Propraj nomoj, la esperantaj kaj la fremdaj

Studaĵo de Sergio Pokrovskij

Versio unua: 2011-09-15

Versio nuna: 2015-11-07

La problemo pri uzo de alilingvaj nomoj en esperanta teksto estas unu el la eternaj temoj de debato inter esperantistoj. Antaŭ nelonge mi partoprenis en tia diskuto, kaj juĝis utila resumi la kontraŭajn konceptojn.

Literoj kaj sonoj
La propraj nomoj esperantaj
La prokrusta lito
La principo morfologia
La loka uzo
La apostrofo kaj la akcento
La inaj nomoj
La propraj nomoj fremdaj
Mikslingvaj tekstoj
La fremdaj nomoj latinalfabetaj
The Write-Only System (La nurskriba sistemo)
Suferas gramatiko
La sama alfabeto
Romeo e Giulietta
Ĉu la samaj literoj?
Kio estas litero?
La polica oportuno
La ekstremoj intertuŝiĝas
Poirot de Agatha Christie
pi = 3.1415926535
La rekoneblo
La timinda Pipi
Latinliterigoj eksteresperantaj
Latinliterigoj aŭtonomaj
Latinliterigoj per fremda lingvo
Latinliterigoj per esperantigo
Latinliterigo per angligo
Specimenaj dokumentoj
La Rekomendo de la Akademio
Esperantigoj kaj pseŭdonimoj
La homa rajto
Kaj tamen, kiel do voĉlegi?
Ĉia ajn latinliterigo
Resume pri la Rekomendo
PAG-a kritiko
La latinalfabeta malbeno
Konkludoj
Notoj

Literoj kaj sonoj

Esperanto havas 28 literojn uzatajn por prezenti ties 28 fonemojn, kun simpla interrespondo inter la fonemoj kaj la literoj – laŭ la 9ª regulo:

9) Ĉiu vorto estas legata, kiel ĝi estas skribita.

Kiom taŭga estas ĉi tiu lingvoprojekta decido por la rolo je kiu pretendas Esperanto, la pinto de mondolingva strebado? Por meti niajn konsiderojn en ĝustan historian perspektivon, konvenas iom citi el skizo1 pri la kreota filozofia lingvo fare de Komenio:

Devas esti tiom da literoj, kiom povas produkti la homa buŝo, kaj ili devas esti klare diferencigeblaj.

(sekvas indikoj pri komplikitaj, neraciaj kaj malkoheraj interrilatoj inter skribo kaj voĉlego en la nacilingvoj; sekve)

Por eviti ĉi tiun malbonstaton necesas disponigi por ĉiu sono ĝian neŝanĝeblan skribsignon.

Nun ni povas diri, ke la koncepto pri la universala lingvo filozofia estis fokuso, en kiun kunvenis, kaj el kiu disiris, pluraj gravaj konceptoj. Interalie, Komenio (kaj poste Lejbnico) revis pri lingvo en kiu malveraj asertoj estus neesprimeblaj – tio realiĝis en la kalkuloj de matematika logiko; la du ĉi-supraj citaĵoj komeniaj priskribas la taskon kiun niatage solvas la Internacia Fonetika Alfabeto (IFA; reale uzata en lingvolernado, kiel antaŭvidis Komenio en siaj projektoj pedagogiaj).

Malfacilas diri, ĉu la homaro plenumis la taskojn de la filozofoj de la 17ª jc. Ni nun havas solvojn por ili ĉiuj – sed solvojn disajn, al ni mankas la granda sintezo pri kia revis la granduloj; niaj scioj ne rekreis la integran dian tutsaĝon pri kiu teologie revis Komenio.

Ĉiel ajn, nuntempe la ideo ke mondolingvo entenu ĉiujn sonojn de ĉiuj naciaj lingvoj estas definitive forlasita. Tiu postulo estas neakordigebla kun la postulo pli grava, ke oni povu klare kaj senerare distingi la vortojn en la parolo. Tio eblas, se oni difinas sufiĉe vastajn sonarojn por ĉiuj fonemoj, kiujn do diversaj lingvanoj povus realigi sen troe zorgi pri apartaĵoj de la respektivaj konkretaj sonoj grandparte ĉerpitaj el sia gepatra lingvo; tial al unu esperanta fonemo respondas pluraj fonemoj nacilingvaj (kiel okazas pri diversaj variantoj de r; aŭ pri [n] kaj [ŋ], per kiuj oni povas realigi la esperantan n, ktp).

