la ideo pri la uniforma tonsuro ronda; dum la verbo tonsuri nepre rilatas al la konsekra tonsuro.

Kaj kiom mi komprenas, Paŭlo la 6ª abolis ĉi tiun uniforman tonsuron:

In accordance with Pope Paul VI's motu proprio Ministeria quaedam of 15 August 1972, “first tonsure is no longer conferred”.

Provante koherigi oni povus provi verban TONSUR:

Tio ne estas tute ĝusta historie (la konsekra tonsuraĵo estas krucforma, la uniforma tonsuraĵo estis ronda) – sed tio almenaŭ ŝajnas kohera. Tamen tio probable malakordas kun la tradicia uzo de tonsuro (cetere, la vorto estas tre marĝena).

Uniformaj tonsur(aĵ)oj troveblas ĉe budaistoj kaj islamanoj (iuj haĝuloj razas sian kapon memore pri la purigo de siaj pekoj per la haĝo).

La angla traduko alisencas

barbar': En barbarous, De barbarisch ≠ Ru варвар, Pl barbarzyńca

La tradukoj angla kaj germana estas adjektivaj; la rusa kaj pola, substantivaj; Fr barbare havas ambaŭ signifojn. En la moderna lingvo «ĝi uziĝas substantive (barbaro signas personon, barbarulo ne estas uzata)» [PAG, §435, p. 524] (nu, eble ĝi estus uzebla en la signifo analogia al «virulo» — sed praktike en tia metafora signifo ĉiam estas uzata la simpla «barbaro»). Same en la PIV-oj.

eventuala: En eventual ≠ Fr éventuel De eventuell Ru эвентуальный Pl ewentualny

La angla vorto havas du signifojn:

  1. = contingent = eventuala:
    An eventual surplus is to be divided
  2. = ultimate = definitiva, (fin)fina:
    His mistakes led to his eventual dismissal

La unua signifo (tiu de la esperanta eventuala) nun estas arkaika en la angla; la neinternacie anglan signifon nun aktualan (= ultimate) la esperanta vorto neniam havas.

Aliflanke, la substantivo eventuality konservas la praan signifon, egalan al tiu de eventualo.

himno: En hymn Ru гимн

La rusa гимн estas precipe national anthem, nur marĝene ĝi povas indiki anglikanan kantaĵon komunpreĝan. (PIV prave donas ĝeneralan signifon, kaj aludas la rusan sencon per ekzemplo; tamen kun la angla-franca misuzo de la epiteto nacia. Nacio povas havi plurajn himnojn, sed nur unu povas havi oficialan statuson de ŝtathimno; la germana Staatshymne kaj la rusa государственный гимн estas pli ĝustaj.)

humana: Fr humain En human ≠ De human Ru гуманный

La tradukoj angla kaj franca homonimas kun la simpla homa, la tradukoj De kaj Ru estas homama.

human life ne estas humana vivo;
human nature ne estas humana naturo;
a human chain ne estas humana ĉeno

juristo: En jurist

En la angla traduko mankas lawyer. Jurist ŝajne estas pli speciala (Ru правовед De Rechtsgelehrte):

  1. a person versed in the science of law, esp Roman or civil law
  2. a writer on legal subjects
  3. a student or graduate of law

kanoniko: Fr chanoine De Kanonikus ≠ En prebendary

Ŝajnas ke la angla traduko estas pli speciala. Sed mi ne kompetentas pri la aranĝo de la Okcidentaj Eklezioj.

lojala: En loyal De bieder Ru лояльный

La angla (kaj franca?) senco estas fidela (having or showing continuing allegiance; faithful to one's country, government, etc), la rusa (kaj germana) celas plie honeston, afablon kaj fidindon.

metro: En meter

Supozeble devus esti metre (laŭ la skribo britia), ĉar meter estus alia afero (krom se temas pri usona ortografio, kio estus stranga en koncerna epoko).

paragrafo

La angla paragraph plej ofte signifas alineo – senco, kiun la esperanta paragrafo ne havas. Cetere, endus konvene difini «alineo»n.

romano: En romance

Falsa amiko anstataŭ novel.

La franca traduko alisencas

epiteto: Fr épithète

En Esperanto enradikiĝis la franca signifo neŭtrala, kiu tamen diferencas disde la terminoj alilingvaj (En attribute De Beifügung Ru определение); la tradukoj indikas iel speciale esprimivajn epitetojn – kion la esperanta-franca termino ne implicas. (All these epithets are honorific or humilific terms; They pelted overseers with stones and epithets ktp.) Do, nur la franca traduko ĝustas laŭ la fakta uzado esperanta.

ĵurnalo: Fr journal = Pl dziennik ≠ Ru журнал De Journal En journal

La vorto estas markita kiel fundamenta en la vortaroj, kvankam en la Fundamento ĝi aperas en tre speciala okazo: ĝi aperas nur en la «Ekzerco de legado», §2 de la Ekzercaro: Ĵur-nálo. En UV ĝi ne aperas, kaj kiun sencon Zamenhofo al ĝi atribuus, ni ne scias. Tiurilate ĝi similas la samparagrafajn ekzercajn vortojn De-í-noPac-ká-po, kies sola funkcio estas ekzerci en voĉlegado, sen atenti la signifon de la legataj literkombinoj (neniu el ĉi tiuj du vortoj aperas en la vortaroj). Ĵurnalo estas tre oportuna por ekzerci pri la maloftaj litero kaj sono ĵ, ĉar tia vorto ekzistas en ĉiuj 5 nacilingvoj fundamentaj (eĉ se kun malsama prononco en la angla); sed semantike ĝi estas tre problema.

Mi ne konas sencohavajn uzojn de «ĵurnalo» en la tekstoj zamenhofaj. Tamen en la «Fundamenta krestomatio» Zamenhofo akceptis la frazon de Jan Janowski

«Nun, kiel certigas la ĵurnalo „Nature“, dediĉita al sciencoj naturaj, la ĥemiisto Kunz konfirmas la supozojn de Boyl.»

Supozeble temas pri

Nature” is a British interdisciplinary scientific journal, first published on 4 November 1869.

«Nature» est une revue scientifique généraliste de référence…

El ĉiuj difinoj de la vorto en OA1 nur pri la pola klaras, ke ĝi estis konscie elektita: ĝi ne estas la similsona (kvankam tre periferia) żurnal, ĝi estas (ja etimologie samforma) dziennik. Jen estas la sencodifinoj de tiuj du polaj vortoj laŭ [żurnal - Słownik SJP] kaj [dziennik - Słownik SJP]:

żurnal
  1. czasopismo poświęcone modzie, zamieszczające modele ubiorów; dawniej: każde czasopismo, zwłaszcza dziennik.
  2. ktoś ubrany według najnowszej mody; strój bardzo elegancki, modny
żurnal /ĵurnal/
  1. periodaĵo pri la modo, aperiganta modelojn de vestaĵoj; arkaike: ajna periodaĵo, precipe taggazeto
  2. persono vestita laŭ la plej ĵusa modo; vestaro tre eleganta, laŭmoda.
dziennik
  1. codzienna gazeta;
  2. wiadomości ogłaszane przez radio lub telewizję w stałych porach;
  3. księga urzędowa z codziennymi zapisami;
  4. pamiętnik pisany codziennie; diariusz.
dziennik /ĝenik/
  1. taggazeto;
  2. novaĵbultenoj elsendataj radie aŭ televide je fiksitaj diurnotempoj;
  3. oficeja libro kun laŭtagaj registraĵoj;
  4. memornotoj skribataj ĉiutage, taglibro.

