Pri esperantigo de anglalingvaj nomoj

Studaĵo de Sergio Pokrovskij

Versio unua: 2013-09-11

Versio nuna: 2015-08-25


Ĉi tiu studaĵo (kiu iom post iom iĝas ampleksa traktato) daŭrigas la serion pri esperantigo de propraj nomoj nacilingvaj, en kiu mi jam verkis pri elgermanigo kaj elfrancigo. Ĝeneralajn principojn mi prezentis en la studaĵo «Propraj nomoj, la esperantaj kaj la fremdaj».

Senpacienca leganto kiun tedas filologiaj konsideroj ne bezonas legi la tutan studaĵon, kaj povas tuj salti al la Resuma tabelo.

Mi konscias, ke mi ne malkovras virgan terenon. Ekzistas tradicio pri esperantigo de anglaĵoj, fakte pluraj diversaj tradicioj. Ne ĉiujn mi taksas egale bonaj; mi strebis atenti tiujn kies principoj proksimas al la miaj – precipe la esperantigojn de V. Oldo (W. Auld). Tio manifestiĝas en abundaj ekzemploj, provizitaj je fontindikaj sigloj, kies signifon vidu en la sekcio Mallongigoj.

La studaĵo ne estas verko finita, ĝi estas labormaterialo, ankoraŭ kompletigenda kaj prilaborenda (interalie, la IFA-transskriboj bezonas koherigon, kaj ĝenerale preferindus transskribo fonologia ol fonetika; kelkaj temoj estas nur nomitaj; kelkajn breĉojn markas duobla demandosigno: ??). Mi tamen ĝin disponigas al la diskuto, laŭ la programista principo «publikigu frue, publikigu ofte» (Release early, release often). Espereble do, jam en tiu formo ĝi povas utili en diskuto pri la rekomendindaj manieroj esperantigi anglalingvajn nomojn. Mi konscias, ke necesos forigi la ripetojn kaj ĝenerale mallongigi la tekston.

La griza fono markas skizon de verkotaj partoj.

Verkante ĉi tiun studaĵon mi kolektis iom da labormaterialoj. Ili ne estas destinitaj por normala legado, ili estas krudaĵoj kiuj eventuale utilus ankaŭ al alia esploristo.

La studaĵo estas longa, ĉar pri la ordigo de la malsimpla sistemo angla validas plie la angla maksimo

When studying science, the examples are more useful than the rules (Neŭtono)

ol la franca principo de Helvecio

La connaissance de certains principes compense facilement l'ignorance de plusieurs faits. (C. A. Helvétius)

La tuta malfacilaĵo restu ĉe la transiro, tiel ke ene de Esperanto la bildo de Anglalingvujo estu helvecie simpla. Fakte, la tasko parencas la problemon pri raciigo de la angla ortografio, kiun mokis Svifto, kaj kiun aspiris Bernardo Ŝavo. La anglalingvanoj tiun problemon ne sukcesis solvi.


Enhavtabelo

1. Ĝenerale
1.1. Esperantigo malrekta
1.2. Nomoj netradukindaj
La loka sonkoloro
1.3. Esperantigo rekta
1.4. Diversaj sonsistemoj geografiaj
1.5. Variantoj historiaj
1.5.1. La praangla (ĝis 450) kaj malnovangla (ĝis 1066)
1.5.2. La mezangla (ĝis 1500)
1.5.3. La novangla (ekde 1500)
1.6 Influoj alilingvaj
Keltaĵoj
Francaĵoj
Latinaĵoj …
2. Pri esperantigo fonetika
2.1. Diferencoj sonsistemaj
2.1.1. La sonmaterialo
2.1.2. La konsonantoj senproblemaj
2.1.3. La du lispaj sonoj (th)
2.1.4. [ŋ] = /n/ (Vaŝintono)
2.1.5. w [w] = /v/, [ʍ] = /w/
2.1.6. La vokaloj senproblemaj
2.2. La parolsonoj problemaj
2.2.1. La fonemo /æ/
2.2.2. La diftongo [oʊ]
2.2.3. Malneŭtraligo
3. Skribismo
3.1. Skribismo latina-normanda
3.2. La skribsistemoj novanglaj
3.3. Skribismo kaj ortgrafiema prononco (spelling pronunciation)
3.4. Konklude pri skribismo
4. The English Way
5. Esperantigaj hezitoj
nz, mz, lz
La j-fetiĉo
Ĵako, Ĝako, Ĝejko
Johano – Ĝono – Ĝano – Ŝono
La ĉ-fetiĉo
[ʌ]: a kaj u
[eɪ]: ĉu eej ?
La finaj [ɪ] kaj [i:]
Traduko per -njo-ĉjo
Anatataŭigo per -o
La fina ey
al: ĉu «al» aŭ «ol»?
Adelajdo kaj Androjdo:
«au»: ĉu «o» aŭ «aŭ»?
Ĉu «ts» aŭ «c»?
6. Nompecoj
…son
…borough, …brough kaj …burgh
…bourn, …bourne kaj …burn
…bury
…caster, …cester kaj …chester
…ham
…hampton
…ing, …ingham, …ington
north…, south…, east…, west…
7. Resuma tabelo
8. Konkludo
Kapitulaco
9. Mallongigoj

1. Ĝenerale

En ĉi tiu studaĵo mi konsideras plenvalorajn esperantigojn, havantajn la formon de normalaj substantivoj de Esperanto; do,

  1. kun la finaĵo -o (aŭ apostrofo: ŜekspiroŜekspir’);
  2. kun la regula akcento sur la antaŭlasta silabo (ŜekspíroŜekpír’, ne Ŝékspir);
  3. sen fremdaj parolsonoj kiuj ne ekzistas en la norma Esperanto.

La celo estas, ke la rezultaj formoj funkciu flue kaj glate, kiel en la tradukoj ĉi tiu kaj tiu, malkiel en «Don Johano»; oni povu kanti kaj surscenigi verkojn tradukitajn el la angla, kia ekz‑e «Ĝorĝo♫».

Mi koncedas, ke tia asimilo konsiderinde ŝanĝas la akustikan impreson de la anglaj nomoj; sed tio estas neevitebla, ĉar la angla prozodio forte diferencas de la esperanta; en la angla abundas vortoj unusilabaj kaj silaboj fermitaj, kiel Dick, Doug, Tad, Mike, Tom, Ben; fat cat, big wig, claptrap, tiptop, clip-clop, flip-flop, hodgepodge, humdrum, knick-knack, tick tock, wingding … Kvankam oni ja rajtas apostrofi, tamen la stumpoj kiel Tom’, Ann’ ktp ne sonas por mi flue kaj neŭtrale en Esperanto, en esperanta teksto ili impresas alie ol en angla. Oni akceptu ke pell-mell iĝu pelmelo [P2].


En la moderna mondo latinalfabeta oni ne kutimas transskribi la nomojn anglalingvajn; tia tradicio tamen ekzistas ĉe la litovoj kaj latvoj. Mi ne intencas ĉi tie argumenti pri utilo de esperantigo; la premiso estas, ke Esperanto ne estas «ankoraŭ unu lingvo kiel la aliaj», ke ĝi estas speciala kaj eĉ pli escepta ol la litova kaj la latva (simile al Latino en ties universala funkcio). Do en la Tabelo 1ª mi donas ekzemplojn pri transskriboj litovaj kaj latvaj ne kiel argumenton pri esperantigendo, sed por ke la leganto povu gustumi specimenojn pri tio, kiel asimilado povas aspekti en la reala praktiko. – Aliflanke, la transskribo estas normo por lingvoj alialfabetaj, kiel la rusa aŭ la greka. (La lingvoj latva, litova kaj greka estas atentindaj ankaŭ tial, ke en ili nominativo postulas specialajn finaĵojn, simile al la esperanta -o.)

Tabelo 1ª. Ekzemploj pri transliteraĵoj diverslingvaj.

Angle IFA Eo PIVece Eo sone Ruse Latve Litove Greke
Albright ˈɔːlbraɪt Albrajto Olbrajto Олбрайт Olbraita Olbrait
Auckland ˈɔːklənd Aŭklando [MB] Oklando Окленд Oklenda Oklandas Ώκλαντ
Jane Austen ˈʤeɪn ˈɔːstən Ĵano Aŭsteno Ĝejno Osteno Джейн Остин Džeina Ostina Džeinė Ostin Τζέιν Όστεν
Audrey 'ɔ:drɪ Aŭdreo [MB] Odrio Одри Odrija (Audrey) Όντρεϊ
Chaucer ˈʧɔːsər Ĉaŭcero Ĉosero Чосер Čosers Čoseris Τσόσερ
Christchurch ˈkraɪs(t)ʧə:ʧ ?? Krajstĉerĉo Крайстчёрч Kraistčērča Kraistčerčas Κράισττσερτς
Churchill 'ʧɜːʧɪl Ĉurĉilo Ĉerĉlo Черчилль Čērčils Čerčilis Τσώρτσιλ
Eton 'iːtən Etono Itono Итон ?? Itonas ??
Greenwich ˈɡrɪnɪʤ
ˈɡrɛnɪʤ
Grenviĉo [P2] Grinviĉo Гринвич Griniča Grinvičas Γκρίνουιτς, Γκρήνουιτς
Houston 'hju:stən Hustono Hjustono Хьюстон Hjūstona Hiustonas Χιούστον
Jersey 'ʤɝzɪ Ĵersejo [P2] Ĝerzeo Джерси Džērsija Džersis Τζέρσεϊ
Joule ʤu:l Ĵulo [P2] Ĝulo Джоуль Džouls Džaulis Τζάουλ
Iowa ˈaɪ.əwə Iovao [P2] Ajovo Айова Aiova Ajova Αϊόβα
Maugham mɔːm ?? Momo Моэм Moems Μομ
Rutherford ˈrʌðəfəd Ruterfordo Raderfordo Резерфорд Raterfords Rezerfordas Ράδερφορντ
Rhode Island ˌroʊdˈaɪlɨnd Rod-Insulo [P2] Rodajlando Род-Айленд Rodailenda Rod Ailandas Ρόουντ Άιλαντ
the Tower of London ˈtaʊə la Turo Londona Taŭero Тауэр Tauers Londono Taueris Πύργος του Λονδίνου
Upton 'ʌptən Uptono Aptono Эптон Aptons Eptonas Άπτον

Ekzistas pluraj manieroj esperantigi nomojn proprajn, kaj diversaj situacioj kiuj influas la elekton de maniero. Oni povas esperantigi surbaze de etimologio aŭ signifo – mi nomu tion esperantigo malrekta; aŭ adaptante la anglan formon sonan aŭ skriban – per esperantigo rekta.

1.1. Esperantigo malrekta

Anglalingvaj esperantistoj relative malofte esperantigas sian nomon; ekz‑e W. Auld volonte esperantigadis proprajn nomojn fikciajn, sed sian nomon esperantigi ne kuraĝis; li klarigis en sia artikolo tiutema («Scienca Revuo», vol. 21, n-ro 4/5 (84,85), 1970, p. 155):

Lasta vorto: se iu cinikulo demandas, kial mi subskribas mian artikolon per la nomo William Auld kaj ne per Vilhelmo Oldo, la respondo estas triflanka. Unue, ankoraŭ ne temas pri kunteksto literatura; due, la unua formo jam fariĝis konata ideogramo en Esperantujo; trie: mia longjara kutimo kontraŭpezas en mi, kiel en multaj aliaj. Sed se atentos mian alvokon sufiĉe multaj apogantoj, mi tre feliĉe ekuzos mian esperantan nomon.

Ĉi tie Vilhelmo estas traduko (do, esperantigo malrekta per la nomformo fundamenta); kaj Oldo estas rekta transskribo laŭsona:

Famulo vi ja fakte estas,
Vilhelmo Oldo, vigla skoto!
Per lerta man’ kaj riĉa doto
vi viajn versojn verve vestas
(F.G. Rössler, «Scienca Revuo» 1998:2, p. 27)

Alia ekzemplo koncernas la esperantigon de la nomo Bernard Shaw [ʃɔ:] kaj de la omaĝe nomita alfabeto (the Shavian alphabet, 𐑞 𐑖𐑱𐑝𐑾𐑯 𐑨𐑤𐑓𐑩𐑚𐑧𐑑, pri kiu mi ankoraŭ parolos ĉi-sube). Apriore mi emus esperantigi laŭsone: Bernardo Ŝoo, la Ŝoa alfabeto. Tamen la verkisto mem kreis (anglalingve) la adjektivon Shavian [ˈʃeɪvjən]; li uzis Shav por nomi sin en sia antaŭlasta teatraĵo Shakes versus Shav (t.e. «Ŝekso kontraŭ Ŝavo», «Ŝekspiro kontraŭ Ŝavo») ktp; tio pravigas la retroderivan esperantigon Ŝavo, kiu jam havas rimarkindan tradicion en Esperanto, interalie pro «la ŝava alfabeto». (Kurioze, la adjektivo aspektas latinece, kvankam ĝi entenas nelatinan sonon [ʃ]; tial ankaŭ ĝia esperantigo estas latineca: Ŝava, ne Ŝejva.)