Ĉi tiun decidon, kaj en formo eĉ pli radikala, oni klare vidas jam en Volapuko: Ŝlejero unuecigas la sonojn r kaj l en unu fonemon, ĉar distingi (aŭ distingigi) ilin malfacilas por la japanoj, ĉinoj «kaj la infanoj»2. Tiom radikala Zamenhofo ne estis; la leksiko de lia lingvoprojekto estis pli latinida ol la ŝlejera, tial tute logike li transprenis la fonemaron de la mezepoka Latino, plus kelkajn fonemojn italajn (ĉ, ĝ) kaj francajn (ŝ, ĵ). Rezultis sufiĉe harmonia tuto.

Evidenta sekvo estas, ke ne ĉiun fremdan nomon eblas senŝanĝe prononci kaj skribi en Esperanto; nur tre malmultaj povas resti tute senŝanĝaj (kiel ekz-e Aldo Moro), la plejparo suferas iajn transformojn en la prokrusta lito de la 28-fonema kaj 28-litera lingvo.

Ankoraŭ unu rimarkigon konvenas fari ĉi tie. Por ĉiuj menciitaj projektoj la fonemaro ĉefas super la skribo: unue oni difinas la sonkonsiston, poste venas la alfabeto. Oni ne serĉas okupon por superfluaj literoj (kiaj en Esperanto estas qx), la superfluajn literojn oni simple forĵetas.

Tiu observo povas ŝajni memevidenta banalaĵo, ja dum jarmiloj apartaj homoj kaj tutaj popoloj uzadis lingvojn sen ia ajn skriba formo. Sed iom surprize por ruslingvano kiel mi, multaj okcidentanoj rigardas la skriban formon de la vortoj kiel la ĉefan kaj pli gravan ol la sona. Ni ankoraŭ revenos al tio ĉi-sube.

La propraj nomoj esperantaj

Iom da propraj nomoj ni trovas jam en la «Fundamenta Ekzercaro»: Teodoro (§5), Johano, Ludoviko (§8), Aleksandro (§9), Ernesto, Antono (§10), Georgo Vaŝington (§12), Petro, Stefano (§18), Nikodemo, Jozefo, Esperanto (§22), Parizo (§28), Anno, Elizabeto, Izraelo (§36), Nikolao, Vilhelmo, Mario, Klaro, Sofio; Joĉjo, Niĉjo, Erĉjo, Viĉjo, Manjo, Klanjo, Sonjo (§38), Berto, Berlino (§39); Rusujo, Germanujo (§40).

Aliaj partoj de la «Fundamento» aldonas la vortojn Varsovio, Londono, Ŝillero.

iuj ĉi nomoj estas regulaj vortoj de Esperanto; nur Vaŝington estas malĝusta, devus esti Vaŝington’ – laŭ la 16ª regulo:

16) La fina vokalo de la substantivo kaj de la artikolo povas esti forlasata kaj anstataŭigata de apostrofo (Ekzemploj: Ŝiller’ anstataŭ Ŝiller⋅o; de l’mond⋅o anstataŭ de la mond⋅o).

Simile kontraŭregula estas la nomformo Zamenhof, devas esti ZamenhofoZamenhof’. Ĝuste tiajn akcentojn implicas ekz-e la versaĵo «La espero» de Miĥalski (kvankam la apostrofo mankas, samkiel ĉe Lanti’):

Min pardonu, kara Zamenhofo,
pri koment’ al «Venis nova sento».
Estis vi naiva filozofo
kaj nevola kapital-agento.

Kaj eĉ via, Zamenhof, ideo
renaskiĝas en varia novo.
De Lanti Adamo lerta kreo –
estas de l’ sennaciismo movo.

Parizo, Versajlo, Londono, Rejno, Afriko, Eŭklido, Lutero, Ŝekspiro, Ŝopeno, Darvino, Ejfel-turo, Brajlo, Lakta Vojo, Mediteraneo ktp estas fenomenoj de tutmonda kulturo, kaj tial ili havas sian nomon en Esperanto laŭ la 15ª Regulo:

15) La tiel nomataj vortoj «fremdaj», t.e. tiuj, kiujn la plimulto de la lingvoj prenis el unu fonto, estas uzataj en la lingvo Esperanto sen ŝanĝo, ricevante nur la ortografion de tiu ĉi lingvo; sed ĉe diversaj vortoj de unu radiko estas pli bone uzi senŝanĝe nur la vorton fundamentan kaj la ceterajn formi el tiu ĉi lasta laŭ la reguloj de la lingvo Esperanto.