Evidente la pola traduko celas la signifojn de la franca journal, laŭ la kutima misrezonado ke oni interpretu la pruntvortojn laŭ ilia signifo en ilia praa fontolingvo. Plej ofte tio estas erara, ĉar kutime internaciiĝas iu specifa signifo, kiu en la fontolingvo povas esti malĉefa, sed kiu mankas internacie. La fonto de la internacia signifo de la francdevena menu (kaj de la esperanta «menuo») estas listigita kiel la signifo 11-a en la vortaro de Littré; la ĉefsignifo de gazeta (venecia monero) neniom aktualas por la esperanta «gazeto».

Aliflanke, la pola traduko fakte sekvas ne tiom la realan signifon de la franca journal, kiom ĝian etimologion (parencan al la esperanta «diurno»):

diurnālis, diurnāle → djurnale → ĝurnale → journal

Male ol dziennik, la franca vorto ne neprigas la signifon tag-gazeto, por ĝin neprigi necesas pleonasme aldoni alian derivaĵon el «diurno»: journal quotiDIEN (la pola vorto responda al la gazetsenca journal estas gazeta).

La PIV-oj faris simile al la poligintoj (ĵurnalo = dziennik):

*ĵurnal/o
  1. Ĉiutaga gazeto.
  2. Taglibro.
  3. ✉ Libro, en kiu estas registrataj kronologie, tagon post tago, ĉiuj kont-operacioj de firmo, entrepreno ks. ☞ ĉeflibro.
➞ magazino, revuo.

Per si mem tiu difino estas kohera (samkiel la signifoj de la pola dziennik): temas pri ioj okazantaj ĉiutage. Tamen iom ĝenas, ke plej unue aperas la malplej internacia signifo (tion mi demonstros ĉi-sube; sed jam nun evidentas, ke ĝi estas nek la pola żurnal, nek la franca journal). Ankaŭ la plusendo al «magazino, revuo» estus nekomprenebla, se oni ne scius, ke ĝuste ĉi tiuj signifoj de la sonkombino ĵurnal’ estas la vere internaciaj.

Tiujn internaciajn signifojn estigis du neĉiutagaj uzoj de la franca vorto, por kiuj en la aliaj nacilingvoj mankis klara nomo.

Unue, je 1665-01-05 aperis, en formo de 12-paĝa broŝuro, la unua numero de «Le Journal des sçavans» (la ĵurnalo de scienculoj), kiu plu aperadis ĝis 1830, kaj estis «la plej malnova periodaĵo literatura kaj scienca en Eŭropo» (le plus ancien périodique littéraire et scientifique d'Europe). Ĝi havis furoran sukceson, kaj baldaŭ poste en diversaj landoj aperis ĝiaj imitaĵoj, interalie la angla The Philosophical Transactions of the Royal Society”, “Phil. Trans.”, plu aperanta nuntempe); la itala Giornale de’ Letterati (Romo, 1668); la germana Acta eruditorum (Lepsiko, 1682) ktp.

Probable ĉi tiu evento influis la anglan signifon de la pruntvorto journal en la ĉi-supra ekzemplo el FK (pri la ĵurnalo “Nature”) — kp la difinon en “Oxford Advanced Learner’s Dictionary” (OALD):

  1. a newspaper or magazine that deals with a particular subject or profession
    • a scientific/trade journal
    • the British Medical Journal
  2. used in the title of some newspapers:
    • the Wall Street Journal
  3. a written record of the things you do, see, etc. every day
    • He kept a journal of his travels across Asia.
    compare ↑diary
  1. faka periodaĵo:
    • a scientific/trade journal
    • the British Medical Journal
  2. vorto uzata en la titolo de kelkaj gazetoj:
    • the Wall Street Journal
  3. ĉiutagaj skribaj notoj pri la aferoj kiujn vi faras, vidas ktp
    • He kept a journal of his travels across Asia.
    kp ↑taglibro

Pli aŭtoritataj vortaroj, ekz‑e “American Heritage Dictionary”, indikas pli da signifoj, kvankam malpli nuancite:

jour·nal n.
    1. A personal record of occurrences, experiences, and reflections kept on a regular basis; a diary.
    2. An official record of daily proceedings, as of a legislative body.
    3. Nautical. A ship's log.
  1. Accounting.
    1. A daybook.
    2. A book of original entry in a double-entry system, listing all transactions and indicating the accounts to which they belong.
  2. A newspaper.
  3. A periodical presenting articles on a particular subject:
    • a medical journal.
  4. The part of a machine shaft or axle supported by a bearing.

Ĉi-supra difino indikas (sub 3), senrezerve, ke “newspaper” estas unu el la signifoj de “journal”. Tamen ŝajnas, ke la modesta OALD pli ĝustas indikante ke la newspaper-signifo ne estas plenvalora leksika signifo, ke ĝi uzeblas nur en speciala kunteksto; oni ja certe povas diri ke

“The Wall Street Journal” is a daily newspaper,

sed oni probable ne dirus same facile, ke

“The New York Times” is an American daily journal (ĉu?)

— dum la fakgazeta signifo uzeblas libere kaj memstare, kiel en la ekzemploj

En la bibliografia datumbaza normo BibTeX, eble la plej grava en la internacia scienca mondo (kaj supozeble ankaŭ en la aliaj normoj), la priskriba ero journal certe havas ĉi tian signifon de scienca periodaĵo, malsaman ol la franca journal, ekz‑e

@article{mia_artikolo,
  % ( . . . )
  journal = {Software: Practice and Experience},
  volume = {20},
  number = {S2},
  year = {1990},
  % ( . . . )

Due, ekde 1797 ĝis 1839 ekzistis internacie tre grava «Journal des dames et des modes» (Ĵurnalo de la sinjorinoj kaj de la modo), kiu verdire en 1837 kunfandiĝis kun «Gazette (!) des Salons» kaj akceptis ties titolon. «Dum Napoleono konkeradis la viran parton de Eŭropo, ĉi tiu periodaĵo regis ties parton inan. Napoleono malvenkis, sed la tirano de l’ modo regas plu».