Simile pri Thomas More: latine Thomas MorusTomaso Moro (Tomaso Muro ← Thomas Moore [mʊə]).

1.2. Nomoj netradukindaj

Latineca esperantigo Ŝavo tamen ne koncernas aliajn uzojn de la nomo Shaw – ekz‑e la kanadan loknomon “Shaw, Alberta” mi esperantigus per «Ŝoo, Albertinio» (cetere, kun tradukita nomo de la provinco).

Alia nomo netradukinda estas la usona Rhode Island [ˌroʊdˈaɪlənd]: ĝi estas nek insulo, nek (ankoraŭ malpli) Rodoso (en la PIV-oj Rodo estas unu el la nomoj de tiu insulo mediteranea). La PIV-oj konfuzas la esperantistojn per la senpensa mistraduko Rod-Insulo; tute racie ĉiuj ekzemplaj lingvoj el Tab. 1 simple transskribas tiun nomon, sen transpreni sur sin la respondumon pri misinformo: Rodajlando estus pli konvena nomo.

Iam oni havas intereson malkonfuzi propran nomon disde vorto komuna. Ekz‑e tiel estas pri la modesta plumnomo Student [ˈstju:d(ə)nt], uzita de W. S. Gosset; la matematikaj terminoj Studenta distribuo, Studenta testo sonus tro konfuze; tial la matematikistoj francaj ĝin ne tradukas: la loi de Student, ne la loi d’Étudiant; en la tradicio rusa por atingi tian diferencigon estas uzata sontransskribo, kia en Esperanto aspektus kiel StjudentoStjudenta distribuo, Stjudenta testo (la anglalingvanoj tiucele enŝovas la simbolon t: Student’s t-distribution, Student's t-test; tio estas malpli oportuna kaj malpli kohera – kp Gaŭsa distribuo, Koŝia distribuo ktp).

La nomon Newfoundland la PIV-oj tradukas per Novlando – kio por ruslingvano aperas kiel traduko de la nomo de alia arkta insulo, «Новая Земля» (PIVe Nova-Zemlo; «zemlo» = «tero», «lando»; kp la francan Terre-Neuve). Pli specifa estus la transskribo, ekz‑e per NufaŭndlandoNjufaŭndlando (kp la litovan Niufaundlandas, la rusan «Ньюфаундленд»). (Kurioze, «Novlando» aperas en ambaŭ PIV-oj kiel radikvorto, en aparta artikolo.)

Same malspecifa estas Golfofluo [P2] por Gulf Stream. Estas multe da golfoj, kiuj posedas diversajn fluojn. Tiom grava fenomeno, krite grava por la eŭropa civilizo, ja meritas propran nomon: Golfstrimo [EB] (aŭ Galfstrimo; kp la rusan sontransskribon «Гольфстрим»; aŭ la franca-turkan manieron lasi la nomon en ĝia angla formo, neasimilita: le Gulf Stream).

Limokazo estas the Tower [ˈtaʊə] of London. Fakte ĝi estas ne turo (kia estas ekz‑e la Piza TuroEjfela Turo), sed kastelo kaj palaco (Her Majesty’s Royal Palace and Fortress); la traduko do estas misinforma. Tial en diversaj lingvoj ĝian homon oni ne tradukas, sed sone transskribas (ruse Тауэр, latve Tauers ktp – kp la parizajn «Luvro»n kaj «Bastilo»n, aŭ la moskvan «Kremlo»n); tamen kiel historia metonimio ĝi estas iel pravigebla. (La tradukon Turo de Londono donas [MB] kaj la PIV-oj; pli esperanteca estus Londona Turo).

Laŭ la tradicio de multaj lingvoj oni tradukas la nomon de la rezidejo de la usonaj prezidentoj: la Blanka Domo [P2] ← the White House; sed ne la nomon Vajthalo [PK] ← Whitehall ['waɪthɔ:l, waɪt'hɔ:l].

La loka sonkoloro

Oni ankaŭ atentu la intencon de la verkisto. Iam la aŭtoro volas verki neŭtrale, universalisme, hejmece por la leganto, eksterloke; tiam konvenas traduki per la nomoj fundamente-latinece-neŭtralaj:

Charles→Karolo,
George→Georgo,
John→Johano,
James→Jakobo,
William→Vilhelmo ktp.

(Tiajn formojn oni krome kutimas uzi por la monarkoj.)

Sed se oni volas sentigi «la lokan etoson» (couleur locale), tiam konvenas marki la anglecon de la nomformoj:

Charles→Ĉarlzo,
George→Ĝorĝo,
John→Ĝono, Ĝano, Ŝono, Iano …
James→Ĝejmzo (Ĝejkobo, Ĝejko …)
William→Viljamo (GW, NLR 2:3) ktp.

La transskribo lingvodependa ebligas malkonfuzi nomojn kiuj skribisme estus homonimaj:

  1. MejnoMaine [ˈmeɪn] (la usona subŝtato);
  2. Majno ← Germania rivero Main (Frankfurto sur Majno [Z]);
  3. MenoMaine /mɛn/ (historia regiono Francia, la etimo de Mejno ĉi-supre).

Ke la sontransskribo povas, simetrie, konfuzi nomojn kiuj diferencas skribe, estas memevidenta. Ekz‑e en Gajo FoksoGuy Fawkes [ˈɡaɪ ˈfɔːks] la ĝermana nomo Guy (responda al Gvido, kp Guido Fawkes) konfuziĝas kun la latina Cajus = Gajus → Gajo (aŭ «skribisme» Kajo).

Ĉar la angla ortografio respondas al praa stato de la lingvo, la skribisma transskribo donas al multaj nomoj fizionomion de aliaj lingvoj ĝermanaj (pli proksimaj al la mezangla lingvo ol la moderna angla). Ekz‑e Bakerstrato [ŜH] ← Baker [ˈbeɪkə] Street impresas kvazaŭ ia germana-nederlanda Backer-Straße; por mia orelo pli anglece sonas Bejker-strato.

1.3. Esperantigo rekta

Ĉe esperantigo rekta oni ne atentas la signifon de nomo, sed simple «oportunigas», adaptas ĝian formon al la esprimilaro esperanta. Ĉe tio atentindas, ke nomo angla estas duopo, la formo skriba pli aŭ malpli fantazie devias disde la formo sona; dum en Esperanto ili estas izomorfaj, fiksante unun oni per tio difinas la alian. Esperantigita nomo angla estas do same problema, kiel pentrarto, kiel dudimensia bildo de tridimensia objekto.

Oni povas do deiri de la formo sona, kaj garni ĝin per apartaĵoj de la formo skriba; aŭ inverse, komenci per la skribo. Fine de la studaĵo, en la Resuma tabelo, mi aranĝos la esperantigojn surbaze de la skribo; sed la tujan ekzamenon mi komencu per la sonsistemo.

1.4. Diversaj sonsistemoj geografiaj

Por la celoj de ĉi tia studo anstataŭ la proprasencaj «parolsonoj»n pli konvenas konsideri fonemojn. Kaj plej ofte en ĉi tiu verko la vorto «sono» estas uzata kiel sinonimo de «fonemo». Unue ni ĵetu rigardon sur la fonemaron anglan kia ĝi estas en si mem, senrilate al la sonsistemo de Esperanto; nur poste, ekde la sekcio 2ª, ni provos esplori ĝian rilaton al la fonemaro esperanta (kaj tie, verdire, ni devos plivastigi la kadron fonologian, kaj parolos pri alofonoj).

Normale la lingvoj havas dialektojn – sed por la tipaj uzoj oni sin limigas per formo norma. Kroma problemo de la angla lingvo estas, ke la normoj estas pluraj. Kaj iliaj fonemaroj estas ne nur malsamaj, sed eĉ neizomorfaj (eĉ la nombro de la fonemoj varias). Tamen por la celoj de la esperantiga transskribo tiuj diferencoj ne estas tiom gravaj, kiel por la preciza priskribo fonologia: esperantigo devigas onin uzi multe pli malfajnan esprimilaron, kiu ignoras tiajn nuancojn. Tamen almenaŭ unu diferencon eĉ esperantigo ne povas ignori: Ĉu John estu ĜonoĜano (multaj usonaj dialektoj konfuzas 𐑭 /ɑː/ kaj 𐑪 /ɒ/ pro t.n. “father/bother merger”)?

Por tre granda parto de la abstrakta angla fonemaro eblus uzi iun neŭtralan simbolaron, ekz‑e la Ŝavan alfabeton (48 literoj); sporade en ĉi tiu studaĵo mi uzas ties literojn, precipe por mia propra oportuno – tamen nenie nepras ĝin atenti por kompreni la tekston (en ĉiuj okazoj apude aperas IFA-signoj). Mi ne scias, ĉu ekzistas pli vaste konata kaj pli ĝenerale disponebla notacio tiucela (mi ne scias, ĉu IFA estas uzebla tiel).

La Tabelo 2ª prezentas tiajn superfonemojn vokalajn (por mia oportuno, mi aldonis la unuan kolumnon en kiun mi enŝovis la Ŝavajn literojn por la koncernaj interfonemoj; se la ŝava alfabeto vin ne interesas, simple ignoru ilin.)


Tabelo 2ª. La anglaj vokaloj diverslande.
𐑖𐑷 Testvortoj RP GA Aŭs Esperanto
𐑭 ah, father ɑː ɑ a: Belfasto [P2] (Belfast /'belfɑ:st/)
𐑸 are, arm ɑː ɑɹ ar: Erikejo Darta (Dartmoor)
𐑳 up, run, enough ʌ ʌ a a: Damkinzo (Dumkins) [PK], Hatleo [PK] ← Hutley ['hʌtlɪ]
𐑲 my ɑe aj: Skajpo (Skype), Hajd-Parko (Hyde Park) [RL], Vajthalo (Whitehall) [PK], Vajomingo [P2] ← Wyoming
𐑬 out, now æɔ : Straŭdo (Stroud) [PK]; kp klaŭno ← clown [klaʊn]
𐑧 bed ɛ ɛ e e: Kento [PK] (Kent [kɛnt]), Devono [ĈB] (Devon [ˈdɛvən])
𐑻 err, bird ɜː ɝ ɜː e: Merfio (Murphy) [ĈB]
𐑱 day eɪ aŭ e æɪ ej: Pejno (Payne) [PK], Klejo (Clay) [RL]
𐑰 eat, see i i: i: Flitstrato [RL] (Fleet Street /fli:t/)
𐑦 if, city ɪ ɪ ɪ i: Pikviko (Pickwick ['pɪkwɪk]) [PK]
𐑪 on, not, wasp ɒ ɑ ɔ o: Bostono [P2], Robinsono [P2]
𐑷 awe, law, caught ɔː ɔ aŭ ɑ ɑ
o oak, no əʊ oʊ aŭ o əʉ o: Oklahomo (Oklahoma [ˌoʊkləˈhoʊmə]), Vindozo (Windows [ˈwɪndoʊz])
𐑹 or, North, force ɔː ɔr~or oː(ɹ) or: Jorko [P2] (York), Morso [P2] (Morse)
𐑫 wool, put ʊ ʊ ʊ u: Holivudo [P2] ← Hollywood [ˈhɒlɪwʊd]/[ˈhɑːlɪwʊd]
𐑵 ooze, through u ʉː u: Guglo (Google [ˈɡuːɡl]), Buleo [P2] (Boole [bu:l])
(𐑫𐑼) tour ʊə ʊɹ ʊə ur: Misuro [P2] ← Missouri [mɪˈzʊ(ə)rɪ]
𐑿 yew, pupil juː ju jʉː ju: Hjustono ← Houston [ˈhjuːstən]
𐑼 winner ə ɚ ə
𐑶 oil, boy ɔɪ ɔɪ oj: Detrojto [CEED] ← Detroit, Ilinojso [P2]
𐑾 Ian, idea ɪ.ə Iano ← Ian [ɪən]
𐑽 ear, near, here ɪə ɪə ir: Pirsbriĝo ← Pierce Bridge ['pɪəsbriʤ]
𐑺 air, hair, there ɛə er: Sinklero ← Sinclaire [siŋ'klɛə]
𐑨 lad, cat, ran æ æ æ a: Alasko ← Alaska [æˈlæskə], Baskervilo ← Baskerville [ˈbæskəˌvɪl]
𐑩 ado, about ə ə ə

Tradicie la lernolibroj por alilingvanoj preferas RPGA; tamen en la koncernaj komunumoj la aŭtoritato de tiuj normoj ne estas absoluta, kaj ĉe esperantigo alternativaj prononcmanieroj povas montriĝi avantaĝaj.

1.5. Variantoj historiaj

Krom la jam menciita diverso geografia (normoj britia, usonaj, aŭstralia…) atentindas la variado historia. Estas du motivoj por ĝin atenti:

  1. La kultura tradicio postullas, ke ankaŭ la antikvaĵoj havu nomon esperantan.
  2. Kontraste al la nacioj, kiuj regule riparas sian skribon, adaptante ĝin al la lingvoevoluo (kiel la germanoj, la francoj), la anglalingvanoj plu konservas skribosistemon plejparte respondan al malnovfranca1 transskribo de la mezangla prononco (la stato de la lingvo de ĉ. la jaro 1400ª).