(Iuj dubas, ĉu konvenas apliki ĉi tiun regulon al propraj nomoj. Mi opinias ke jes – kaj ĉar multaj propraj nomoj estas tre konataj; kaj ĉar iuj el ili estas bazo el kiu oni derivas internaciajn nomojn proprajn, kiel ekz-e la fundamentaj kalvinano, luterano.)

El tiuj reguloj sekvas tri instruoj, kiuj mi tuj komentos pli detale:

  1. Oni adaptu skribon al la sonformo internacia, reduktita al la sonaro de Esperanto: [ʃɛkspir] → Ŝekspiro.
  2. Oni unuecigu la radikon en la ĉefformo kaj en la derivaĵoj: Parizo → parizano.
  3. La nomoj ricevu la normalan formon substantivan, kun la fina -o aŭ apostrofo.

La prokrusta lito

La 15ª regulo ne diras klare, ke la sonformo ĉefas, sed ĝia vortumo implicas tion: kio restas senŝanĝa, se la ortografio ŝanĝiĝas? Senŝanĝa restas la elparolo: Schiller iĝas Ŝiller’; Thomas iĝas Tomaso; Calvin iĝas Kalvino ktp. La esperanta nomo de la majstro mem ilustras tion:

La dulingva gazetkapo de la «Esperantisto» montras la du skribmanierojn samtempe:

Pri tiu ŝanĝo Zamenhof skribis en la ĉi-supre citita letero [al la germanaj esperantistoj]:

«Ni devas celi al tio, ke pli aŭ malpli frue en la lingvo internacia ĉiuj nomoj estu skribataj laŭ la fonetiko internacia de tiu ĉi lingvo, por ke ĉiuj nacioj povu legi ĝuste tiujn nomojn … Jen la kaŭzo, kial mi skribis mian nomon per Z, kvankam ĝi havas devenon germanan».

Tiu lasta formo fariĝis poste la sola, kaj la germana formo tute malaperis. Ĝi estas nun la nomo, per kiu ni lin nomas, kaj tiel ĝi restos eterne kiel la glora nomo de la kreinto de Esperanto 3.

Tio ne nepre signifas ke konservata estas la fontolingva elparolo, kvankam ĝenerale (se ne rolas aliaj konsideroj) tio estas preferinda. La plej evidenta konsidero estas manko en Esperanto de sono bezonata de la fremdlingva nomo; ekz-e de la anglaj [θ, ð, w]; aŭ de la franca-germana-turkaj [œ, y]; la molaj konsonantoj de la lingvoj ĉina-japana-slavaj ktp. Evidente pri tiaj apartaĵoj la esperantigita sonformo devas rezigni, kaj dezirindus havi pli-malpli normajn rekomendojn pri la manieroj transskribi. Ekz-e por la ĉina lingvo dum longa tempo estis sukcese uzata la transskriba sistemo de la revuo «El popola Ĉinio» (EPĈ), preskaŭ samtiom legebla kiel la sistemo de Paladio en la rusa tradicio (bedaŭrinde nun la ĉiniaj esperantistoj uzas Pinjinon, kiu tiom fuŝas por mi la impreson de la esperantaj tekstoj, ke mi ne plu legas novajn ĉinajn tradukojn4; mi ne scias, ĉu estis libervola decido de la ĉinaj esperantistoj kajaŭ registara dekreto; «Monato» tamen plu ĝin rekomendas).

Por Varsovio Zamenhofo preferis adapti ĝian nomon latina-francan (eble por pli facila rekoneblo por la poŝtistoj en la epoko kiam la franca estis la oficiala lingvo poŝtista); Germanujo havas radikon latinan.

Multaj nomoj bibliaj aperas en Esperanto greka-latine kripligitaj, ĉar tiel oni opinias ilin pli rekoneblaj: Moseo anstataŭ Moŝeo, Noa anstataŭ Noaĥo (en kiu lasta la araboj tamen pli facile rekonus sian Nuĥ), Jesuo anstataŭ Jeŝua’, Maria anstataŭ Marjam’ ktp.