Sekve de tio ni vidas la supre cititan ĉefsignifon de la pola żurnal; ankaŭ germane (Modejournal):

Jour·nal [ʒʊr-] das; -s, -e
  1. eine Zeitschrift mit Bildern, die der Unterhaltung und Information dient ≈ Illustrierte
    || -K: Kulturjournal, Modejournal
  2. eine Radio- oder Fernsehsendung mit ausführlichen Berichten zu verschiedenen Themen ≈ Magazin

Ruse журнал nepre ne estas taggazeto, sed revuo — aŭ ia tagaĵo en formo de libro aŭ kajero. Laŭ la vortaro de Uŝakov’,

журнал
  1. Периодическое издание в виде книжки, содержащей статьи, художественные произведения, иллюстрации.
    • Еженедельный иллюстрированный журнал.
    • Толстые литературные журналы выходят ежемесячно.
    • Заграничный технический журнал.
    • Модный журнал (периодическое издание, содержащее рисунки и выкройки модных костюмов, нарядов).
  2. Дневник, периодическая запись событий, происшествий в особой тетради (устар.).
    • Он вел путевой журнал.
  3. Шнуровая книга в учреждении для записи каких-н. действий, решений, постановлений (канц.).
    • Судовой журнал.
    • Журнал заседаний.
    • Вахтенный журнал.
    • Журнал военных действий.
    || книга для записи входящих и исходящих бумаг (канц.).
    • Журнал входящих.
  4. Бухгалтерская книга для ежедневной записи денежных операций (бухг.).
ĵurnal’
  1. Periodaĵo libroforma, entenanta artikolojn, artajn verkojn, ilustraĵojn.
    • Ĉiusemajna ĵurnalo ilustrita.
    • La dikaj literaturaj ĵurnaloj aperas ĉiumonate.
    • Eksterlanda ĵurnalo teĥnika.
    • Mod-ĵurnalo (periodaĵo entenanta bildojn kaj modelfoliojn de laŭmodaj vestaĵoj).
  2. (Arkaike) Taglibro, regula registrado de okazaĵoj en speciala kajero:
    • Li tenis vojaĝan ĵurnalon.
  3. Ŝnurligita libro oficeja por registrado de agoj, decidoj, ordonoj (kancelarie).
    • Ŝipĵurnalo.
    • Ĵurnalo de kunsidoj.
    • Vaĉ-ĵurnalo (deĵora ĵurnalo).
    • Ĵurnalo de (militaj) operacoj.
    || libro por registrado de venantaj kaj elirantaj paperoj (kancelarie).
    • Ĵurnalo de envenaĵoj.
  4. Librotenada libro por laŭtaga registrado de financaj operacioj.

Resume, el ĉiuj signifoj de PIV-a difino,

Do ne mirinde, ke multaj esperantistoj (komencante de Zamenhofo mem) evitas la vorton «ĵurnalo» — kaj por la signifo franca-itala, kaj por la signifo rusa-angla-germana (kiun lastan oni preferas esprimi per alia miskvalita vorto «revu²o», malkohere multsignifa, sed almenaŭ ne tiom kontraŭinternacia).

La epiteto «ĉiutaga» en la PIV-difino ne estas senmotiva. Unue, ĝi estas ŝuldata al la etimologio kaj al la pola dziennik. Due, sen tiu trajto ĵurnalo.1 iĝus plena sinonimo de la fundamenta «gazeto»:

gazet'
gazette ¦ gazette, news-paper ¦ Zeitung ¦ газета ¦ gazeta

Estas vera, ke ne la nuna lingvo «gazeto» akiris pli ĝeneralan signifon de ĉia ajn periodaĵo, ankaŭ tiun de «revuo», kaj iuj volas per «ĵurnalo» neprigi la striktan signifon de la fundamenta «gazeto». Tia distingeblo certe estus bonvena, sed ne per la vorto «ĵurnalo». Ekz‑e por mi la karakteriza trajto de la striktasenca «gazeto» estas, ke ĝi estas presata sur grandaj folioj kaj distribuata faldite (ne broŝurite). Oni do povus diri faldgazeto (kio eventuale povas, sed ne devas, esti «taggazeto»).

Se uzi «ĵurnalo»n por la signifo «faldgazeto», la rezulto estus la kontraŭo la internacia sistemo: «ĵurnalo» internacie estas plie «revuo», sed en Esperanto ĝi estus «faldgazeto».

Oni povas obĵeti, ke Esperanto estas aparta lingvo, kiu ne nepre imitu nacilingvojn. Prave, tamen

  1. estas malprudentaĵo senbezone spiti la internaciecon;
  2. ankaŭ la supernocian uzon de «gazeto», sen deviga apartigo de faldgazetoj, oni povas rigardi trajto de la esperanta kulturo.

La 2ª aserto (ŝuldata al F. Lo Jacomo) estas facile kontrolebla kaj rilate al Esperantujo, kaj rilate al «la granda mondo»; ekz‑e en «Monato» abundas mencioj pri «la usona financa gazeto „Wall Street Journal“», «la gazeto „Frankfurter Allgemeine Zeitung“» ktp. Nur se tio estas ial speciale indikenda oni uzu priskriban precizigon (kia ekz‑e «faldgazeto»).

Forta argumento favore al gazetsenca ĵurnalo estas la internacia vorto ĵurnalisto. Tamen ankaŭ ĝi estas problema.

Ĉu redaktoro aŭ kritikisto de revuoj kiaj «Literatura mondo», «Esperanto», «Monato», LOdE ktp estas «ĵurnalisto» aŭ «gazetisto»? La ĵurnalistojn oni invitas al gazetara (ne ĵurnalara) konferenco.

Mi koncedas, ke «gazeto» estas precipe io presita sur papero, kaj ke en TV aŭ radio laboras plie ĵurnalistoj ol gazetistoj. Tamen tio neniel pravigas (kaj eĉ eble refutas) la faldgazetan interpreton de «ĵurnalo». Pli taŭga interpreto estus tiu de «dziennik.2» (novaĵbultenoj elsendataj radie aŭ televide je fiksitaj diurnotempoj); kvankam tia «ĵurnalisto» pli konvene respondus al newsman (novaĵisto) ol al journalist. Alia eblo estas rigardi «ĴURNALIST»on simpla radiko.

profesoro Fr professeur

La franca vorto povas rilati al lerneja instruisto, en la aliaj traduklingvoj ĝi nepre indikas iom gravan rangon universitatan.

protokolo Fr protocole ≠ En minutes of proceedings

La franca traduko uzas «falsan amikon», supozeble temas pri procès-verbal.

sodo: Fr soude

La senco de la franca traduko estas malklara. Iuj francaj vortaroj difinas ĝin kiel lavsodon (kaj tiel en PIV1); aliaj, kiel kaŭstikan sodon; triaj apudmetas tiujn signifojn (kaj tiel en PIV2).