1.5.1. La praangla (ĝis 450) kaj malnovangla (ĝis 1066)

Tiu praa Ænglisc sprǣc (Fōresprǣc) estas tute alia lingvo, kaj ankaŭ la nuna neregula angla maniero voĉlegi la vorton Beowulf [ˈbeɪ.əwʊlf] atestas, ke tio estas konsciata (praangle ēo estis diftongo, kaj la vorto probable sonis [ˈbeːo̯wʊlf]; esperanta aproksimo laŭsona estus do Beŭvulfo, kp Maŭ Zedung; tamen la laŭskriba Beovulfo havas pli grandan ŝancon).

Male, la nomon de Bedo la Honorinda (Bæda, Beda Venerabilis) la modernaj anglalingvanoj voĉlegas moderne: Venerable Bede [ˈbiːd]. En Esperanto preferindas voĉlego latineca-malnovangla (Bedo, kun «e»).

1.5.2. La mezangla (ĝis 1500)

La normanda konkero alportis amason da francaj vortoj kaj ŝanĝon de ortografiaj kutimoj (i.a. sc→sh, cg→dge, cild→child ktp; verdire la malnovfranca tute malhavis ŝ, do sh estis loka elpensaĵo).

Kompreneble la francaj vortoj estis uzataj en sia formo malnovfranca; tiel ke ekz‑e ch ankoraŭ sonis kiel ĉ; la nomo Ĉosero (Chaucer [ˈʧɔːsə]) devenas de chaucier, kaj sekve parencas al tio, kio poste iĝis ŝoseo (franclingve la ŝanĝo c→s, ĉ→ŝ okazis unu jarcenton post la normanda konkero, dum la 12ª jc).

Inter la skribaj novaĵoj aperas la grafemo ea por esprimi la vastan [ɛ:]: clǽne → clean; kp bear kun la germana Bär. Tial la ŝekspira King Lear respondas al la praa [lɛ:r], kaj la konvena esperantigo estus Reĝo Lero (mi ne intencas esplori la rilaton al la kimra Llŷr [ɬiːr], kiu – eĉ se ĝi estas reala – por Ŝekspiro ne plu ekzistis).

Ivanho ← Ivanhoe ['aɪv(ə)nhoʊ] (la rakonto tempas en 1194); tamen Robeno Hudo ← Robin Hood [hʊd] pro pli facila rekoneblo (kvankam mezangle oo = [o:]).

Johano Viklifo ← John Wycliffe [ˈwɪklɪf], ĉ. 1320–1384 …

Ĝenerale, la mezangla skribo sufiĉe proksimis la prononcon: knight [kniçt] tre proksimis la germanan Knecht, new [neŭ] sonis kiel en la esperanta transskribo Neŭtono ktp.

La malperfekta gotika skribo, disvastiĝinta samtempe kun la normanda konkero (vd vikipedian ekzemplon de latina teksto en angla teksturo) kaŭzis malregulaĵojn, kiujn la angla akribo fidele konservas ĝis nun, kiam la kaŭzoj ne plu aktualas: pro abundo da vertikalaj strekoj (minims) la kombinoj um, un aspektis kiel neanalizeblaj palisaroj; tial «por pli bona legeblo» (t.e. por disigeblo de literoj) anstataŭ la proprasencan, sed «palisan» u oni ekuzis la pli rondan o: wundor → wonder (kp G Wunder), tunge → tongue (kp G Zunge) ktp; tial al la «natura» u (t.e. /ʊ/ kaj /u:/) ekrespondis u, o, ou, ow; jenaj prononcoj tiuepoke ne ŝanĝiĝis, sed la ortografio iom ĥaosiĝis:

/ʊ/: (?) → cutte, cut (la natura malnovangla-latineca skribo)
/ʊ/: sum → some (por eviti la palisaran efekton)
/u:/: mus → mouse (la franca maniero skribi /u:/)
/u:/: Portesmūða → Portsmouth
/u:/: nu → nou → nowe → now

William Tyndale /ˈtɪndəl/ : Viliamo Tindalo (†1536; sometimes spelled Tynsdale, Tindall, Tindill, Tyndall) (sed Chip 'n' Dale ← la nomoj estas kalemburo bazita sur Thomas Chippendale [ˈtʃɪpəndeɪl], †1779 → Tomaso Ĉipendejlo).

1.5.3. La novangla (ekde 1500)

La Granda vokalŝovo

Bildo pruntita el la Vikipedio:

Sencas apartigi «la periodon frunovanglan» (fruan novanglan), ekde la fino de la 15ª jc ĝis la mezo de la 17ª jc.

KJB, Biblio de reĝo Jakobo.

1.6 Influoj alilingvaj

Keltaĵoj

(Lero), Loĥrio ← Lough Ree, Landidno ← Llandudno [lænˈdɪdnoʊ]

Francaĵoj

Tamizo [Z, P2] (mz? mamzono) – Latine Tamesis
(Ĵerzejo [P2]) Grenviĉo??
Sed malfrancaj Ĉarloto, Ĉikago, Miĉigano – kie francaĵoj estus konvenaj.
Duglaso [MB] ← Douglas [ˈdʌɡləs]

Baldaŭ post la normanda konkero (komence de la 13ª jc) la francaj /ts/ kaj /ʧ/ reduktiĝas ĝis /s/ kaj /ʃ/; la angla retenis /ʧ/ (Charles [ʧɑ:lz]), sed perdis /ts/.

Latinaĵoj …

Patricia [pəˈtrɪʃə] – ĉu PatriŝoPatricia?

2. Pri esperantigo fonetika

Pluraj cirkonstancoj malfaciligas laŭsonan esperantigon de la anglalingvaj nomoj propraj.

2.1. Diferencoj sonsistemaj

Pluraj parolsonoj de la angla mankas en Esperanto: /æ, ə, θ, ð, w, ŋ/. Diversaj anglaj fonemoj vokalaj havas distingajn trajtojn, kiuj en Esperanto ne rolas fonologie (kioj estas malsamaj fonemoj en la angla, en Esperanto ofte estas alofonoj de unu sama fonemo). La longo kaj vasteco de vokaloj ne estas trajto sencodistinga en Esperanto.

Ofte pri tiuj diferencoj oni devas rezigni (kiel oni rezignas pri la tonoj ĉe esperantigo de la nomoj ĉinaj); iam oni povas kodi la longecon retenante (ekz-e) la ortografiajn «r» (Dorking /dɔːkɪŋ/ → «Dorkingo»).

Ankaŭ la akcento ne estas fonologia trajto en Esperanto (tamen la ŝovo de akcento plej ofte konsiderinde ŝanĝas la foneman konsiston de la angla vorto; tial ĝi plej ofte estas devinebla el la fonema transskribo kaj tial ekz-e ĝi ne estas markata en la principe fonetika Ŝava skribo). Normale la esperanta akcento ŝoviĝos vortofinen: Agatha ['ægəθə]Agato; Arnold ['ɑ:nld]Arnoldo ktp.

2.1.1. La sonmaterialo

Ni do ekzamenu la sonmaterialon de la du lingvoj pli konkrete. Ni faros tion «naive», laŭ la maniero de homo kies aŭdan percepton ne kripligis la angla skribo. La demando estas, kiel klasi la anglajn parolsonojn en la fonologia sistemo esperanta.

Mi ripetas: la esperantistoj ne ĉiam uzas la taŭgan esperantan literon por sono komuna al ambaŭ lingvoj. Jersey [ˈʤə:zɪ] komenciĝas per sono kiun ideale esprimas la esperanta ĝ, sed la PIV-oj preferas la skribisman «Ĵerzejo»n. Auckland [ˈɔːklənd] komenciĝas per klara O, sed la skribismo trudas «Aŭklando»n [MB]. Ĉi-loke mi prezentas nur la fonetikan flankon, la kompromison kun la skribo mi konsideros poste.

2.1.2. La konsonantoj senproblemaj

La vorto «senproblemaj» en la titolo signifas, ke temas pri konsonantoj kies esperantigo estas evidenta. Fonetike ili ja povas esti «problemaj» por la anglalingvanoj, ĉar iuj el ili nur proksimume respondas al la modelaj parolsonoj de Esperanto (tio plej evidentas pri [ɹ] uzata kiel alofono de /r/; la angla alspiro ĉe [tʰ] estas iom troa por la esperanta /t/; ktp).


Tabelo 3ª. La anglaj konsonantoj senproblemaj.
IFA Eo Ekzemploj
b b Bajrono [P2], Belfasto [P2]
ʧ ĉ Ĉestro [P2] ← Chester ['ʧɛstə], Ĉevioto [P2], ĉarlestono [P2]
ʦ c Ficpatriko ← Fitzpatrick [fits'pætrik], Masaĉuseco [P2]← Massachusetts [ˌmæsəˈʧu:sɪts]
d d Dublino [P2] ← Dublin [ˈdʌblɨn]; Dikenso [PGv] ← Dickens /ˈdɪkɪnz/; Darvino [P2]
f f Farado [P2] ← M. Faraday ['færədɪ]
ɡ g Grenviĉo [P2] ← Greenwich [ˈɡrɪnɪʤ]; Gulivero ← Gulliver ['ɡʌlɪvə]
ʤ ĝ ĝentlemano, Ĝorĝtaŭno [EB, MB] (Georgurbo en [P2]), Kembriĝo [Z]
h h Hamleto, Hajd-Parko
x ĥ Loĥ-Loĥio (Loch Lochy)
j j Jorko ← York
k k Kembriĝo ← Cambridge [keɪmbrɪʤ], Kento, Kalifornio, Kanado
l l London*o
m m Manĉestro [P2] ← Manchester ['mæn(t)ʃɪstə]
n n Neŭtono
p p Pensilvanio [P2] ← Pennsylvania [ˌpɛnsɪl'veɪnjə]
ɹ r Robinsono [P2]; rugbeo [W] ←
s s Tenesio [P2] ← Tennessee, Misisipo [P2] ← Mississipi [ˌmɪsɪ'sɪpɪ]
ʃ ŝ Ŝekspiro ← Shak(e)spear(e) ['ʃeɪkspɪə]
ʒ ĵ ??
t t Tudoro [P2] ← Tudor /'tju:də/; Tajmzo ← Times
v v Viktorino [P2] ← Victoria [vɪk'tɔ:rɪə]
z z Vindozo ← Windows [ˈwɪndoʊz], Elizabet*o ← Elizabeth [ɪ'lɪzəbəθ]

2.1.3. La du lispaj sonoj (th)

Formale mi devus aldoni al la senproblemaj konsonantoj ankaŭ la parolsonojn [θ] kaj [ð], estkiel esperantajn alofonojn de respektive /s/ kaj /z/.

En la lingvoj, kie tiuj sonoj ne estas fonemoj (kiaj estas Esperanto, la rusa, la japana) estas tiel. Certagrade tiel estas eĉ en la angla, ĉar laŭ OED

lisp n. 1 a speech defect in which s is pronounced like th in thick and z is pronounced like th in this.

Ĝuste tiel francoj, rusoj kaj poloj perceptas la hispanan [θ] en Zaragoza [θaɾaˈɣoθa]: Saragosse. Kaj en la variantoj de la hispana (interalie, en ĉiuj amerikaj) la kastiliaj c kaj z iĝas /s/ (la fenomeno hispane nomata seseo).

Se ruslingvano volas neformale skribi sian aŭdan impreson de [ð] sen turmenti sin per la problemoj de la angla ortografio, li transskribas per [z]:

– Ĉu vi scias, kiu kantas «Zis iz lav … zis iz lav?»
(t.e. “This is love”).

Simile, «Rajt daŭn ze vordz, pliz» (write down the words) ktp.

Rusa-angla konversacilibro:

Спасибо. – Thanks. – сэнкс.
(Dankon – Thanks. – sɛnks.)
Погода становится теплее. – The weather is getting warmer. – зэ уэзэ из гэтин во:мэ.
(La vetero iĝas pli varma. – The weather is getting warmer. – ze ueze iz getin vo:me).

Fojfoje tia transskribo aperas ankaŭ en la rusa stilo formala:

Rutherford [ˈrʌðəfəd]Резерфорд /rezer'fort/;
Sutherland ['sʌðələnd]Сазерленд /sazer'lent/ (kp Maria Suderlando [RL])
Merryweather ['merɪˌwɛðə] → Мерриуээер /meriu'ezer/ (kp Merivetero [RL])

Simile (kaj kutime) estas en la japanaj transskriboj per katakanao:

  1. la japana /s/ esprimas ne nur la anglan /s/ (シー /si:/ ← sea), sed ankaŭ la anglan /θ/ – ekz‑e シンク /si.n.ku/ ← think;
  2. la japana /dz/ esprimas kaj /z/, kaj /ð/ – ekz‑e リズム /ri.dzu.mu/ ← rhythm.