Fontolingvo malpli rolas se la nomposedanto loĝas en alia lando ol tiu el kies lingvo fontas la nomo. Laŭ la slava etimo de la nomo, la «fontolingva» prononco de Chomsky estus Ĥomski; sed de kiam la patro de la koncernulo transmigris el Ukrajnio en Usonon, la prononco de la nomo iĝis [ˈʧɒmski], kaj ĝuste tiun misprononcon endas esperantigi: Noam’ Ĉomski’. Simile pri la ekshungara nomo de la franca prezidento Sarkozi’ (ne plu Sárközy, kio supozeble estus ['ʃa:rkœzi]).

Simile povas okazi pri la vojaĝo tempa: esperantistoj ne bezonas honti pri la kontinenta prononco de sia Ŝekspiro5.

La principo morfologia

La franclingva urbonomo Paris finiĝas je la muta litero s; en Esperanto ĝi iĝis z – kial? Pro la principo kiun la rusaj lingvistoj nomas morfologia6: la kadukajn literojn oni «klarigu» laŭ ilia valoro rivelata en fortaj pozicioj en aliaj vortoj entenantaj la saman morfemon.

La franca s mutas en Paris, sed sonas kiel [z] en ĉiuj derivaĵoj kie ĝi iel ajn sonas: parisienne ktp. Tial la esperanta radiko devas esti PARIZ (krom se ni pretas akcepti la derivaĵojn parisa, parisanino ktp; aŭ paria, parianino ktp). Tio estas la dua konsekvenco de la 16ª regulo.

La vortara formo de substantivo (t.e. la nominativo ununombra) ne ĉiam estas la plej informa aŭ taŭga por esperantigo. La latina nominativo Cicero kaŝas la finan -n de la radiko, kiu riveliĝas en la genitivo Ciceronis, adjektivo Ciceronianus ktp; la esperanta nomformo estas do Ciceron⋅o. Simile, malgraŭ la greka nominativo Ἔρως [ěrɔːs] la ceteraj kazoj ἜΡΩΤος, ἜΡΩΤι, ἜΡΩΤα devus rezultigi Eroto-n (kaj erot⋅ism⋅o-n ktp), kiel en la rusa7; sed PIV elektis la kadukan formon Eros⋅o, en kiu la nominativa finaĵo -s formanĝis la radikan t. (Oni povus argumenti, ke la signifo fiziologia kaj la nomo mitologia estas sendependaj nocioj; tamen ial tio ne malhelpas PIV-on havi en analogia okazo narcis⋅ism⋅o-n sub Narcis⋅o.)

Se nominativo havas specialan finaĵon fontolingve, oni kutime anstataŭigas ĝin je -o – ekz-e Χριστ⋅ός → Krist⋅o, krist⋅an⋅o; Vilni⋅uso → Viln⋅o8; Москв⋅а → Moskv⋅o, moskv⋅an⋅o.

Interesan (kvankam aŭdacan) aplikon de la morfologia principo prezentas PIV en sia retroderivaĵo kanti⋅an⋅o → Kanti⋅o (cetere, apogita de la tradicia latinigo Kantius). Aŭ pli moderna ekzemplo similspeca:

Bernard Shaw → Shavian → Ŝava → Ŝavo.

Male, la paro Tomaso – tomismo estas malregula, devus esti aŭ Tom⋅o → tom⋅ism⋅o, aŭ Tomas⋅o → tomas⋅ism⋅o.

La loka uzo

Por la nordafrika araba nomo Tunis la Akademio oficialigis la misformon Tunizo, Tunizio. Kial? Supozeble pro senpripensa analogio kun Paris → Parizo. Tamen la analogio estas falsa.

La araba nomo Tunis havas prononcatan s, kaj ne nur vortofine sed ankaŭ intervokale: al-Ĝumhurija at-Tunisija (la Tunisia respubliko); kaj sekve la sistemema esperantigo estus Tuniso, Tunisio. Ĝuste tiel rekomendis Zamenhofo9. Sed la Akademio ial preferis asimili la araban nomon laŭ la franca République tunisienne [tyni'zjɛn]: Tunizo, Tunizio.

Ambaŭ paroj estas morfologie koheraj; tamen la zamenhofa estas pli ĝentila (ĉar atentas la lokan lingvon) kaj samtempe pli internacia (konservas la skriban kaj sonan -s)10.

Ne ĉiam oni respektas la lokan uzon, iam la internacieco de la erara formo estas decida konsidero (ekz-e en Meksiko); sed kiam tia grava kromkonsidero ne estas, oni laŭeble preferu la lokan kutimon.