Internacie temas pri diversaj natriaj saloj de la karbonacido (H2CO2), diverscele uzataj en la ĉiutaga hejma vivo:

La kaŭstika sodo (NaOH) propre ne estas sodo, samkiel marelefanto ne estas elefanto. PIV1 preferas transdoni ĉi tiun neregulan signifon al natro (cetere, konforme al la tradicio germana-rusa). Male, la konfuzo enkondukita de PIV2 (laŭ unu el la interpretoj de Fr soude) — nome, ke oni rajtas senaverte prezenti la vivdanĝeran kaŭstikan sodon sub la milda hejma nomo sodo – estas krima malprudentaĵo. Samkiel se oni donus reĝan akvon al homo petanta pri akvo. En jena peco el Patroj kaj filoj Bazarov rekomendas trinki baksodon; la uzo de PIV2 povus konduki al morto de la paciento:

«Estas ĉi tie kamparano, kiu estas malsana je iktero…»
«Tio estas je flavmalsano?»
«Jes, kronika kaj tre obstina. Mi donis al li centaŭreon kaj hundodenton, mi konsilis al li manĝi karotojn, preni sodon …»

La pola traduko alisencas

Kelkaj apartaĵoj de polaj tradukoj estas samspecaj kiel la rusaj (ekz-e idiot) – vd ilin tie.

ekonomio: En economy Pl oszczędność

La pola vorto estas simple ŝparemo. Cetere, ĉu eble venis tempo oficialigi «ekonomiko»n? Aŭ «ekonomiscienco»n?

La rusa traduko alisencas

almanako: Ru aльманах

La PIV-difino priskribas balastan sinonimon por jarlibro. La rusa signifo estas, maldetale, «neperioda periodaĵo» – kolekto da verkoj, artikoloj ktp kiun verkista aŭ alia kreiva rondeto eldonas sporade, sen rigida eldonritmo, laŭ la akumuliĝo de la materialo. Mi ne scias, kiel priskribi tion en aliaj lingvoj; eble libroserio – sed ĉi tio sugestas plie la tedan aspekton komercan, ian eldonejan politikon, dum la russenca almanako esprimas la vidpunkton kreivan, artistan.

Nemalofte la rondeto ne sukcesas eldoni pli ol unu numeron (kaj eble eĉ ne esperas). Tia almanako restas kolekto da verkoj de la koncerna rondeto, kvazaŭ ties manifesto. Tamen ankaŭ tiam ĝi prezentas ian artisman fizionomion, ian konceptan aŭ artisman unuecon.

Mi ne scias, kion rekomendi. La okcidenta senco estas senutila; la rusa senco (kaj la fenomeno) probable ne rekoneblas aliloke.

aŭtoritato

Angle kaj france la plurnombro ial mallogike akiras la sencon de potenco, administracio (en Esperanto kaj en la okcidentaj lingvoj mankas grava termino egala al la rusa власть, kaj aŭtoritatoj ofte aperas kiel ties surogato). Sekve la angla the prison authorities (la adminstracio de malliberejo) signifas preskaŭ la malon de samstruktura vortokombino rusa, kiu signifus la plej eminentaj krimuloj (la ĉefoj kiujn la aliaj krimuloj respektas kaj obeas). Fakte, tie estas manko de preciza termino en Esperanto (kaj en la angla).

banderolo: Ru бандероль

La rusa termino havas nur poŝtan signifon, kaj signifas nek bande (de papier), nek banderole, sed petit colis. Ŝajnas ke ankaŭ De kaj Pl celas poŝtajn sendaĵojn.

Eble la franca-PIVa signifo bande (de papier) estas preferinda, tamen en tia okazo la tradukoj Ru, De, Pl probable estas malĝustaj (almenaŭ la traduko rusa estas falsa amiko).

beletristiko: Fr belles-lettres Ru: беллетристика

La franca termino estas aproba, la rusa termino esprimas indulgan malestimon. Atentindas la ĵusa oficialigo de beletro kaj fikcia.

elemento: Ru элемент

La tri unuaj sencoj PIV-aj (filozofia-poezia-mitaj) postulas alian tradukon rusan (la grekdevenan стихия).

enketo: Ru анкета Pl ankieta

La tradukoj Ru kaj Pl signifas demandaro, demandilo.

epigrafo: Ru эпиграф

La traduko Ru signifas moto laŭ ties difino PIVa (pruntita frazo metita antaŭ verko).

idiot?: De Idiot Ru идиотский Pl idjotycny

La germana traduko estas substantivo (idioto), la tradukoj rusa kaj pola ial (kial?) estas adjektivoj (idiota). Simile pri pedant.

inteligenta: Fr intelligent ≠ Ru интел(л)игентный

La rusa traduko estas erara.

karno: Fr chair En flesh De Fleisch (am Körper) Ru мясо (натѣлъ) Pl ciało

La rusa traduko estas monstre, trioble fuŝa:

  1. Ĝi entenas 2 ortografiajn erarojn: натѣлъ supozeble aperas anstataŭ на тѣлѣ.
  2. Eĉ post ĉi tiuj korektoj, la ideo de la difino estas misa: karno ne situas sur korpo, ĝi estas la korpo mem (ĝi estas sur la ostoj).
  3. La ĝusta traduko rusa estas nepre ne «мясо» (viando), sed «плоть».

Tiajn erarojn ne povis fari ruslingvano, probable la tradukon faris persono en kies gepatra lingvo la koncepto karno mankas, kaj kiu do misrusigis ĝin per la surogata vorto por viando (el la traduko germana).

La nocio karno mankas en multaj gravaj lingvoj (Latino, la germana, la pola, la hispana…); kaj inter la lingvoj, kie ĝi ekzistas, ĝia amplekso iom varias; mi vidas tri okazojn:

Eo korpo karno viando
El σῶμα σάρξ κρέας
Ru тело плоть мясо
La corpus caro
En body flesh meat
Fr corps chair viande
De Leib, Körper Fleisch
Pl ciało mięso

Laŭ mia rusa vidpunkto la nocio karno apartenas al praa antaŭscienca biologio, kiun konservas la tekstoj religiaj (precipe Biblio en la traduko greka kaj ties dependaĵoj; la hebrea lingvo tian distingon ne faras). En la moderna scienco oni ne parolas pri karno (oni parolas pri molaj histoj), samkiel oni ne uzas la komplementan nocion animo (sed uzas pli specifajn terminojn menso, intelekto, psiĥo…). Se karno estas uzata komunlingve, ĝi estas same atavisma, kiel la uzo de koro kiam temas pri «sidejo de emocioj».