Cetere, ne ĉiuj alofonoj de /θ/ perceptatas alilingve kiel lispa /s/. La similfunkcian mezgrekan θ la mezepokaj rusoj perceptis kiel /f/, tial ekz-e «Tomaso» estas ruse /fo'ma/; la samo okazas en pluraj dialektoj de la angla (th-fronting). Tia prononco koknea (Cockney) estas uzata en la transskriboj de «Monato»:

Chuck Smith [ĉak smif]
Cormac McCarthy [kormak makarfi]
John Rushworth [raŝŭef]
Margaret Thatcher [mágaret faĉe]

Min tio impresas kiel transskribo de prononco subnorma (kion la aŭtoroj probable ne celis). Escepte tamen aperas la priskribo pli konforma al la percepto de japano aŭ ruso: «through [lispa s plus ‘ru’]». Por mi la normaj [θ] kaj [ð] sonas kiel alofonoj de la esperantaj /s/ kaj /z/.

Eble la emon de la angladevenaj esperantistoj uzi /f/ prefere ol /s/ por aproksimi sian /θ/ kaŭzas tio, ke en lingvo posedanta la proksimsonajn fonemojn /s/ kaj /θ/ devas formiĝi subkonscia limo inter ties alofonoj, kiu ne ekzistas en la menso de esperantistoj kies hejmaj lingvoj ne bezonas kontrastigi tiujn parolsonojn. Por ruso estas kontinuo de [s] ĝis [θ]; por anglalingvano ie intere devas ekzisti zorge flegata sojlo; kaj evidente la angla /s/ estas iel ŝovita kompare kun la rusa aŭ franca /s/.

Ĉiel ajn, tia fonologia transskribo praktike ne ekzistas en Esperanto. La sola iom simila ekzemplo kiun mi trovis estas «sinjoro Blajs (Blyth)» [OS:8]; kvankam por la prononco [blaɪð] mi atendus siblanton voĉan: Blajzo.

La tradiciaj transskriboj estas laŭskribaj: Makbeto [P2] ← Macbeth [mək'bɛθ], ktp. Cetere, la angla skribo konfuzas la sonon voĉan kun la senvoĉa, kaj iam kun /t/: Thomas [ˈtɔməs] (Tomaso), Chatham [ˈʧætəm] (Ĉathamo [PK]) ktp. Simile do en Esperanto: «s-ro Smitio» [PK] ← Smithie ['smɪðɪ]. Iam aperas ankaŭ d, atendebla por [ð], sed ankaŭ iom surprize en Bado (WA) Bath [bɑ:θ] (ĉu pro pl. baths [bɑ:ðz]??).

Abstrakte parolante, eblus konsideri la uzon de c, la sola konsonanto esperanta kiu malhavas anglan respondaĵon en la angla fonemaro; tiom pli, ke c=t+s, kaj la du literoj, t kaj s, estas reale aŭ teorie uzeblaj aŭ uzataj en la transskriboj; sed mi neniam renkontis tian transskribon per c, kaj ĝi ŝajnas tute senŝanca. – Cetere simetrie: adaptante la anglan Ŝavan alfabeton al Esperanto, ĝuste la literon 𐑔 (thigh [θ]) Starlingo elektis por reprezenti la esperantan c.

2.1.4. [ŋ] = /n/ (Vaŝintono)

La parolsono [ŋ] estas en Esperanto agnoskita alofono de /n/ – Zamenhofo iom mallerte diras en LR 56 (71A):

Tiel same oni ne miru, ke en praktiko oni ordinare antaŭ gk elparolas la sonon n naze …

«Naze» estas maltrafa priskribo, tamen evidentas ke per ĝi Zamenhofo celas la velan konsonanton («naza» egale veras kaj pri /n/ kaj pri [ŋ], do ne konvenas kiel distingilo). Sekve la vorton sango /'sanɡo/ oni rajtas prononci ['säŋɡo]; kaj danki /'danki/, kiel ['däŋki].

La angla literkombino ng povas signi jen [ŋ] (ekz‑e en singer [ˈsɪŋə]), jen [ŋɡ] (ekz‑e en finger [ˈfɪŋɡə]). En la dua okazo la transskribo per ng estas eksterduba:

Anglia [ˈæŋɡlɪə] → Anglio,
Fingal [ˈfɪŋɡəl] → Fingalo,
Hinglish [ˈhɪŋɡlɪʃ] → Hingliŝo ktp.

Fonologie ĝusta transskribo por la unua okazo [ŋ] estus n, kaj tian transskribon oni nemalofte vidas en ekz‑e Vaŝintono [MB] (malgraŭ la fundamenta Vaŝington). Mi opinias la transskribon per simpla n preferinda antaŭ konsonanto, ĉar la karamboloj kia [ŋɡt] (aŭ [nkt]) estas malfacilaj, sonas malbele, kaj malĝustas fonetike.

Tamen intervokale ng ne malfacilas sone, kaj estas pravigebla skribisme; Kiplingo ← [ˈkɪplɪŋ], Marteno Lutero Kingo ← [kɪŋ] ja estas pli rekoneblaj ol KiplinoKino; krome, la ofta «-ingo» malpli ĝenas en la personaj nomoj ol la kvazaŭina -ino. (Estas cirkonstanco kurioza, sed en la moderna situacio tute malgrava, ke unu el la eblaj etimoj de KeenKino estas la praangla cyne, t.e. «reĝa».)

2.1.5. w [w] = /v/, [ʍ] = /w/

Angle /w/ kaj /v/ elsterdube estas malsamaj fonemoj, sed en Esperanto mi perceptas [w] kiel alofonon de /v/. La bonaj aŭtoroj por mi aŭtoritataj kutimas transskribi same:

Vaŝington*o [P2] ← Washington [ˈwɒʃɪŋtən]
Delavaro [P2] ← Delaware [ˈdɛləwɛɹ]
Halovino ← Halloween [ˌhæloʊˈiːn] (ne Haloŭino).
Kornvalo [P2] ← Cornwall ['kɔːnwəl]
Kromvelo [P2] ← Cromwell [ˈkrɒmwɛl]
Otavo [P2] ← Ottawa ['ɒtəwə] (ne Otaŭa!)
Tvitero ← Twitter [ˈtwɪtə]
Vindozo ← Windows [ˈwɪndoʊz]

Verdire, nemalmultaj aŭtoroj provas transskribi per la litero ŭ (WesleyŬesli), tamen mi opinias tion malkohera kun la fonologio de Esperanto, kiel mi klarigis en aparta studaĵo «Duonvokaloj kaj diftongoj».

Pri la diftongo [oʊ] vd malsupre.

Kelkaj dialektoj de la angla konservas la praan fonemon /ʍ/ = wh, sed en la normoj ĝi ne plu ekzistas (ĝin anstataŭas /w/). Ankaŭ la Ŝava alfabeto ne konas /ʍ/. Sekve la norma transskribo ĝin ignoru:

Vajthalo [PK] ← Whitehall ['ʍaɪt'hɔ:l]

(Se oni tamen volas ĝin atenti kiel akĉentan trajton oni uzu f.)

2.1.6. La vokaloj senproblemaj


Tabelo 4ª. La anglaj vokaloj senproblemaj.
Eo 𐑖𐑷 IFA Esperantigoj
a𐑭ɑːBelfasto Belfast ['bɛlfɑ:st]
𐑳ʌHatleo [WA] ← Huttley ['hʌtlɪ]; Mageltono [WA]  ← Muggleton (fikcia urbo)
aj𐑲rajto (right), dizajno ← disign [di'zaɪn], Hajd-Parko ← Hyde Park ['haɪd'pɑːk]
𐑬 Briĝtaŭno ← Bridgetown, klaŭno ← clown [klaʊn]
e𐑧ɛDenvero ← Denver ['dɛnvə]
ej𐑱 Fejsbuko ← Facebook [ˈfeɪsˌbʊk]
i𐑦ɪPikviko [PK] ← Pickwick ['pɪkwɪk]
𐑰Tenesio [P2] ← Tennessee [ˌtɛnə'si:]
o𐑷ɔːOldo [WA] ← Auld [ɔ:ld]
𐑪ɒ, ɔOtavo [P2] ← Ottawa ['ɒtəwə], Kromvelo [P2] ← Cromwell [ˈkrɒmwɛl]
u𐑵Guglo ← Google [ˈɡuːɡl], Buleo ← Boole [ˈbuːl]
𐑫ʊBulo ← Bull [bʊl]
oj𐑶ɔɪ Detrojto [CEED] ← Detroit

Verdire, la vokalon 𐑪 (on, [ɒ|ɑ|ɔ]) nur iom streĉe eblas nomi «senproblema». Nur en la aŭstralia varianto ĝi sonas kiel klara alofono de la esperanta /o/. (Cetere, la fundamenta Gramatiko anglalingva priskribas la esperantan o per «o as in “not”»; rekomendo dubinda ĉe la moderna prononco anglalingva.) Aliflanke, ankaŭ en RP «More recently, in speakers born between 1981 and 1993, the vowel /ɒ/ shifted up approaching [ɔ] in quality».

2.2. La parolsonoj problemaj

2.2.1. La fonemo /æ/

La parolsono ne ekzistas en Esperanto, kaj impresas kiel io meza inter /a/ kaj /e/. Ruslingvanon ĝi impresas plie kiel tre vasta e, tial la kutima transskribo estas per э; sed en Esperanto vasteco de e ne estas normigita, kaj tial preferindas elekti la varianton laŭskriban, t.e. a:

Agato ← Agatha ['ægəθə],
Emakso ← Emacs ['i:mæks],
Halovino ← Halloween [ˌhæloʊˈiːn],
Losanĝelo [MB] ← Los Angeles [lɔsˈænʤɪliz] ktp.

2.2.2. La diftongo [oʊ]

Ĉu Esperanto posedas la diftongon /oŭ/? Ties ekzisto estas kontestata, kaj la solan ne tute marĝenan oŭ-vorton poŭpo oni emas anstataŭigi per senproblema pobo.

Se oni malagnoskas la esperantan /oŭ/, tiam la eblaj manieroj transskribi la anglan /oʊ/ povas esti jenaj:

  1. Transskribi per simpla «o». En multaj okazoj tio koincidas kun la trasskribo skribisma. (Iom dubinda ekzemplo pri Kruso: ties -o ja estas finaĵo.) Ekz-e «Petro Ĝonso» [RL] ← Peter Jones /'ʤəʊnz/; Vindozo ← Windows [ˈwɪndoʊz], Potomako ← Potomac [pəˈtoʊmək]
  2. Transskribi per «ov», precipe kiam la angla fonto havas «ow». Ekz-e «Glasgovo» [P2] el Glasgow, aŭ «Alta Barovo» [ĈB] el High Barrow. Nemalbona solvo, kiu ofte koincidas kun la esperantigo skribisma. Kp ankaŭ «bovlo». Tamen estas malfacilaĵo kiam /oʊ/ aperas antaŭ senvoĉa konsonanto, kiel en Yellowstone [ˈjɛloʊˌstoʊn].
  3. Transskribi per ou (tio oftas en la transskriboj rusaj); mi ne konas ekzemplojn pri tia transskribo en Esperanto.
  4. En la dua duono de la 20ª jc la britia [oʊ] ŝanĝiĝis en [əʊ], kion principe eblus transskribi per . Tio tamen ne ŝajnas rekomendinda, ĉar la fenomeno ne estas tutangluja; kaj tradicie la tradicia [oʊ] forte asociiĝas kun o. Eble tian transskribon oni povus uzi por prezenti specife britian akĉenton.

Mia rekomendo estas (1) aŭ respektive – se skribe estas ow – (2); krom se ow aperas antaŭ konsonanto, en kiu okazo estu (1), kiel el Vindozo. (Sekve, Jelostono por Yellowstone.)

Daŭ-Ĝonzo (Dow /daʊ/, Jones /ʤoʊnz/) → Daŭ-Ĝonza indico (Daŭa-Ĝonza??).

2.2.3. Malneŭtraligo

Esperanto (samkiel Latino kaj la latina alfabeto) malhavas ŝvaon /ə/, la plej oftan parolsonon de la angla lingvo. Ŝvao sonas kiel mezumo de /ʌ/, /e/ kaj /o/, kaj se ĝi estiĝis sekve de neŭtraligo de iu el tiuj parolsonoj (aŭ se skribe al ĝi respondas unu el la literoj a, e, o), tiam estas tute natura solvo «malneŭtraligi» ŝvaon ĉe esperantigo:

Ameriko ← America [əˈmɛrɪkə], Duglaso [MB] ← Douglas [ˈdʌɡləs];
Vermonto [P2] ← Vermont [vɝˈmɒnt]
Devono [ĈB] ← Devon [ˈdɛvən], Oksfordo [P2] ← Oxford [ˈɒksfəd].

Tute sistema transskribo per o en la familinoma ero -son [sən]-son:

Aliflanke, iuj (modernaj) diftongoj povas malneŭtraliĝi per la formo malnovangla; ekz‑e mouth [maʊθ] (buŝo) en

Monmuto ← Monmouth [ˈmɒnməθ]
Plimuto ← Plymouth [ˈplɪməθ]
Portsmuto [WA] ← Portsmouth [ˈpɔ:tsməθ]

respondas al la malnovangla mūða kun la franca [u:] = 〈ou〉, ne al la moderna . Simile pri la laŭskriba (aŭ malnovangla) o en la nompeco -sono-son [s(ə)n]: Robinsono [P2] ← Robinson ['rɒbins(ə)n], Son [sʌn] of Robin (vd ĉi-sube).