La apostrofo kaj la akcento

La akcento tute malsimile rolas en la lingvoj fiksakcentaj (kiaj estas la franca kaj Esperanto) kaj en la lingvoj liberakcentaj (kiaj estas la angla aŭ la rusa). En la unuaj la akcento markas limojn de vortoj (aŭ sintagmoj ktp); en la duaj la akcento estas leksika signo, kiu povas distingigi signifojn kiel kroma fonemo – ekz-e la rusaj замОк (ŝlosilo) kontraste al зАмок (kastelo), любИм (amata) kontraste al лЮбим (ni amas); aŭ la germanaj ÜBERsetzen (transveturigi) kaj überSETZEN (traduki); aŭ la anglaj a prOject (projekto) kontraste al to projEct (projekti, projekcii). Nenio simila eblas en la fiksakcentaj lingvoj kiel la franca aŭ Esperanto.

Sekve de tio la parolantoj de liberakcentaj lingvoj opinias la akcenton esenca trajto de nacilingva nomo – nacilingve tio jes estas vera, sed en Esperanto tia funkcio de akcento estas kontraŭsistema:

10) La akcento estas ĉiam sur la antaŭlasta silabo.

Sekve de tio en Esperanto maleblas daktilaj akcentoj kiel Zámenhof, Váŝington ktp:

  Ah – kial Esperanto ne havas la daktilajn,
  Dorlotajn rusajn rimojn - simbolojn de la am’,
  Kolorajn rusajn vortojn, rubenajn kaj berilajn,
  Karesajn en la kanto, kortuŝajn en deklam’!
 
  Ho kial, kial, Majstro, vi belajn vortojn ligis
  Racie kaj akcente, en senelira rond’ –
  Kaj miajn rusajn sentojn sterilis kaj poligis
  En via mezurita, horloĝe-ritma mond’ … [N. Hohlov: Plendo]11

Laŭ la 16ª regulo oni ja rajtas forigi la postakcentan -o nominativan, kaj ĉe tio (kvankam la reguloj pri tio silentas) la akcento ne ŝoviĝas; tiel deklam’ en la verso ĉi-supra havas la akcenton sur la lasta silabo (malgraŭ la regulo 10ª). Oni devas anstataŭigi la implican -o je apostrofo, ankaŭ en nomo propra:

  Sur lir’ dukorda, diris oni,
  Ne eblas rima son’, kaj jen
  Pro tio devas takt-bastoni
  Antikvajn ritmojn Lafonten’ [A. Grabowski: Sur unu kordo]

Grabowski do observas la 16an regulon; simile

  Kun bark’ la barkiston fine
  mi kredas, glutis rifej’,
  kaj tion faris fascine
  per sia kant’ Lorelej’ [H. Heine tr. Kalocsay: Lorelej’]

Fakte ĉi tiu escepta regulo difinas nul-varianton por la vortofina fonemo [o]; kaj sekve de tio la akcento povas akiri vortodistingan signifon, se ĝi okazas sur la lasta silabo: firma ≠ firma’ = firmao; ĉiel’ ≠ ĉiel’ = ĉielo ktp. Tamen eĉ tiel, la solaj eblaj akcentopozicioj restas la antaŭlasta kaj la lasta silaboj.

En tiaj aferoj oni (kaj ankaŭ mi en la ĵusa prezento) plej ofte argumentas per la reguloj de la Fundamenta gramatiko, kaj tio povas impresi kiel dogmemo kaj religia observado de sanktaj ordonoj; sed fakte temas pri sistemo. Se la akcento ne estas rimedo leksika, tiam ĝiaj funkcioj estas aliaj – kp la francan, kie vorta akcento ne ekzistas, akcenton havas sintagmoj, kaj la akcento iĝis disigilo de sintagmoj; vorta akcento en la franca maleblas ne pro religia dogmemo, sed ĝuste «ĉar la lingvo estas tia» (kompreneble se sintagmo konsistas el sola-izola vorto, la lasta silabo de la sintagmo estas la lasta silabo de la vorto). Aliflanke, en la ĉina leksikan valoron havas 4 tonoj, dum en la ĉefaj lingvoj eŭropaj la plej proksima fenomeno, la intonacio, neniam havas signifon leksikan (sed eventuale signifon sintaksan, emfazan ktp).