Jen kion eblas tiri el la bibliaj kaj komunlingvaj signifoj de karno:


karno:

  1. La molaj substancoj de la korpo de homo aŭ alia animalo, kiel ekzemple la muskoloj kaj la haŭto, kontraste al la substancoj malmolaj (la ostoj) kaj likvaj (la sango kaj la limfo):
  2. La korpo entute, kontraste al la animo aŭ spirito:
  3. La animala parto de la homa naturo, kontraste al la morala aŭ spirita:
  4. Ĉia surtera vivulo ĝenerale aŭ homo speciale:

karna:

Rilata al karno (en ajna signifo):


Laŭ tiuj uzoj karno implicas vivecon – kontraste al viando, kiu estas konceptata kiel senviva konsumaĵo. (Kelkaj ekzemploj kiel la supre citita [Gen 9:4] estas limaj okazoj, kie la eksa vivo estas parto de la temo: «karnon kune kun ĝia animo, la sango, ne manĝu».)

La franca chair (kaj certagrade la angla flesh) tian konceptan diferencon ankoraŭ ne atingis. Por la francoj viande estas speco de chair, kaj tion PIV heredigas al Esperanto:

viand/o 1 KUL Karno uzata por nutrado …
(viande Chair des animaux … dont on se nourrit [Le petit Larousse])

Por ruslingvano tia difino aspektas ŝoke, preskaŭ kanibalisme (nu, la francoj ja manĝas la ostrojn vivaj…); en la rusaj difinoj de viando anstataŭ karno aperas «partoj de buĉaĵo».

La fasta dieto de la kristanoj postulas ke oni distingu inter viando kaj fiŝ(aĵ)o; sekve en la Proverbaro kaj ruse la koncerna proverbo parolas pri viando – sed angle kaj france aperas karno:

Eo ĝi estas nek viando, nek fiŝo
Ru ни рыба ни мясо
En neither fish nor flesh
Fr ni chair ni poisson

Jen alia klara ekzemplo pri la diferenco rusa-franca: france egale bone eblas du kliŝoj, «la chair à canon» kaj «la viande à canon»; la rusa kliŝo estas nepre nur «пушечное мясо» (kanonviando; cetere, konforme al en cannon-fodder kaj de Kanonenfutter); kanonkarno, se tamen iu ĝin uzus, havus por ruso alian signifon, ne malŝatan sed laŭdan – ĝi prezentus la soldatojn kiel vivoportan elementon, proksimume kiel en la esprimoj «li estas la cerbo de la entrepreno» aŭ «mono estas la sango de ekonomio».

La slavona «плотолюбецъ» (= karn-amanto) pensigas plie pri voluptemo ol pri frandema viandoŝatanto. Kp originale esperantan versaĵon:

Malsat' al via karno min voras kiel drako,
sopir' de l' brula korpo reveas kun akuto,
sufokas memorbildoj per polpa ĉirkaŭbrako,
doloro mia kantas kiel tremanta fluto
  Lajos TARKONY: Vespera sopiro.
  Nica Literatura Revuo, 3:5, p. 163

Alia francaĵo absurda por ruso estas la fruktokarno. Ruse oni nomas tion мякоть («molaĵo, pulpo»; simile en la pola: «miąższ»); paŭsaĵon de ĉi tiu esprimmaniero oni trovas en la vortaroj esperantaj, ekde PV ĝis PIV2, en la ekzemplo

molaĵo de frukto;

tamen nek PV, nek la PIV-oj interreferencas tiun molaĵon kun sia karno.

Tre malofte oni povus renkonti ruslingve ankaŭ arkaikaĵojn kiel «мясо апельсина» («oranĝoviando» [Ушаков]); sed nepre ne «плоть плода»; tio sonas same strange, kiel «sango de citrono» (celante ties sukon) aŭ «osto de persiko» (celante ties kernon). Ĉiel ajn, se oni celas nepre manĝeblan pulpon, kontraste al la ŝelohaŭteto, tiam la konvena metaforo laŭsistema estas ne karno, sed viando (kaj pro la manĝeblo, kaj ĉar kvankam la haŭto [metafore responda al «ŝelo»] ne estas viando, tamen ĝi ja estas karno – samkiel ankaŭ cerbo, hepato, lardo ktp). La anglalingvanoj ŝajne ankoraŭ ne findecidis: usone eblas flesh of a fruit, vegetable, sed ankaŭ meat (the edible part of anything, as a fruit or nut: Crack the walnuts and remove the meats).

En Esperanto realaj uzoj de tia fruktokarno maloftegas kaj praktike ne atentindas – krom en la akademia difino de pulpo en 9OA (kiu estas senkritika prunto el PIV kiu estas senkritika prunto el la franca).

katafalko: Ru катафалк ≠ De Leichengerüst

La rusa vorto signifas ne ĉerkopodio, sed ĉerkoveturilo.

marmelado: En marmalade ≠ Ru мармелад

La rusa vorto indikas ĵeleon sufiĉe solidan por teni la formon de bombonoj.

municio: Ru аммуниция

Devas esti боеприпасы. La indikita vorto arkaika angle signifas ne ammunition, sed accoutrements.

patrono: Ru патрон

La rusa traduko ĉefsence signifas kartoĉo (laŭ la germana Patrone).

pedant?: De Pedant Ru педантичный

Ĉiuj tradukoj, krom la rusa estas substantivaj (= pedanto), la rusa ial estas adjektiva (= pedanta).

ricino: En castor-oil (plant) Ru касторовое масло

La angla traduko indikas vegetalon; la rusa, ricinoleon. Probable pro miskompreno de la angla castor-oil.

sfero

sfero: Fr sphère En sphere De Sphäre Ru сфера Pl sfera.

Ruse (kaj probable pole) sfero estas surfaco, termino uzata kontraste al solido (globo). Sed france ĝi precipe signifas «globo», tial PIV1 donas difinon kies matematika ĉefsignifo estas ŝoka por ruslingvano:

sfer¹o

  1. MAT Solido, limita de sfera surfaco. Vd globo.
  2. AST Ĉiu el la rivoluantaj globformaj kristalaĵoj, sur kiu la ĉielaj korpoj estis laŭsupoze fiksitaj: la ĉielaj sferoj; la muziko de la sferoj (…)
  3. (f) La tuta tereno, sur kiu efikas agado (…)

Tio laŭas la Littré-vortaron:

1° Terme de géométrie. Solide terminé par une surface courbe, dont tous les points sont également distants d'un point intérieur.

Amuze, tiun difinon ilustras ekzemplo pri sapveziko, kiu pli konvenus al la signifo rusa: Une bulle de savon dans un air tranquille donne l'exemple d'une sphère exacte.

Tamen la difino Vikipedia konformas al la signifo rusa:

En géométrie dans l'espace, une sphère est une surface constituée de tous les points situés à une même distance d'un point appelé centre. (…) Les points dont la distance au centre est inférieure ou égale au rayon constituent une boule.

Larousse do kompromise metas la surfacan signifon unue:

  1. Surface fermée dont tous les points sont à la même distance (rayon) d'un point intérieur (centre) ; solide limité par la surface précédente.