Cetere, e kaj a ofte neŭtraliĝas en [ɪ], kaj ankaŭ en tiaj okazoj oni emas skribisme malneŭtraligi:

Somerseto ← Sommerset ['sʌməsɪt]
la Hampstedaj Lagetoj [PK] ← Hampstead ['hæm(p)stɪd] Ponds

Mc-, Mac- [mək], [mæk] → Mak- :

Makbeto [P2] ← Macbeth [mək'bɛθ], [mæk'bɛθ]
Makfarlano ← McFarlane [mək'fɑ:lɪn]

Simile, la multegaj anglaj diftongoj kaj triftongoj, formitaj per vokaligo de /r/, ĉe malneŭtraligo reakiras la konsonantan /r/ kaj (pli) simplajn vokalojn (tio konsiderinde malpliigas la nombron de transskribaj reguloj):

Ŝekspiro ← Shak(e)spear(e) ['ʃeɪkspɪə], ear = ea + rir, kp
Ĉesapiko [CEED] ← Chesapeake [ˈʧɛsəpik], eai.

Cetere, en multaj okazoj tia malneŭtraligo (rekonsonantigo de /r/) respondas al la normo usona (GA):

Jorko [P2] York [ˈjɔːk] – [ˈjɔɹk].

Simile estas pri la kadukaj konsonantoj, kiuj ofte aŭ eĉ ĉiam mutiĝas:

Krajstĉerĉo ← Christchurch [ˈkraɪs(t)ʧə:ʧ]
Manĉestro [P2] ← Manchester ['mæn(t)ʃɪstə]
Bromptono [PK] ← Brompton ['brɒm(p)tən]
Knajto (??) ← Knight [naɪt]

Noto.

La vorton «malneŭtraligo» mi uzas laŭ la P2-difino:

neŭtraligo (…)
2 Λ Foresto de kontrasto inter du fonemoj en difinita fonetika ĉirkaŭo.

Tiu germaneca termino ŝajnas pli trafa ol la angla (kaj rusa) «redukto».

3. Skribismo

Kompare kun la nebula kaj malpreciza fonetiko la skriba formo ŝajnas klara kaj unueca, preskaŭ preta maniero transporti la anglajn nomojn en la latinalfabetajn lingvojn (preskaŭ preta pro la eksteresperantaj q, w, x, y):

Among the disadvantages of accents and diacritics are that they require a more elaborate set of types for printing and can often not be adequately rendered in print when words containing them are quoted in other languages. The bare simplicity of the English alphabet in this respect proves a distinct advantage to English as an international language, for while English may have difficulty accurately incorporating spellings from other languages which use these elaborated letter-forms, those languages have no such difficulty in reproducing English words and spellings. (Chr. Upward, G. Davidson: “History of English Spelling”, Chapter 2.)

Tio ne malveras, se oni traktas la anglan kiel “a write-only language” (lingvon nurskriban). Tiu koncepto estas defendebla kaj eĉ reganta, sed ĉi tiu studaĵo premisas koncepton alternativan: mi serĉas esperantigojn kiuj oni povu uzi kiel normalajn vortojn, kiuj havu sonformon uzeblan en buŝa komunikado kaj beletro, malkiel galimatiajn kodaĵojn. En MaughamCoombe ne aperas literoj eksteresperantaj, sed voĉlegi ilin laŭ la reguloj de Esperanto estus malkonvene. Por taŭga esperantigo necesas, ke ekz‑e en Cheshire oni vidu la grafemojn (skribelementojn): ch→ĉ, ck→k, sh→ŝ: 〈Ch〉e〈sh〉ireĈeŝiro; 〈Sh〉erlo〈ck〉Ŝerloko; en Waugh [wɔː] aperas ne simple 5 literoj, sed 2 grafemoj: W kaj augh, W〈augh〉Vo/o ktp. Da tiaj grafemoj la angla skribo havas 144 (26 unuliteraĵoj + 118 plurliteraĵoj) – sen kalkuli nedifinitan nombron da fremdaĵoj, kia rz en Brzezinski (angle /r/ anstataŭ la pola /ĵ/) ktp.

La 26 literoj de la angla alfabeto estas tro malmulte por simple esprimi la 48 fonemojn de la angla lingvo; la 144 grafemoj estas tro multe. La skriba dimensio ne faciligas la aferon, ĝi ĝin komplikas.

La angla skribo kombinas plurajn malakordajn sistemojn.
  1. Plejparte ĝi prezentas la historian staton mezanglan.
  2. Tamen ĉiam pli ofte la skribo esprimas la modernajn sonvalorojn, kiuj havas nenian praformon historian.

3.1. Skribismo latina-normanda

En sia klasika formo la skribisma principo implicas, ke la latinaj literoj havas la sonvalorojn de la mezepoka Latino (en ties versio nordeŭropa); ĝi bone funkcias por multaj nomoj, kiaj ekz‑e Londono, Dublino, Maltuso

Ĝi plu funkcias en nove formitaj nomoj klasikismaj, kiaj Filadelfio, Pensilvanio, Cincinatio …, kaj ne nur por unuopaj literoj, sed ankaŭ por plurliteraj grafemoj (kia ph en Philadelphia).

Tiu tavolo entenas iom da francaj grafemoj, ekz‑e ou por u (Plimuto [WA] ← Plymouth [ˈplɪməθ]).

Ĝi tute konformas al la spirito ekstertempa (Londono) aŭ klasikisma (Filadelfio). Sed en multaj okazoj ĝia formo mezangla forviŝas la anglecon kaj germanigas la nomon (kiel en Bakerstrato).

Alispeca ŝovo okazas pri la malnovangla Liverpolo [MB, P2] ← Liverpool ['lɪvəpu:l] («Liverpulo» en [PGv]). Mi koncedas, ke «Liverpulo» kolizias kun la uloj kaj puloj; tamen pli gravas, ke «Liverpolo», «Blakpolo» kolizias kun multaj urbonomoj formitaj per πόλις, ekz‑e «Konstantinopolo», «Sebastopolo» ktp. Cetere, la prononco pul estas bone konata internacie, eĉ ĉe la skribismaj francoj, kies malnova kanzono♫ rimas la urbonomon Liverpool kun foule. (La mezangla pool el la malnovangla pōl, ambaŭ prononcataj /po:l/.)

Evidenta problemo de skribismo estas ambigueco de la latinalfabetaj grafemoj. Ekz‑e ch povas signifi /ĥ/ (la latina-germana-pola tradicio) aŭ /ĉ/ (tradicio angla-hispana) aŭ /ŝ/ (en la franca). La sudeŭropan China (/ĉina/, responda al la pinjina «Qin») la germanoj kaj poloj voĉlegis laŭ la tradicio latina: «Ĥina», kio donis la arkaikan zamenhofan «Ĥinujo»n. Simetrie, la mezeŭropa Chomsky /ĥomski/ iĝis Ĉomski; legite polmaniere, Churchill iĝas Ĥurĥil ktp. La mislegoj Ĉikago, Miĉigano ktp probable persistos en Esperanto.

3.2. La skribsistemoj novanglaj

La Granda vokalŝovo kaj la vokaliĝo de /r/ kreis novajn sonvalorojn por la anglaj grafemoj (fakte, ili kreis multajn novajn grafemojn, ĉar antaŭe air ktp estis liberaj kombinoj de sendependaj literoj); iom post iom tiuj novaj signifoj emancipiĝis el la latinida-mezangla tradicio.

Plej evidente tiuj novanglaj sonvaloroj manifestiĝas en prononcaj indikoj (Pronunciation respelling):

pronunciation [prəˌnʌnsɪˈeɪʃən] proh-NUN-see-AY-shən
Ceres [ˈsɪəri:z] SEER-eez
Haumea [haʊˈmeɪ.ə] how-MAY-ə
Jazze Pha [ˌʤæzi ˈfeɪ] JAZ-ee FAY
(Jake) Gyllenhaal [ˈʤɪlənhɔːl] Jill-in-hall
“Föhn” [føːn] is pronounced Fern

(La Fern-ekzemplo validas por RP, sed paneas por multaj aliaj variantoj de la angla.)

Tiu moderna sistemo kurioze manifestiĝas en la inversa problemo: esprimi esperantajn sonvalorojn per la angla skribo; tion mi ilustru per transskribo de esperanta ĉiuliteraĵo:

Ŝajnas ke sagaca monaĥo laŭtvoĉe rifuzadis preĝi al Zeŭso sur herbaĵo:
Sh·igh·n·uh·s ke s·uh·g·ah·ts·uh m·aw·n·ah·kh·aw lowtvawche reefoozuhdees prejee uhl Zeoosaw soor herbazhaw.

(La transskribo laŭ [NBC]; la diftongo tie mankas, ĉar en la angla ĝi ne ekzistas.)

Kp la transskribon laŭ AHD, kie la supersignoj apartigas la sonajn ĉefsignifojn por la kuntekstoj de silabo aperta (ī = /aɪt/, ē = /i:/ ktp) kaj malaperta (ekz‑e ŭ /ʌ/, ĕ /ɛ/):

Shīnŭs kĕ sŭgätsŭ mônäкнô loutvôchĕ rēfoozŭdēs prĕjē ŭl Zĕoosô soor hĕrbäzhô.

Iam la du sistemoj kunekzistas: Panĝabio [P2] novangle estas Punjab [ˈpʌnʤɑːb], [ˈpʌnʤæb] – kiu, cetere, iam estas skribata klasikisme: Panjab; do, u = [ʌ] = a.

Simile en Iovao [P2] ← Iowa ['aɪ.əwə] la litero i dekomence aperis por esprimi la indiĝenan aj: la etimo estas /ajuhwa/, kaj sub la franca regado la koncerna tribo nomiĝis AyouaisAïouez /aj'wɛ/ (do, la rusa novanglisma sontransskribo Айова estas pli ĝusta ol la esperanta misintetrpreto skribisma).

Sed kontraste al tio, OhioOhio [oʊˈhaɪ.oʊ] klasikisme respondas al la irokeza «ohi jo» = «granda rivero» (la rusa transskribo ankaŭ ĉi tie uzas aj, laŭ la angla prononco, kiu en la moderna mondo pli gravas ol la etimo; mi mencias tiujn ekzemplojn ne por korekti la esperantajn nomformojn, sed por ilustri la kunekziston de la du sistemoj en la menso de anglalingvanoj).

Alia vorto novangla estas Birmo, responda al la indiĝena etnonomo [bəmà] (do, esperante devus esti «bamaoj», «Bamaujo»): en RP ur = ir = [ə:]. Verdire, el la du rivalaj formoj novanglaj, Burma kaj Birma, pli internaciiĝis tiu, kiun elektis la francoj (Birmanie; tamen evidente ankaŭ ĝi estas angladevena). Ankaŭ en la latinliterigon de la alternativa noblastila nomo [mjənmà] la reganta reĝimo enkondukis (1989) la finan r por formi la RP-grafemon 〈ar〉 [ɑ:] : Myanmar.

Kp ankaŭ Hyatt, kiu estas transskribo de Hajat’ (y = /aj/), kaj kiu konkurencas kun la transskribo Hayat.

Kp Lee, per kiu oni kiu transskribas almenaŭ 8 ĉinajn familinomojn (pinjine Lí, Lǐ, Lì): la specife angla grafemo 〈ee〉 = /i/.

Do, la novangla skribismo estas alia principo ol la principo historia: BirmoIovao neniel estas reveno al la tradicio Ĉosera.

3.3. Skribismo kaj ortgrafiema prononco (spelling pronunciation)

Grenviĉo [P2, MB] ← Greenwich [ˈɡrɛnɪʤ] (loko usona) | prononco usona:
  1. (grĕnʹĭch, grĭnʹĭj) A borough of Greater London … [AHD]
  2. (grĕnʹĭch, grĭnʹ-, grēnʹwĭch') A town of southwest Connecticut … [AHD]

Rosvelto [ACh] ← Roosevelt

3.4. Konklude pri skribismo

Aprobindaj aŭ tolereblaj:

Adelajdo [P2] ← Adelaide [ˈædəleɪd]
Baltimoro [P2] ← Baltimore [ˈbɔ:ltɪmɔ:]
Ĉikago [P2] ← Chicago [ʃɪ'kɑ:goʊ], [ʃɪˈkɔːɡoʊ]
lt: Čikaga
lv: Čikāga
Edinburgo [P2] ← Edinburgh ['ɛdɪnb(ə)rə]
Emakso ← Emacs ['i:mæks]
Glasgovo ← Glasgow ['glɑ:sgəʊ]
Holmso ← Holmes [həʊmz]
Kambervelo ← Camberwell ['kæmbəwɛl]
Klarendono ← Clarendon [ˈklærəndən]
Makbeto [P2] ← Macbeth [mək'bɛθ]
Maltuso [P2] ← Malthus ['mælθəs]
Pensilvanio [P2] ← Pennsylvania [ˌpɛnsɪl'veɪnjə]
Tasmanio [P2] ← Tasmania [tæzˈmeɪniə]

4. The English Way

La lingvoj posedantaj sian propran alfabeton kutimas transskribi fremdajn nomojn laŭsone. La lingvoj latinalfabetaj emas konservi la fontolingvan skribon; sed tio estigas problemojn ĉe voĉlego. Ofta franca solvo estas voĉlegi laŭ la maniero franca. Okaze de la angla tio estas eĉ iom pravigebla, ĉar la angla skribo estas varianto de la malnovfranca:

La francoj venĝas ĉi tiun Pojroton kontraŭ la angloj prononcante la nomon de duko John Churchill Marlborough kiel Malbrug’ en

Malbrough /malbrug’/ s’en va-t-en guerre

(«Malbrug’» estas la duko John Churchill Marlborough [ˈmɔ:lb(ə)rə]; temas pri evento de la jaro 1709ª.)