La bonaj esperantistoj sufiĉe klare sentas ĉi tiun sistemon koncerne la vortojn komunajn; sed ĉe la fremdaj nomoj propraj multaj el ili kontrabandas mislokan akcenton fremdlingvan, kiu kvankam estas ĉe la silabo antaŭlasta, tamen ne estas sur la lasta silabo de la radiko; tion PAG nomas nomoj duonasimilitaj; ekz-e Verter (Werther) en jena peco el «Eŭgeno Onegin»12:

Per ŝia forto de imago Счастливой силою мечтанья
revivigitaj nun el svago, Одушевленные созданья,
amantoj noblaj – kaj Volmar’13, Любовник Юлии Вольмар,
Malek-Adel’ kaj De Linar’, Малек-Адель и де Линар,
kaj Verter, suferant’ ribela, И Вертер, мученик мятежный,
kaj senkompara Grandison’, И бесподобный Грандисон,
nin dormiganta post ekkon’, Который нам наводит сон, —
por nia revulino bela Все для мечтательницы нежной
en sama bild’ kuniĝis jen В единый образ облеклись,
en la figuro de Eŭgen’ В одном Онегине слились.
[ 3:9, p. 55] [Пушкин: Евгений Онегин]

Kaj simile ĉe Grabowski multloke en «Sinjoro Tadeo» (ĉi-poste Tadeo):

Car’ kurieron sendis al Napoleono, Wiem, że car wysłał gońców do Napoleona
Peti pacon; sed oni militon deklaros, Prosić o pokój; wojna nie jest ogłoszona;
Ĉar princo Juzef aŭdis de sinjor’ Binjono, Lecz książę Józef słyszał od pana Biniona
Franc’, el imperiestraj konsilkonfidatoj, Francuza, co należy do cesarskiej rady,
Ke tute vanaj estas ĉi tiuj traktatoj … Że na niczem skończą wszystkie te układy…
[Tadeo, 6:267-271] [Pan Tadeusz]

Ĉi tie Juzef = Józef Poniatowski, la akcento sur u (dum la plene asimilita Binjono = Louis Bignon); aŭ

Kaj poste Volodkoviĉ, fiera brutalo [Tadeo 6:333]

– kun la akcento pola, Wołodkowicz.

Tiaj duonasimilitaj nomoj do ekzistas en la reala uzo, sed ili estas devio de la ĝenerala lingvosistemo kaj atestas, ke la esperantistoj ne plene alproprigis al si la ĝeneralan sistemon de la lingvo (male ol ekz-e la francoj rilate al la sistemo de la franca lingvo). Trudi al Esperanto leksikan akcenton estas samkiel trudi al ĝi leksikajn tonojn de la ĉina.

La inaj nomoj

[Ĉi tiu sekcio estas nur ĝermo iam kompletigota]

Oni ne bezonas marki la inecon de Elizabeto.

La kutimo formi inajn nomojn kiel derivaĵojn de nomoj viraj estas apartaĵo de Latino kaj pere de ĝi, de la lingvoj formitaj per la Roma eklezio. Tia tradicio ne ekzistas (aŭ nur marĝene ekzistas kiel prunto) ĉe la judoj, araboj aŭ rusoj.

Male ol la grekoj, la antikvaj romanoj estis patologie senfantaziaj pri la nomoj. Ili havis nur 18 virajn antaŭnomojn (el kiuj 3 estas numeraloj); dum la pliparto de la respublika periodo la inoj ne havis individuan nomon, la filinoj ricevadis la gentonomon de la patro en la ina formo kun numero: la eventualaj filinoj de M. Tullius estus Tullia Prima, Secunda, Tertia, … Nona …

Iom simile al la patronomoj. Danaidinoj – Atrido.

Estas formala avantaĝo trakti la inajn nomojn kiel adjektivojn (kaj historie tio estas nemalvera) – kvankam se mi estus ino, mi opinius tion ofenda.

Aliflanke, la nomoj ambaŭgenraj en la rusa aŭ greka etimologie estas adjektivoj ambaŭgenre: Eŭgenio = «bone (nobele) naskita»; Olgo ← Helgi «sankta, sublima» ktp.

Diversaj viraj nomoj finiĝas je -a diverslingve: la rusaj Nikita, Foma…; la italaj Andrea…; la anglaj Dana, Indiana…

Ankaŭ france François [fʁɑ̃swa] – Françoise [fʁɑ̃swa:z] (sed la francoj plejparte ne konscias tion hipnotigite de la skribo).