Kaj en PIV2 ni vidas similan evoluon:

sfer¹o

  1. MAT a) Surfaco konsistanta el ĉiuj punktoj en la tridimensia spaco kun fiksa distanco al donita punkto (nomata la centro de la sfero). b) (pli ĝenerale) Aro same difinita en metrika spaco.
  2. = globo (la solido ene de sfero 1). Vd globo, bulo.
  3. (ark.) Ĉiu el la rivoluantaj globformaj kristalaĵoj, sur kiu la ĉielaj korpoj estis laŭsupoze fiksitaj: la ĉielaj sferoj; la muziko de la sferoj (produktata de la moviĝoj de tiuj sferoj).
  4. (f) La tuta tereno, sur kiu efikas ies agado, influo aŭ simpla ekzisto: sfero de politika influo; (…)

Tamen en aliaj lokoj persistas la Litrea interpreto, ekz‑e «globo de lagro» estas por PIV2 speco de sfero (sub «globo»):

3 Ⓣ Sfero el tre dura ŝtalo, uzata en rulujo, por provado ktp: globo valvo, de lagro; globkrajono.

La Oksforda vortaro estas preskaŭ tiom arkaika, kiel Littré:

sphere —n.

  1. a solid figure, or its surface, with every point on its surface equidistant from its centre.
  2. an object having this shape; a ball or globe.
  3. a any celestial body. b a globe representing the earth. c poet. the heavens; the sky. d the sky perceived as a vault upon or in which celestial bodies are represented as lying. e hist. each of a series of revolving concentrically arranged spherical shells in which celestial bodies were formerly thought to be set in a fixed relationship.
  4. a a field of action, influence, or existence (have done much within their own sphere). b a (usu. specified) stratum of society or social class (moves in quite another sphere).

Tamen laŭ la angla Vikipedio,

In mathematics, a distinction is made between the sphere (a two-dimensional closed surface embedded in three-dimensional Euclidean space) and the ball (a three-dimensional shape that includes the interior of a sphere).

La germanoj konfuzas la solidon kun la surfaco kaj per sia hejma Kugel:

Eine Kugel ist in der Geometrie die Kurzbezeichnung für Kugelfläche und Kugelkörper.

kaj per la pruntvorto « Sphäre Kugel, Kugeloberfläche; Himmelskugel…» [Fremdwörterbuch]; tamen pli speciale

Unter einer Sphäre versteht man in der Mathematik die Oberfläche einer Kugel …

Tiu distingo inter sfero kaj globo estas do sufiĉe internacia en matematiko, kaj ĉiam plu disvastiĝas komunlingve. Ruse (kaj pole?) ĝi definitive venkis ankaŭ komunlingve; en Esperanto ni diras terglobo kaj ĉielosfero. En Esperanto min impresus kiel malkleraĵoj tersfero (kp Fr sphère terrestre) aŭ ĉieloglobo (kp De Himmelskugel; mi tamen neniel obĵetas kontraŭ ĉieloglobuso).

Se ni staras sur la terglobo, kaj havas la ĉielosferon super nia kapo, tiam sistememo postulas, ke ni parolu pri la suda/norda (aŭ respektive orienta/okcidenta) duongloboj teraj, kaj la suda/norda duonsferoj ĉielaj.

Ĉar la stelfigurojn de la norda duonsfero oni plej bone vidas de sur la norda duonglobo, la termino «norda duonsfero» povas ŝajni superflua; sed se oni staras proksime al la ekvatoro, oni povas vidi stelfigurojn de ambaŭ duonsferoj.

Kvankam normala esperantisto ne dirus semicirklo por En semicircle, tamen oftas same stranga vorto hemisfero. Konsciaj esperantistoj emas traduki, sed ofte falas en la sferan kaptilon; tiel C. Piron multe parolas pri la duonsferoj de la cerbo, kvankam anatomie temas pri la cerbaj duongloboj (kp Pl półkula mózgu).

Aliaj etimologie parencaj vortoj estas biosfero kaj atmosfero. Biosfero pli similas surfacon (ŝelon) ol globon; atmosfero similas neniun el la du nocioj (la rusoj tiaforman solidon nomas kava globo, Ru полый шар; alia strukturo simila estas la terkrusto).

La figura senco de la vorto sfero estas egale pravigebla ĉe ambaŭ signifoj: la solida similas la figuran sencon de tereno; la surfaca similas tiun de kadro.

termito: Ru термит Pl termit

Ruse kaj pole la insekto homonimas kun la eksplodaĵo. En Esperanto same (kvankam – laŭ la okcidentaj tradukoj – neoficiale).

traktato: Fr traité En treaty, treatise De Abhandlung, Vertrag Ru трактат Pl traktat

Ĉe ĉiuj lingvoj, krom ĉe la rusa, aperas konfuzo de du signifoj. La rusa traduko nun normale signifas nur En treatise De Abhandlung (la diplomatia signifo arkaikiĝis). PIV1 prezentas la du sencojn kiel egale aktualajn; PIV2 preferas la signifon kontraktan (sen mencii la fundamentan kontrakton):

traktat¹o

  1. ⚖ Skribita interkonsento inter du ŝtatoj aŭ aro da ŝtatoj:
    • komerca traktato inter Usono kaj Japanio;
    • Traktato pri la Limigo de Strategiaj Armiloj;
    • la pactraktato estis subskribita, sed ankoraŭ ne ratifita.
  2. = traktaĵo: tio ĉi postulus tutan vastan traktaton [Z].

tribunalo: Ru трибунал

La rusa vorto indikas ion nenormalan kaj eksterodinaran – kiel milita tribunalo (En court martial), revolucia tribunalo, tribunalo pri la eksa Jugoslavio ktp.

vulgara: Fr vulgaire Pl ordynarny ≠ Ru вульгарный

France la vorto estas neŭtrala (kiel komuna, ordinara); ruse ĝi estas forte malaproba kaj estas la kontraŭo de belgusto kaj bona edukiteco. En ĝi malestas la speciala subsenco pleba, popola.

Strangaĵoj

Iuj el la ĉi-subaj strangaĵoj iam ekzistis en la rusa lingvo, sed nun ili estas tute forgesitaj kaj aspektas kiel ridindaj eraroj.

akvario: Ru акварий [аквариум]
centimetro: Ru центиметр [сантиметр]
geranio: Ru герания [герань]
karakterizi: Ru характеризировать [характеризовать]
kompani [komponi]: Ru компонировать (ark.)
makarono: Ru макарон (ne ekzistas en la koncerna senco)

Diversaj

analogio

Laŭ B. Wennergren (Akademia Vortaro – oficialaj interpretoj de malklaraĵoj),

2.8 ANALOGI/ kaj ANALOG/

Laŭ Rimarko en la 7OA, la LK en 1923 maloficialigis la elementon ANALOGI/ (antaŭe oficialigitan en la 1OA). Anstataŭe la LK samtempe oficialigis la radikon ANALOG/.

La radikŝparemo estas emo salutinda, sed ĉi tiu ĝia apliko estas malkompetenta kaj stulta.