Tamen ne nur la anglajn nomojn tiel traktas la francoj. Kp la traktadon de du komponistaj nomoj germanaj:

Germane France Angle Latve
Mozart /mocart/ Mozart /mozar/ Mozart /mocart/ Mocarts
Bach /baĥ/ Bach /baŝ/ Bach /bak/ Bahs

Litovoj kaj latvoj prononcas ĝuste, kaj laŭe adaptas sian skribon. Same en la lingvoj kun sia propra alfabeto: greke Μότσαρτ; hebree מוצרט ; bulgare, ruse, ukrajne Моцарт. Sekve la esperantigo Mocarto, kutima por la orienteŭropaj esperantistoj.

La francoj konservas la skribon, kaj mislegas siamaniere; sekve la esperantigo Mozarto de la PIV-oj.

La anglalingvanoj konservas kaj la skribon, kaj la (proksimuman) prononcon.

Mozarto, Chicago – sed Ĉomski, Kisinĝero, Ĝensen, Detroit

Ŝvarco kaj Svorco. Bernŝtejno kaj Bernstajno (el jida ברנשטיין – kun ŝ)

Quebec (/kwɨˈbɛk/ or /kɨˈbɛk/; French: Québec [kebɛk])

5. Esperantigaj hezitoj

nz, mz, lz

En Esperanto la indikitaj kombinoj estas facilaj kaj neniom ŝokaj, ekz‑e

nz
benzino, bronzo, cenzuro, ĉimpanzo, kanzono, recenzo, Tanzanio balzamo, stilzo
mz
mamzono, Hemza (pseŭdonimo de Zamenhof, «Lingvo kaj vivo», p. 31, 2Libro), Ramzes (Faraono)

Tial tute aprobindas

lz
Stragelzo [PK]
nz
Damkinzo (Dumkins) [PK], Mulinzo (Mullins); Makenzo [TS] ← Mackenzie [məˈkɛnzɪ]; Damkinzo ← Dumkins – [PK, ĉap. 7ª].
dz
Vindzoro ← Windsor ['wɪnzə] – ĉu eĉ pli simple Vinzoro?

Tamen pro la skribisma inercio ni ankaŭ havas:

ms
Holmso [ĈB] ← Holmes [həʊmz]
ns
Dikenso [PGv] ← Dickens [ˈdɪkɪnz], Hornseo [PK] ← Hornsey ['hɔ:nzɪ]
dz
Vindsoro [ACh] ← Windsor ['wɪn(d)zə]
zm
Tasmanio [P2] ← Tasmania [tæzˈmeɪniə] (tolereble, kp -ismo)

Sed prave: Robinsono [P2] ← Robinson ['rɒbins(ə)n], Hudsono [P2] ← Hudson [ˈhʌds(ə)n] (pli ĝustus Hadsono; cetere, vd pri -son), Pensilvanio [P2] ← Pennsylvania [ˌpɛnsɪl'veɪnjə].

La j-fetiĉo

Esperanta skribismo havas strangajn kapricojn. La literon c havantan la sonvaloron /k/ oni ĉiam senhezite esperantigas per k :

Karolino ← Carolina [kærəˈlaɪnə],
Klevlando ← Cleveland [ˈkli:vlənd],
Konektikuto ← Connecticut,
Kolorado ← Colorado [ˌkɒlə(ʊ)'rɑ:dəʊ].
Kromvelo ← Cromwell [ˈkrɒmwɛl]

Sed la literon j en ties sonvaloro /ʤ/ multaj persiste transskribas per ĵ aŭ eĉ per j :

Ĵulo [P2] ← J.P. Joule [ʤu:l] : Джоуль – Ĝulo.
Premio Ĵaksona [ĈB] (Jackson [ˈʤæksən] prize)
Jabezo [RL] ← Jabez ['ʤeɪbɛz]
Ĵersejo [P2]← Jersey ['ʤɝzɪ]

Tiu fetiĉismo estas tiom pli ĝena, ke en la angla j estas la preferata maniero esprimi la parolsonon de ĝ. Tial la usonanoj tute racie uzas ĝin en dubaj okazoj anstataŭ g: gaol→jail, bleu de Gênes→blue jeans ktp. Tial tute ĝusta estas la sistema transskribo de j per ĝ en la nomoj kaj komunaj vortoj barataj:

Panĝabio [P2] ← Punjab [ˈpʌnʤɑːb], [ˈpʌnʤæb]
Guĝaratio [P2] ← Gujarat [ˌɡʊʤəˈrɑːt]

La transskribo ĵinso konservas la literojn, sed perfidas la spiriton; la transskribo ĝinzo ŝanĝas la literojn, sed konservas la spiriton de la skribmaniero (kaj evidente, ĝi ankaŭ konservas la prononcon).

Ŝekspiro transskribis la italan Giulietta laŭ la tradicio angla per Juliet [ˈdʒu:lɪət]; samspirita esperantigo Ĝulieto hazarde proksimiĝas al sia itala praformo skriba.

En sia traktado de la fremdaj nomoj origine latinskribaj la anglalingvanoj ne estas konsekvencaj. Iam mi kunlaboris kun eŭropanoj Jensen kaj Dijkstra, kiuj en la prononco de la usonaj kolegoj iĝis respektive Ĝensen kaj Dajkstra (fakte, la ĝusta prononco estis frisa: Dejkstra).

En la transskriboj el la angla malofte aperas la sono ĵ, kiu estas tiom tipe franca; sed oni ja uzu la literon por tiu sono, kiam ĝi escepte aperas. Schlumberger aspektas kiel nomo germana; sed ankaŭ en Usono ĝi ofte retenas la francecan prononcon: [slʌmbɝ'ʒeɪ] (ial la sonkombino /ŝl/ estas malfacila por anglalingvanoj; verdire, ankaŭ la ĝ-varianto oftas en Usono); tial mi rekomendas esperantigi ĝin internacie per Ŝlumberĵero (kompreneble, krom se temas pri efektiva germano Ŝlumbergero).

Sona fizionomio de la lingvo. Ĵ en la angla estas kiel Ĉ en la franca (Ĉaŭdefono)

Ĵako, Ĝako, Ĝejko

Skribismo kaŭzas konfuzon inter Jack kaj Jake: ambaŭ ricevas la formon Ĵako, kiu sonas francece, kaj estas natura transskribo de la franca Jacques (kp Ĵan-Ĵako Rusoo, Ĵak Lepŭil'Jacques LE PUIL; cetere, por la franca antaŭnomo PIV proponas tute malfrancan skribisman monstron Ĵakvo).

La sonskribo tion malkonfuzas por internacia kompanio, kiaj oftas en Esperantujo:

Ĵako estas la franca Jacques [ʒak] (franca Jakobo);
Ĝako estas la angla Jack [ʤæk] (de Johano)
Ĝejko estas la angla Jake [ʤeɪk] (de Jakobo)

Johano – Ĝono – Ĝano – Ŝono

Ĝono // Ĝano (father/bother merger?? «most North American dialects merge 𐑭 /ɑː/ and 𐑪 /ɒ/»): eventuala avantaĝo, eble la nomoj estas malsamaj (kp Ŝon) – se oni ial malvolas unuecigi per Johano. Do, Ĵano (Jean) kontraste al nord-usona Ĝano (John). Sed Ĝono Bulo por la mita John Bull (nepre ne JohanoĴano!).

Du ŝtupoj de unuecigo:

«La sekretario estas Ĝono Gallagher» [«AEA kun nova prezidantino». LOdE 2001. №3]

Ĝonsono (pri la dramisto Ben Jonson [ˈʤɒnsən], uzita de WA laŭ Npv)

La ĉ-fetiĉo

En Charlotte [ˈʃɑ:lət] la franca sonvaloro de ch=ŝ estas same internacia, kiel en machine, chauffeur, brochure, attaché …; do, Ĉarloto [P2] estas samtiel misa, kiel estus maĉino, ĉoforo, broĉuro, ataĉeo …

Kp la francajn nomojn Ŝopeno (Chopin), Bomarŝeo (Beaumarchais), Laroŝfuko (La Rochefoucauld), Koŝio (Cauchy).

Miŝelo ← Michel – Miĉelo ← Mitchell (a male given name, form of Michael).

[ʌ]: a kaj u

Stranga aserto [MB]:

The sounds u and e in Butler (bAtla), cannot be reproduced in Esperanto spelling; but Butler and Butlero are acceptable approximations.

Por mi [ʌ] sonas por mi kiel klara alofono de /a/; la sontransskribo certe estus «Batla», kiel MB mem indikas. Supozeble la problemo estas, ke ankaŭ aliaj anglaj fonemoj en Esperanto estas alofonoj de la esperanta /a/; sed tio estas neevitebla prezo de la transskribo. Oni rajtas heziti pri la fina ŝvao de /'bʌtlə/ (kiu tamen en RP estas [ʌ]); sed la akcentita [ʌ] estas eksterduba esperanta a (kaj la rusa transskribo estas nepre Батлер).

Neniel do eblas konsideri la transskribon Butlero «aproksimo»; ĝi estas pure skribisma konvenciaĵo.

Ankaŭ WA plej ofte ĝin esperantigas tiajn [ʌ] laŭskriba (kiel «u»: Tupmano ← Tupman ['tʌpmən], Trundlo ← Trundle ['trʌndl], Sureo ← Surrey [ˈsʌrɪ] ), … ; kp ankaŭ la tradician «Londono»; sed fojfoje li ja transskribas laŭsone: Hatleo [WA] ← Hutley ['hʌtlɪ]; Mageltono [WA] … Stragelzo [PK] (Struggles [ˈstrʌɡlz]) Iam la hezitaj formoj tute apudas samalinee, ekz-e «Lufeo» ← Luffey kaj «Damkinzo» ← Dumkins – [PK, ĉap. 7ª].

Dunkano [RL] ← Duncan ['dʌŋkən]
Gulivero ← Gulliver /'ɡʌlɪvə/
Hudsono [P2] ← Hudson [ˈhʌds(ə)n] (la usona rivero)
sinjorino Hudsono [ŜH]
London*o ← London ['lʌndən]

[eɪ]: ĉu eej ?

Laŭ la vokalŝova tabelo, la diftongiĝo [e:] → [eɪ] okazis antaŭ nelonge, meze de la 19ª jc. Tio klarigas, kial la tradicia trasskribo de Shak(e)spear(e) en Eŭropo uzas /e/, laŭ la angla prononco de la 18ª jc, kiam Ŝekspiro famiĝis sur la kontinento (la pola Szekspir, la rusa Шекспир – kaj la esperanta Ŝekspiro). La lernolibro kiun uzis Zamenhofo probable tiun diftongiĝon ankoraŭ ne registris, kaj probable al tio estas ŝuldata la surpriza priskribo de la esperanta E en la Fundamenta gramatiko por la angloj:

Ee, a as in “make”

Simile pri Kembriĝo [Z] ← Cambridge [keɪmbrɪʤ].

Tiu transskribo estas akceptata de la angloj, ekz‑e Oldo uzas en PK:

Tresio [PK] (Tracy ['treɪsɪ])
Stepeltono (Stapleton ['steɪpltən])

Verdire, tiu transskribo estus ĝusta por la Dikenza epoko; sed ĉu Oldo sciis tion? MB opinias, ke el ĉiuj transskriboj de Adelaide « Adeledo* estas la plej bona, kvankam malplej facile rekonebla». Ŝajnas, ke la anglalingvanoj havas ian fobion kontraŭ ej, nekompreneblan por orienteŭropanoj. Ĉiel ajn, en la moderna lingvo oni preferas ej: Fejsbuko, o kej ← okay [oʊˈkeɪ] ktp.

Tio kompreneble ne koncernas la esperantigon per latinigo, kiel en Pensilvanio [P2] ← Pennsylvania [ˌpɛnsɪl'veɪnjə].