Kurioze, oni zorgas pri inaj antaŭnomoj – sed ne ial ne pri inaj familinomoj! Ekz-e en «Marta»: Marta Świcka, la edzino de Johano (Jan) Świcki.

La propraj nomoj fremdaj

Sian pritrakton de la propraj nomoj PAG komencas per jena mirinda enkonduko:

§36   La propraj nomoj
La propraj nomoj estigas du gravajn demandojn: unue pri ilia loko en la lingvo, due pri ilia aparta gramatika karaktero.
Se oni legas ekzemple la frazon: la antaŭa linio kunigis Villacoublay al Istanbul14 tra Brno kaj Rákosszentmihály, oni havas la impreson, ke al pure esperantaj vortoj miksiĝas aliaj, tute ne asimileblaj, alilingvaj elementoj. Oni do povas diri, ke principe la propraj nomoj estas rigardataj kiel «fremdaj», nur la komunaj apartenas al la mekanismo de la lingvo.

Mirinda ĉi tie estas la implicaĵo, ke la propraj nomoj estas fremdaĵoj, ke Esperanto malhavas proprajn nomojn esperantajn. Espereble la ĉi-supra parto donis sufiĉe da ekzemploj pri la kontraŭo; Eŭropo, Istanbulo, Cindrulino, Kolumbo, Guglo ktp estas vortoj plene esperantaj (tiom ke oni povas gugli, do la radiko povas aperi en vorto komuna).

Evidente la PAG-aŭtoroj celis ĉi tie proprajn nomojn fremdlingvajn kiuj ene esperanta teksto konservas sian formon fremdlingvan; kiel interalie Kalocsay [ˈkɒloʧɒi] kaj Waringhien [vaʁɛ̃ˈgjɛ̃]. Sed unue, tion endus indiki malimplice, kaj due, tiaj nomoj ja nepre estas fremdaj, la citiloj ĉi tie malkonvenas.

Malveras la aserto ke tiaj nomoj estas «tute ne asimileblaj»:

  1. Tradukante la donitan frazon rusen mi devus transskribi la nomojn: прежний маршрут соединял Виллакубле со Стамбулом через Брно и Ракошсентмихаль (kaj ĉiun el ili eblas trovi per Guglo en la ruslingva Reto). Konsekvenca transskribado de tiaj nomoj estas jes ebla kaj reale praktikata en realaj lingvoj.
  2. Se temus pri vojaĝo suden de mia domo, tiam ankaŭ uzanto de latinalfabeta lingvo certe transskribus la (enkrampigitajn) signojn cirilajn, ĉinajn, arabajn, nepalajn kaj bengalajn:

vojaĝi el Berdsko (Бердск)
tra Ĉerepanovo (Черепаново),
kaj Barnaulo (Барнаул),
kaj Urumĉio (乌鲁木齐, Wūlǔmùqí, ۈرۈمچی),
kaj Lasao (拉萨 ),
kaj Katmanduo (काठमांडौ)
al Dako (ঢাকা).

Se ĉi tiuj nomoj aziaj estas esperantigeblaj, kial la nomoj eŭropaj estus tiom senesperaj?

Mikslingvaj tekstoj

Praktike mikslingvaj tekstoj estas afero sufiĉe ofta, kaj ne nepre malbona. Ĉiu matematika artikolo entenas tekstopecojn esprimitajn en formala lingvo matematika. Ekz-e15:

(M, d1) kaj (N, d2) estu metrikaj spacoj. Funkcio f: M→N estas kontinuega, se por ĉiu ε>0 ekzistas δ>0 tia, ke por ĉiuj x, y ∈ M

d1(x, y) < δ ⇒ d2(f(x), f(y)) < ε

Similan lingvon havas ĥemiistoj kaj aliaj fakuloj. Kiam lingvisto citas fremdlingvan materialon, tio estas simila afero:

Por “rapida” la embaraso de riĉeco prezentas almenaŭ ses vortojn: fast, quick, rapid, swift, speedy, high-speed16.