Analogeco ne taŭgas por esprimi la koncepton analogio – krom se per perforta konvencio, simile al la nelogika respondeco. Analoga estas balasta duoblaĵo por simila (la naiva klarigo de PIV ke analoga estas io parte simila estas senutila: ĉia similaĵo, kiu ne estas identaĵo, estas tia). Kaj analogia ne signifas simila, ĝi signifas per analogio, laŭ analogio; kp

sankcio: Fr En sanction ktp

Ĝenas ke unu radiko havas du preskaŭ kontraŭajn signifojn: tiun de aprobo/permeso, kaj tiun de aranĝoj celantaj malebligon aŭ ĉesigon.

La vorton oni markas kiel fundamentan, ĉar ĝi aperas en la lasta frazo de la Antaŭparolo kun la signifo aproba:

Leĝan sankcion ili ricevos nur en tia okazo, se ili estos akceptitaj de la unua internacia kongreso de esperantistoj, al kiu tiu ĉi verko kune kun sia antaŭparolo estos prezentita.

Tiu malraciaĵo estas tre internacia, tamen ne tute universala; en la forumo de ReVuloj oni indikis, ke tian difekton ne havas la lingvoj japana kaj nederlanda (tiu lasta jes uzas la koncernan radikon por la senco aproba).

Ŝajnas ke Zamenhof uzis la vorton nur en la) senco aproba; la senco puna aperas en PV sen atribuita ekzemplo. Nun la uzado de sankcioj (en la nelogike ĉiama plurnombro) efektive estas lingva fakto – tamen mi ne trovas tion bona.

Mi proponas ke la Akademio rekomendu vorton sankciumosankciono por la du punaj sencoj (sankciumo antaŭvidita de leĝo; sankciumo kontraŭ miskonduta regno). La aproba senco Zamenhofa estas esence verba (uzo sankciita de la tradicio; la prokuroro sankciis areston/liberigon de la suspektato); la punan sencon oni kutime esprimas per substantivo (tio estas argumento favora al sankciono; kp komisiono kaj komisii).

«urĝa» kaj «urĝi»

La radikon «urĝ/» OA1 difinas tute klare kaj kohere kiel statverbon netransitivan:

urĝ'
être urgent ¦ be urgent ¦ dringend sein ¦ быть спѣшным ¦ być naglącym.

Pli elegante kaj ekvivalente oni povus do difini la radikon adjektive:

urĝ(a)
urgent ¦ urgent ¦ dringend ¦ спѣшный ¦ naglący.

t.e.

urĝ/a
Ne prokrastebla, postulanta tujan agon:
  • okazas iufoje, ke mi restas en la magazeno pli longe ol ordinare, kiam ni havas urĝan laboron [Marta].
  • Tio estas urĝa afero, kaj prokrasto estus danĝera [Pro Iŝtar].
  • Giorgio Silfer petis urĝan kunvokon de la Pac-Komitato de PEN pri la balkana milito [LOdE].
  • urĝa depeŝo el Semigorsk [Varankin]

Malgraŭ OA1, PV donas al urĝi du signifojn:

  1. Transitivan (vigle plirapidigi; vive akceli).
  2. Netransitivan (laŭ OA1: esti neprokrastebla).

PIV1 lasas nur la signifon transitivan kaj komentas:

Rim. La netransitivaj tradukoj de la O.A. respondas nek al la latina kaj angla verboj, nek al la uzado de la klasikuloj.

Ĉi tiu komento estas duoble maltrafa, ĉar

  1. La etimaj verboj, la latina urgeo (urgere) kaj la angla to urge, havas aliajn ĉefsignifojn, ili estas «misamikoj de tradukisto».
  2. La netransitiva uzo de urĝi, konforma al OA1, estas bone atestita ĉe la bonaj aŭtoroj. Vortaro kiu pretendas esti «plena» ne rajtas ignori tiun reale uzatan (kaj la sole oficialan!) signifon.

Por klarigi la propre esperantan signifon de urĝi mi komencu per (2). Jen iom da realaj ekzemploj:

Kaj por citi eksterduban «klasikulon», jen la difino fare de Kabe (el la «Vortaro de Esperanto», 1910):

Urĝi. Devi tuj esti farita, ne povi esti prokrastita: La afero urĝas.
Urĝa. Kiu urĝas: urĝa decido.

Nun pri la signifoj de la etimaj verboj (la punkto 1ª ĉi-supre).

La latina verbo propre signifas «premi», «puŝi»; nur per metafora sencoŝovo la esprimo nihil me urget (laŭvorte, «nenio min puŝas») akiras la signifon «al mi ne estas urĝe», «al mi ne urĝas». Malgraŭ la PIV-oj mi ne tradukus tion per nenio min urĝas. La signifo de la esperanta URĜ/ estas ŝuldata al la prezenca participo de tiu verbo: urgens (urgentis) = «urĝa» (la signifo adjektiva!).

La anglan to urge la vortaro de Wells (1969) tradukas per «instigi», «antaŭenpuŝi», «forte rekomendi», al kiuj mi eble aldonus «peli» (He urged his horse forward). Mi opinias kruda eraro traduki la anglan “She urged him to stay” per Ŝi urĝis lin resti. Ankaŭ ĉi-okaze la senca etimo estas ne la verbo (to urge), sed la derivita adjektivo (“urgent” = «urĝa», “be urgent” = «urĝi»).

Probable la evoluo, kiu kondukis al la verba difino de URĜ/, estis tia:

  1. Por senbalastigi la leksikan materialon, Zamenhofo reduktis la semantikan etimon La urgens, Fr urgent, En urgent al la etimologia radiko URĜ/: urgen{s,t}urĝa.
  2. Ĉar en la fontaj lingvoj de tiu etimo la radiko estas verba, tial la vortaristoj meĥanike (aŭ miserudicie) difinis URĜ/ kiel radikon verban, sen atenti, ke la koncernaj verboj havas aliajn signifon ol en Esperanto. La komento en PIV1 atestas ĝuste pri tia misaplikita erudicio.

Tiu verba difino estis pedagogia eraro: difinante URĜ/ kiel verbon, OA1 sugestis al malatenta leganto la ideon, ke ĝi samsignifas kun samforma verbo nacilingva. Male, se la radiko estus difinita adjektive, tia misasociaĵo ne povus estiĝi, ĉar la plej proksima adjektivo nacilingva estus la sence konvena urgent.

Tiu nacilingva misinterpreto de urĝi malestis en la vortaro de Kabe; ĝi penetris en PV-on kiel paralela signifo, apud la oficiala signifo netransitiva; poste la PIV-oj lasis nur la misdifinon transitivan.

Tio povus esti akceptebla evoluo de la lingvo, se ĝi ne estigus malkoheron inter urĝi kaj urĝa. Ĉar se urĝi signifas instigi, plirapidigi, akceli — tiam urĝa devus signifi instiga, plirapidiga, akcela ktp. Sed urĝa depeŝo, laboro, demando ne estas «instiga, … akcela depeŝo ktp». Tia misevoluo difektas la lingvon.