La finaj [ɪ] kaj [i:]

La angla lingvo ŝatas fini la vortojn per [ɪ][i:]:

Tricky Dicky
achey-breaky
airy-fairy
artsy-fartsy
boogie-woogie
dilly-dally
fancy-shmancy
freaky-deaky
fuddy-duddy
funny money
fussy hussy
fuzzy wuzzy
habbie-gabbie
handy-andy
hanky-panky
henny-penny
herky-jerky
higgledy-piggledy
hippety-hoppety
hoity-toity
hokey pokey
holy moly
honky-tonky
hoochie coochie
humpty dumpty
hunky-dory
hurdy-gurdy
hurly-burly
itsy-bitsy
jelly-belly
jiggery-pokery
lillypilly
loosey-goosey
lovey-dovey
namby-pamby
niminy-piminy
nitty gritty
nosey-posey
party hearty
phony-baloney
piggly-wiggly
randy-dandy
ringy-dingy
roly-poly
shilly-shally
smelly-nellie
teensy weensy
teeny tiny
teeny weeny
topsy turvy
tussie-mussie
tuzzy-muzzy
walkie-talkie
weirdy-beardy
willy-nilly
wishy-washy
ziggy-zoggy

Se esperantigi tiojn per -io, la stila efekto plejparte estos tute alia, ol en la angla. Laŭ “Collins English Dictionary”,

-y
  1. or -ey: suffix forming adjectives
    1. (from nouns) characterized by; consisting of; filled with; relating to; resembling: sunny, sandy, smoky, classy
    2. (from verbs) tending to; acting or existing as specified: leaky, shiny
    Etymology: from Old English -ig, -æg
  2. or -ie or -ey: suffix of nouns informal
    1. denoting smallness and expressing affection and familiarity: a doggy, a granny, Jamie
    2. a person or thing concerned with or characterized by being: a groupie, a fatty
    Etymology: from Scottish -ie, -y, familiar suffix occurring originally in names, as in Jamie (James)
  3. suffix forming nouns
    1. (from verbs) indicating the act of doing what is indicated by the verbal element: inquiry
    2. (esp with combining forms of Greek, Latin, or French origin) indicating state, condition, or quality: geography, jealousy
    Etymology: from Old French -ie, from Latin -ia

La adjektivoj (senco I) malofte aperas en esperantigoj. Ĉe la substantivoj ni vidas kolizion de la scienca, solena, serioza senco III, kiu estas komuna al ambaŭ lingvoj, la angla kaj Esperanto; kaj la familiara senco II, kiun la esperanta -io neniam havas.

Do, -io tute konvenas por III: ??io, Mario ktp; sed en la signifoj komunaj kaj familiaraj estas intereso anstataŭigi tiun misgvidan finvortan «-io»n.

Traduko per -njo-ĉjo

Arĉjo [RL] ← Archie
Toĉjo [PK] (Tommy)

Iom surprizas, ke la esperanta traduko de Winnie the Pooh uzas la barabaran fremdaĵon Winnie-la-Pu, malpli intiman ol ekz‑e la bulgara Мечо Пух.

Anatataŭigo per -o

Makenzo [TS] ← Mackenzie [məˈkɛnzɪ]
Farado [P2] ← M. Faraday ['færədɪ]

La fina ey

Ŝajnas, ke la fina /e/ maleblas en la angla (kaj tial en pruntvortoj, kiaj attaché, fiancée, ĝin anstataŭas la diftongo [eɪ]). Tial oni povus tute konvencie ekuzi radikfinan -e por kodi la ortografian ey, kiu plej ofte sonas kiel [ɪ]. Kaj fakte tia transskribo estas tute kutima: ??

Dingledelo [PK] ← Dingley Dell
Hatleo [PK] ← Hutley ['hʌtlɪ]
Hornseo [PK] ← Hornsey ['hɔ:nzɪ]
Sidneo [MB] ← Sidney, Sydney ['sɪdnɪ]
Stanleo [MB] ← Stanley ['stænlɪ]
Torsleo [ĈB] (Thorsley)

al: ĉu «al» aŭ «ol»?

Interalie, la anekdota okay = O.K. ← “all correct”.

Valsalo [ŜH] ← Walsall [ˈwɔ:lsɔ:l]
Vincento Spaŭldingo [RL] (Vincent Spaulding ['spɔ:ldɪŋ])

Adelajdo kaj Androjdo:

For the suffix ojd, and in various similar forms, I follow a very respectable minority in preferring -ojd (one syllable) to -oid (two syllables, suggestive of -id).13 Thus: sferojdo, hemorojdo. Both forms are found and admissible. In every living language such questions arise: e.g., in English, -ise or -ize. [MB]

(Tial mi preferas «Androjdo»n.)


An ideal assimilation is not always possible. Take Adelaide (aedoleid), for example. Adelaido, too long (5 syllables; Adelajdo, strange to eye and ear; Adelejdo, strange to eye; Adeledo, best, but least easily recognizable. The sounds u and e in Butler (bAtla), cannot be reproduced in Esperanto spelling; but Butler and Butlero are acceptable approximations. For Bath [bɑːθ], neither Bat nor Bad is satisfactory: still worse would be a translation Bano (Bananoj!). [MB]

Cetere, Adelajdo ≠ Portsaido (arabe [poɾ.sæˈʕiːd])

Traduko eblus kun epiteto: Mariobano = {Marienbad | Mariánské Lázně}. Do, eble Banurbo??


Reĝino Adelajdo de Britio, angle Queen Adelaide, naskita kiel Adelheid Louise Theresa Caroline Amelia von Sachsen-Meiningen, (13-a de aŭgusto 1792 - 2-a de decembro 1849) estis la edzino de la reĝo Vilhelmo la 4-a de Britio. La urbo Adelajdo en Aŭstralio nomiĝas laŭ ŝi.

«au»: ĉu «o» aŭ «aŭ»?

Evidente «aŭ» en latinaĵoj (ekz‑e Aŭstralio ktp). Sed en la moderna lingvo «au» estas simple ornama varianto por /o/; la «au» en daughter neniam signifis /aŭ/ (kp la germanan Tochter). Tial Auckland, Austen, Audrey ktp kutime estas transskribataj kun la komenca O- en la lingvoj, kiuj paraktikas transskribon (vd en Tab. 1). Tial ankaŭ Oldo por Auld.

Ĉu «ts» aŭ «c»?

Oni ne kombinas t + sc en la son-nomoj (Vatsono); cetere, en tiaj vortoj la konsonantojn dividas silabolimo. Simile pri Viltŝiro (Wiltshire), kie t + ŝĉ.

Sed se s estas finaĵo (plurnombra aŭ posedkaza), tiam c estas defendebla: Porcmuto (??), Masaĉuseco [P2] ← Massachusetts [ˌmæsəˈʧu:sɪts].

6. Nompecoj

En la anglaj nomoj «oni vidas finaĵojn, kiuj multe ripetiĝas. Estas avantaĝe esperantigi ilin konsekvence» [GE]. Ne gravas ke iuj el tiuj nompartoj koincidas kun esperantaj radikoj (bor, bur, estr, pul…): ja ne temas pri esperanta vortokunmeto (kvankam la fenomeno eble respondas al vortokunmeto praangla), temas pri metalingva koherigo de radikpartoj.

…son

Ofta finparto de familinomoj, kun la signifo -filo, -ido:

Grandisono [Eŭ] ← Grandison ['ɡrændɪsn]
Ĝonsono [WA] ← Jonson [ˈʤɒnsən],
Hudsono [P2] ← Hudson [ˈhʌds(ə)n],
Robinsono [P2] ← Robinson ['rɒbins(ə)n],
Vatsono [ĈB] ← Watson ['wɒtsən].

Malneŭtraligo de la vokalo devus doni a ← [ʌ], sed oni preferas la laŭskriban malnovanglan o. La komenca s neniam voĉiĝas: Robinsono [P2], Hudsono [P2], nek kombiniĝas kun la antaŭa t: Vatsono [ĈB] (kun la dissilabado /vat.so.no/).

…borough, …brough kaj …burgh

Tiuj finpartoj, «same prononcataj, devenas de la anglosaksa burh (fortikaĵo). Simila elemento troviĝas en loknomoj de aliaj ĝermanlingvaj landoj. Ĉar la formo Edinburgo estas jam fiksita, oni povas pripensi esperantigi ĉiujn per -burgo: … Skarburgo (Scarborough) … Tamen, kiel oni tiam esperantigus la anglajn nomojn Marlboro kaj Peterboro? Ĉu ankaŭ tiujn nomojn, kiuj jam aspektas kiel Esperantaj vortoj, oni ŝanĝu al Marlburgo kaj Peterburgo? Mi pensas, ke estas preferinde esperantigi …borough kaj …brough per -boro: … Peterboro, Skarboro.» [GE]

…bourn, …bourne kaj …burn

Tiuj finpartoj «ĝenerale devenas de burna (rivereto). Tial mi preferis u kaj ne o: Blakburno, Istburno. Ankaŭ Burnmuto devenas de burna.» [GE]

Kp Melburno [P2] ← Melbourn ['mɛlbən].

…bury

«La nomoj kun -bury devenas de la dativa formo byrig de la sama vorto burh, kaj tial la propono Kanterburgo ne estas tute freneza. Tamen, mi preferas: Kanterburio, Edmundburio (Bury St Edmunds nomiĝas ankaŭ St Edmundsbury), Salisburio, Ŝroburio.» [GE]

Mi preferus forigi la finan -i, tro ŝarĝitan en Esperanto, kiu do vekas malĝustajn asociaĵojn; estus Kanterburo, Edmund(z)buro, Salzburo, Ŝruzburo (Canterbury, Edmundsbury, Salisbury, Shrewsbury). Ekz‑e «la „Kanterburaj rakontoj“ de Ĉosero»:

Chaucer's Canterbury Tales (Middle English: Tales of Caunterbury) … (Presumably, the final 〈y〉 is partly or completely dropped in “Caunterbury”, so as to make the meter flow.) — Vikipedio

…caster, …cester kaj …chester

Nemalmulte da nomoj entenas finparton devenantan el la romia castra:

…ham

«…ham ĝenerale estas la anglosaksa “hām” (bieno, vilaĝo)» [GE].

La h de la vortparto …ham plejparte mutiĝis (precipe en Britio); tial (ekz‑e) la rusa transskribo ĝin kutime ignoras, samkiel la PIV-a Birmingamo (pri tiu urbonomo vd ĉi-sube). Tamen mi rekomendas ĝin reteni en esperantigoj, ĉar

  1. Sporade ĝi ja estas prononcata, precipe en Usono (ekz‑e ['bɜ:mɪŋˌhæm]).
  2. Kun ĝi la prozodio estas pli angleca, kp la silabadon de /ĉa-ta-mo/ (3 apertaj silaboj, laŭ la maniero latinida-slava-japana) kaj /ĉat-ha-mo/ (almenaŭ la unua silabo estas ĝermanece fermita).
Angle IFA Esperantigo Ruse
Birmingham 'bɜ:mɪŋ(h)əm Birminhamo [MB] Бирмингем
Chatham ˈʧætəm Ĉathamo [PK] Чатем
Cheltenham ˈʧelt(ə)nəm Ĉeltenhamo Челтнем
Durham ˈdʌrəm Darhamo Дарем
Fareham ˈfɛərəm Farehamo [TS] Фэрем
Nottingham ˈnɔtɪŋəm Notinhamo Ноттингем
Oldham ˈəʊldəm Oldhamo Олдем
Rotherham ˈrɔðərəm Roderhamo Ротерем
Twickenham ˈtwɪknəm Tvikenhamo [GE] Туикнем

Tamen Horŝamo [ŜH] ← Horsham [ˈhɔrʃəm]

…hampton

«…hampton devenas de la anglosaksa hām-tūn (ĉirkaŭbarita bieno). La p aldoniĝis poste, do oni povas pripensi forigi ĝin denove en la esperantigo, por simpligi la prononcon. Tamen, mi proponas: Nordhamptono, Sudhamptono» [GE].

…ing, …ingham, …ington

«La elemento ing ofte devenas de la anglosaksa sufikso -ingas (popolo, familio). Ingo estas tute bona finaĵo en Esperanto: Hastingo, Redingo. Sed la finaĵojn -ingham kaj -ington oni ne transliterumu senŝanĝe, laŭ mi, ĉar la konsonantogrupo estas tro kompleksa kaj tro diferencas de la angla prononco. Tial: Birmingamo, Notingamo, kaj Bridlintono, Darlintono, Lemintono, Varintono.» [GE]

Mi konsentas pri Redingo, sed al mi mankas la internacie konservata fina -s de Hastings [ˈheɪstɪŋz]; mi preferus Hastinzo (en la rusa tradicio la urbo sudanglia konservas la malnovanglan /a/ de la epoko de Vilhelmo la Konkerinto, dum la samnomaj urboj usonaj kaj novzelanda ĝin ŝanĝas al /ej/, laŭ la novangla prononco; ĉu ni diferencigu ilin per Hejstinzo?).

Nottingham [ˈnɔtɪŋ(h)əm] → Notingamo (□), Notin(g)hamo (3T)
Birmingham [ˈbɜ:mɪŋəm, 'bɜ:mɪŋˌhæm] → Birmingamo (PIV), Birmin(g)hamo (3T)

north…, south…, east…, west…

Multaj loknomoj entenas ĉefpunktan epiteton; iam ĝi estas facile kaj konvene tradukebla: Okcidenta Bengalio (West Bengal), Novsudkimrio (New South Wales), Norda Karolino [P2] (North Carolina), Orienta Anglujo (East Anglia).

Tamen oni ne traduku nomojn kiuj estus nesufiĉe specifaj, ekz‑e Suda Arbaro ne estus taŭga traduko por Southwood ['saʊθwʊd] (mi esperantigus per Saŭtvudo). Grava escepta misnomo estas la Norda Maro (the North Sea; la Norvega kaj ĉiuj arktaj maroj estas pli nordaj).

Esperanta vorto Nordo sonas tre simile al North; kaj la francmaniera-mezangla interpreto de South iom similas al Sud-. Tial aperas duontradukitaj formoj kiaj Sudhamptono (WA), Nordhamptono [GE] ktp. Pri East… kaj West… similajn formojn oni ne uzas. Mi opinias, ke en tiaj kombinoj la ĉefpunktajn partojn oni ne traduku, sed transskribu laŭsone:

Easthampton [ˌi:st'hæmptən]: Isthamptono (Masaĉuseco)
Northampton [nɔ:ˈθ(h)æmptən]: Northamptono; Nord(h)amptono (□), Norda Hamptono (3T)
Southampton [sauθˈæmptən]: Saŭthamptono; Sudhamptono (WA) (Ru Саутгемптон)
Istburno [GE] ← Eastbourne [ˈi:stbɔ:n]
Istendo ← East End ['i:st'ɛnd] (istendano East-Ender)
Saŭtendo ← Southend ['saʊθ'ɛnd]
Vestendo ← West End ['wɛst'ɛnd] (vestendano West-Ender)
Saŭtgejto ← Southgate ['saʊθɡeɪt].

7. Resuma tabelo

Por uzi ĉi tiun tabelon necesas unue plenumi la grafeman analizon; ekz‑e oni komprenu, ke Chesapeake konsistas ne el 10 literoj, sed el la 8 grafemoj 〈Ch〉esap〈ea〉ke [ˈʧɛsəpik]. Por fidinde determini la grafeman konsiston kaj efektivajn sonvalorojn ofte necesas konsulti vortaron.

Ne ĉiuj grafemoj de la angla skribo aperas en la tabelo (aperas nur 70, malpli ol duono); ĉar ĉe la konvencia transskribo multaj anglaj grafemoj prezenteblas kiel kombino de siaj patrtoj. Ekz‑e el 37 kombinoj «vokalo(j) + r» ĉi-sube aperas nur ier kaj ur; dum ekz‑e

ar [ɑ:]ar (= a + r);
er [ə:]er (= e + r);
ir [ə:]ir (= i + r);

ktp.

Nur iom oftaj okazoj. Ĉe ou mankas Glostero ((Gloucester [ˈɡlɔstə]) kaj Hjustono.

a
ae, æ
ai, ay
air, ayr
er: Ero ← Aire [ɛə], Sinklero ← Sinclaire [siŋ'klɛə], Ferhalo ← Fairhall ['fɛəhɔ:l]
al
au, aw
augh
o ?? : Momo ?? ← Maugham [ˈmɔːm], Voo ← Waugh [wɔː]
b
c
ch
cia$
Patriŝo ← Patricia [pəˈtrɪʃə] (Patricia??)
ck
k: Pikviko [PK] ← Pickwick ['pɪkwɪk]
d
d: Donaldo [MB] ← Donald [ˈdɒn(ə)ld]
dge
ĝ: Kembriĝo [Z] ← Cambridge [keɪmbrɪʤ], Roĝero [ĈB] ← Rodger ['rɒʤə]
e
e$
nenio (t.e. la nominativa finaĵo o): Morso ← Morse [mɔ:s]; Penelopo ← Penelope ['pɪnəlɒpɪ]
ea(r)
ee
ei, ey
eigh
i: Rejlio ← Rayleigh [ˈreɪli]; Ralio ← Raleigh [ˈrɑːlɪ], Lio ← Leigh [li:]
eo
es$
se [z], tiam zoso: Hjuzo ← Hughes [hju:z]; Holmso [ĈB] ← Holmes [həʊmz]
eu, ew
-ey$
-eo: Sidneo [MB] ← Sidney, Sydney ['sɪdnɪ], Disneo ← Disney ['dɪznɪ]
f
f: Farado [P2] ← M. Faraday ['færədɪ]
g
gu
se [ɡju:], tiam gu: Montaguo ← Montagu [ˈmɒntəɡju:]
gu[aeiy]
h
h: Holmso [ĈB], Vajthalo [PK] ← Whitehall ['waɪthɔ:l]
-ham$
Ĉu hamam?? Birmin(g)(h)amo, Ĉat(h)amo (Chatham [ˈʧætəm])
i
igh
aj: Dvajto ← Dwight, Albrajto ← Albright (sed Brighaŭzo ← Brighouse)
ia
ie
ier
ir: Pirsbriĝo ← Pierce Bridge ['pɪəsbriʤ]
j
k
k: Kelvino [P2] ← Kelvin; Kento [PK] ← Kent [kɛnt]; Knajto (??) ← Knight [naɪt]
l, ll
l: Londono ← London ['lʌndən]; Lojdo ← Lloyd [lɔɪd]; Linkolno ← Lincoln [ˈlɪŋkən]
m
m: Manĉestro [P2] ← Manchester ['mæn(t)ʃɪstə]
n
n: Neŭtono [P2] ← Newton [ˈnju:t(ə)n]
ng
o
ĉiam o:
oa
o: Brodribo ← Broadribb [ɔː]; Okleo ← Oakley ['əʊklɪ]
oe
o: Boingo ← Boeing [ˈboʊ.ɪŋ]
oe$
oi, oy
oj: Detrojto [CEED] ← Detroit [dəˈtrɔɪt], Ilinojso [P2] ← Illinois [ˌɪlɪˈnɔɪ], Demojno ← Des Moines [dəˈmɔɪn]; Lojdo ← Lloyd [lɔɪd]
oo
ou, ow
ough
p
Pikviko ← Pickwick; Bromptono [PK] ← Brompton ['brɒm(p)tən]
ph
qu
kv: Kventeno [Npv] ← Quentin; Kvinstaŭno ← Queenstown; Bankvo ← Banquo ['bæŋkwoʊ]
r
r: Rejgano ← Reagan [ˈreɪɡən]; Morso [P2] ← Morse [mɔ:s]
rh
r: Riso ← Rhys [ri:s, raɪs]
s
sh
ŝ: Ŝekspiro ← Shak(e)spear(e) ['ʃeɪkspɪə] (sed Holinshedo ← Holinshed [ˈhɒlɪnzhɛd])
t
t: Tudoro [P2] ← Tudor ['tju:də]
th
tia
?? (kiel militia)
tio(n)
Horacio [Z] ← Horatio [həˈreɪʃɪəu]
tz
c: ?? Ficpatriko ← Fitzpatrick [fits'pætrik]
u
ugh
ju: Hjuo ← Hugh [hju:]
ui
Frutvalo ← Fruitvale ['fru:tveɪl] (ĉu ankaŭ built…?)
ur
Merfio [ĈB] ← Murphy ['mɝfɪ], Churchill, Burns ??
v
v: Vermonto [P2] ← Vermont [vɝˈmɒnt]
w
wh
v: Vajthalo [PK] ← Whitehall ['waɪthɔ:l]
x
y
y$
Haklbero ← Huclberry [ˈhʌklb(ə)rɪ]
z
z: Makenzio [CEED] = Makenzo [TS] ← Mackenzie [məˈkɛnzɪ]

8. Konkludo

Laŭ la diro de d-ro Ĝonsono (Samuel Johnson), “What is written without effort is in general read without pleasure.”

Krei racian ortografion por la angla (tio, kion la anglalingvanoj mem malsukcesis fari por sia lingvo. Jam ekde Svifto.)

Kapitulaco

Por prezenti siajn (proksimume) 48 fonemojn la angla skribo uzas ne 26 literojn, sed 144 literkombinojn (26 unuliteraĵoj + 118 plurliteraĵoj), kiuj plejparte havas po plurajn sonvalorojn; ekz‑e ai havas 7 sonvalorojn:

  1. /eɪ/ (main),
  2. /ɛə/ (fairy),
  3. /ɛ/ (said),
  4. /æ/ (plaid),
  5. /aɪ/ (samurai),
  6. /ɪ/ (portrait),
  7. /ə/ (villain)

sen kalkuli la nul-valoron en certain ktp.

Unu saman sonvaloron povas reprezenti pluraj literkombinoj; kaj unu literkombino povas havi plurfoneman sonvaloron; ekz‑e la vorto tough konsistas el 2 grafemoj, t kaj ough, kies sonvaloroj en tiu vorto estas /t/ kaj /ʌf/, kiuj sume prezentas 3 fonemojn: /tʌf/. Sume tiuj 144 literkombinoj havas 393 sonvalorojn (kiuj plejparte aperas po plurfoje).

La angla prononco malproksimen fordrivis de la skribo, la literoj de la anglaj nomoj ofte havas sonvalorojn tute malakordigeblajn kun la esperantaj. Iam tion oni povas rigardi kiel avantaĝon: oni havas elekton, ĉu transskribi laŭsone aŭ laŭskribe; iam unu maniero donas pli oportunan esperantigon, iam la alia. Tamen la malkohero povas malfaciligi rekoneblon kaj reangligon – por la aŭskultanto ne ĉiam evidentas, kiun principon aplikis la parolanto.

La angla skribo estas eklekta – iuj nomoj konservas fremdan ortografion, kun aŭ sen reinterpreto angleca. Ekz-e Chicago, Michigan, Charlotte retenas la francajn ortografion kaj prononcon (kun /ʃ/); dum en Detroit, Des Moines, Texas la voĉlego angliĝis.

Unu saman sonformon povas prezenti pluraj skribaj formoj homonimaj/homofonaj; kaj inverse, unu sama skribo povas reprezenti plurajn sonfomojn: Buchanan povas esti [bju:'kænən] aŭ [bə:'kænən] aŭ [bʌ'kænən].

Kompliko: argumento por transskribi. Cetere, la vasta konateco kun la angla (eĉ se neniam sufiĉa).

Oftaj nomformiloj. Sencus normigi trasskribon de oftaj nomelementoj, kiaj -son,

Perla skripto. Ĝi estus ege pli simpla ol la voĉlegilo de anglaj tekstoj, io simila al la Perla skripto tradukanta el la latinalfabeta angla skribo en la ŝavan. Tiu skripto uzas vortaron komunlingvan; por nia celo tamen pli interesa estus vortaro da nomoj propraj kun prononcindikoj; io simila al [NBC], aŭ al “Biographical Names” kaj “Pronouncing Gazetteer” de Vebsteraj vortaroj (ĉu io tia haveblas en komuputile legebla formo, anaptebla al la skripta uzo?).

La du plej ĝenaj absurdaĵoj skribismaj:

La akcento ne estas fonologia trajto en Esperanto; en la angla la ŝovo de akcento plej ofte konsiderinde ŝanĝas la foneman konsiston de la angla vorto; tial ĝi plej ofte estas devinebla el la fonema transskribo kaj tial ekz-e ĝi ne estas markata en la principe fonetika Ŝava skribo. Tia aludo tamen ne funkcias en esperantaj transskriboj pro la klarigo de reduktaĵoj.

Hejmigi anglaĵojn en Esperanton.

Por persono kiu ne konas la anglan malfacilas rekoni en la ekzota Ogastaso la nomon Augustus [ɔˈɡʌstəs]; sed aliflanke la traukformo Aŭgusto sonas iel malanglece. Nu, tio estas kiel pri ŜonoHanso, kiuj malmulte similas sian ĉefformon Johano.

Fuŝeco de la angla skribo kiel frukto de perfektismo.

9. Mallongigoj

□ = iu presaĵo
3T = ie en TTT
ACh = André Charpillod
AHD = American Heritage Dictionary of the English Language
DB = Donald Broadribb
EB = E. Bokarev (Е. Бокарёв)
EK = Eo-korea vortaro de Hajpin Li, 1983
Eŭ = «Eŭgeno Onegin» (trad. V. Melnikov)
G = germana, germanlingve
GE = E. Grimley Evans: Esperantigo de anglaj loknomoj
GA = General American
GW = Varingjeno
NBC = NBC Handbook of Pronunciation
Npv = A. Cherpillod: Nepivaj vortoj. 1988.
MB = Esperanto-angla vortaro de M. C. Butler (1967; ankaŭ en HTML)
OS = Ĉ. Darvin, tr. Klivo Lendon: La Origino de Specioj
PGv = Parnasa Gvidlibro
PK = Pikvika Klubo (tr. WA)
PM = Poŝatlaso de la mondo
RP = Received Pronunciation (la Britia prononca normo)
ŜH = «La aventuroj de Ŝerloko Holmso». Sezonoj, 2014
TS = Tibor Sekelj
WA = William Auld (Vilhelmo Oldo)


1. malnovfranca lingvo: la franca lingvo antaŭ la Centjara milito (ĝis 1345).