Jen ekzemploj pri tiaj misuzoj, kie urĝi ricevas la malkonvenajn signifojn de En to urge:

Tamen ankaŭ inter la netransitivaj uzoj iuj estas dubindaj. Ekz‑e

mi urĝas, mi devas esti preta pri ĉio rapide [F. Szilágyi, «Norda Prismo» 56:6, p. 221]

Estas du manieroj korekti tion: aŭ per « al mi urĝas » — kp «al mi estas varmege» kaj ne «mi varmegas»; aŭ uzante la (neoficialan) verbon hasti: «mi hastas, mi devas esti preta pri ĉio rapide».

Fakte, tio klarigas la evoluon de la signifoj de «urĝi» en PV: la verbo «hasti» enradikiĝis relative malfrue, en PV ĝi ankoraŭ mankis (unue ĝin registris la Suplemento al PV); do, en Esperanto mankis klara vorto por la signifo «hastigi». Tamen nun la radiko HAST firme enradikiĝis, kaj ĝia uzo por la koncerna signifo estas multe pli klara, sistemeca kaj preferinda.

La uzoj Zamenhofaj estas maloftaj kaj malkoheraj.

1. Ŝajnas, ke la verbo aperas en la vortaro Esperanta-Germana, «redaktita» de Z. Mi ne scias, en kiu formo ĝi aperas tie, nek kiel ĝi estas tradukita; tamen min surprizus, se la tradukoj diferencus disde tiuj de OA1.

2. Neriproĉebla uzo en la Proverbaro, konforma al OA1: «La afero ne urĝas».

3. La participo urĝanta aperas en «Ifigenio en Taŭrido», 4:5 (1908):

Mi sekvu lin; ĉar mi la miajn vidas
Urĝante en danĝero. Tamen ve!

La respondaj versoj originalaj:

Ich muß ihm folgen: denn die Meinigen
Seh' ich in dringender Gefahr. Doch ach!

Ĉi-supra esperanta traduko estas tiom fuŝa, ke mi opinias ĝin tute ignorenda.

PV citas ĉi tiun ekzemplon kun rimarko: «la teksto urĝante estas preseraro» kaj korektas urĝante al urĝanta. Tamen eĉ kun tiu korekto la 2ª verso restas galimatia. PAG (§183, p. 252) korektas al urĝantaj, farante tiel objektan predikativon rilatan al «la miaj». Malfacilas kompreni, kion celis Zamenhofo, lia traduko (kaj ĝiaj korektoj) tro devias de la originalo:

urĝante en danĝero — en urĝanta danĝero — in dringender Gefahr

De dringend formale jes estas participo, tamen tiu participo havas signifojn ne deriveblajn el la baza verbo De dringen (samkiel En urgent ne deriveblas el En to urge). Interalie en De eine dringende Gefahr (tuja, baldaŭa, senpera danĝero, kp En urgent danger). La participo do ne estas analizinda, en Esperanto la simpla adjektivo urĝa respondas al la tuta De dringEND. Mi tamen dubas ke ankaŭ ĉi tiun kromsignifon de De dringend havus la esperanta urĝa (t.e. por mi «urĝa danĝero» ne estas akceptebla vortokombino esperanta).

4. Frazo el «Georgo Dandin» (3:4):

Iru rapide peti en mia nomo miajn bogepatrojn, ke ili venu ĉi tien plej baldaŭ kiel ili nur povas, kaj diru al ili, ke ĝi estas por afero ekstreme grava kaj, se ili farus ian malfacilaĵon kaŭze de la malfrua horo, ne ĉesu ilin urĝi kaj bone komprenigi al ili, ke estas tre grave, ke ili venu, en kia ajn stato ili troviĝas.

Jen ĝia originalo franclingva:

Va-t’en vite de ma part prier mon beau-père et ma belle-mère de se rendre ici le plus tôt qu’ils pourront, et leur dis que c’est pour une affaire de la dernière conséquence; et s’ils faisaient quelque difficulté à cause de l’heure, ne manque pas de les presser, et de leur bien faire entendre qu’il est très important qu’ils viennent, en quelque état qu’ils soient.

Inter la signifoj de la franca verbo presser (ĉefsence «premi») ĉi-fraze atentindas du (la francaj difinoj laŭ Le petit Robert):

presser:

Ĉar la ordono «presser» aperas sub kondiĉo, mi opinias, ke temas pri la unua signifo, responda al En to urge:

se ili faros ian malfacilaĵon … nepre persvadu ilin kaj bone komprenigu al ili, ke …

Tamen nin en ĉi tiu studo interesas ne la propra signifo de la moliera teksto, sed ĝia (mis)interpreto zamenhofa. Al mi ŝajnas, ke Zamenhofo per sia urĝi celis la duan signifon de Fr presser: hastigi, rapidigi (tiel, cetere, klarigas tiun ekzemplon PV kaj la PIV-oj). Pri tio atestas la vortoj ne ĉesu (mistraduko de Fr ne manque pas de + inf.): ĝi konvenas ĉe hastigado, sed strangus ĉe rezulta verbo simila al konvinki, persvadi. «Ne ĉesi» persvadadi la bogepatrojn post ol ili konsentos veni estas trafi en la situacion de la franca lokucio «Vous prêchez un converti» (konvinki konvinkiton). — Mi tamen koncedas, ke tiu malglataĵo restas ĉe la dua infinitivo de la zamenhofa traduko (bone komprenigi al ili).

5. Frazo el Eliro (12:33):

Kaj la Egiptoj urĝis [sur] la popolon, por pli rapide elirigi ilin el la lando.

La interkrampan «[sur]» aldonis la Biblia komitato, la traduko zamenhofa tekstis «la Egiptoj urĝis la popolon». Kial tiu korekto?

Ĝin evidente inspiris la tradicia angla traduko, kiu uzas ne la verbon to urge, sed malpli simplan esprimon were urgent upon; jen ties signifo laŭ la vortaro de d-ro Samuelo Ĝonsono (el epoko ne tro malproksima de KJB):

ÚRGENT. adj. [urgent, Fr. urgens, Lat.]

2. Importunate; vehement in solicitation.
The Egyptians were urgent upon the people, that they might send them out in haste. — Exod. xii. 33.

Do, supozeble Zamenhofo uzis en ĉi tiu versiklo la verbon urĝis en la senco «instigadis»; sed li krome volis konservi la hebreecan strukturon de la frazo, kio rezultis en solecismo (ofta trajto de bibliaj tradukoj): urĝi iujn, por farigi ilin. La Londona Biblio provas ripari tion per la angleca maniero — sed en Esperanto tio ne prosperas. Nek kun, nek sen tiu «sur» la versiklo estas modela frazo esperanta.