En beletro fremdlingvaj pecoj povas celi specialan efekton:

Eliris, kun nodara zono, Verm-Robako,
Al Tade’ « Surge puer! » severe vokante,
Kaj ŝerce, super ŝultroj, la nodojn svingante [ST 2:46-48]

«А что театр?» – «О! сиротеет, «Kaj la teatro?» – «Orfas plene,
C’est bien mauvais, ça fait pitié. C’est bien mauvais, ça fait pitié.
Тальма совсем оглох, слабеет, Talma’ surdiĝis, rolas pene,
И мамзель Марс – увы! стареет … kaj mam’zelle Mars jam senrevene
Зато Потье, le grand Potier! oldiĝas … Sed le grand Potier!
Он славу прежнюю в народе En mond’ por lia glor’ iama
Доныне поддержал один.» – ankoraŭ ne videblas fin’!» –
«Какой писатель нынче в моде?» – «Kiu verkisto modas?» – «L’ sama –
«Всё d’Arlicourt и Ламартин.» nur d’Arlicourt kaj Lamartin’. –
«У нас им также подражают.» «Ĉe ni imitas ilin multaj.»
[Пушкин: Граф Нулин] [Puŝkino: Grafo Nulin’]17

Konvenas kontrastigi ĉi tiun malkaŝe dulingvan pecon kun la ĉi-supra peco el (3:9), aŭ la ĉi-suba peco el (2:29–30), kie la asimilitaj nomoj neniom ĝenas la glatan fluon. Ĉi tie la franclingvaj pecoj postulas ŝanĝon de la tuta artikulacio, kaj tial la rusa teksto de Puŝkino apartigas ilin en memstarajn intonaciajn unuojn, kun ĉirkaŭaj paŭzetoj kiuj faciligas al la leganto la artikulaciajn transŝaltojn. La esperanta traduko konservas tiun apartigon en la dua verslinio, kie la franca frazo okupas la tutan apartan verson; male, en «Sed le grand Potier!» la intonacia fluo trudas kunigon de vortoj esperanta kaj francaj en unu sintagmon, kaj tio estas difekto de la traduko (ruse estas, proksimume: «Tamen Potje’, le grand Potier!» kun du malsamaj artikulacioj de la nomo en la disaj sintagmoj).

Tia diferenco eble malpli klaras en la okcidenta tradicio, kie oni uzas neasimilitajn (almenaŭ skribe neasimilitajn) fremdaĵojn ankaŭ en la neŭtralaj kuntekstoj; ekz-e

Vernon, buĉisto Cumberland, Wolfe, Hawke, Хок, Фердинанд и Гренби – все герои,
Princ’ Ferdinand, Granby, Burgoyne, Keppel, Howe И Кемберленд-мясник и Кеппел тут;
Ricevis ĉiu famon el la stok’, Они потомством Банко предо мною,
Kaj stratonomon kiel Wellesley, aŭ Как пред Макбетом, в сумраке встают,
Kiel reĝar’ de Banquo, en sia lok’ «Помёт одной свиньи», они толпою
Renomon spuras, la “porkidoj naŭ”. По-прежнему за славою бегут,
Francujo havis Buonaparté18 kaj Dumourier А слава – даже слава Бонапарта
Sur paĝoj de la Moniteur kaj Courier. Есть детище газетного азарта.
   
Barnave, Brissot, Condorcet, Mirabeau, Барнав, Бриссо, Дантон, и Кондорсе,
Petion, Clootz, Danton, Marat, La Fayette – Марат, и Петион, и Лафайет
Ĉiu ja estis franco, kaj hero’; Вот Франция во всей своей красе,
Ankaŭ aliaj tenas sin en pret’, (А всё-таки забывчив праздный свет)
Joubert, Hoche, Marceau, Lannes, Desaix, Moreau, Жубер и Ош, Марсо, Моро, Дезэ
Kun multaj el l’ armea societ’, Смотрите-ка, им просто счёту нет!
Kiuj ja estis foje fenomenaj, Недавно их венчали лавры славы,
Sed ne por miaj versoj tre konvenaj. Но не приемлют их мои октавы.
[Bajron, tr. William Auld: Don Johano. 1:2–3] [Байрон, пер. Т. Гнедич: Дон Жуан]

(Jen la angla originalo por la interesatoj:

Vernon, the butcher Cumberland, Wolfe, Hawke,
Prince Ferdinand, Granby, Burgoyne, Keppel, Howe,
Evil and good, have had their tithe of talk,
And fill’d their sign-posts then, like Wellesley now;
Each in their turn like Banquo’s monarchs stalk,
Followers of fame, “nine farrow” of that sow:
France, too, had Buonaparté and Dumourier
Recorded in the Moniteur and Courier.
 
Barnave, Brissot, Condorcet, Mirabeau,
Petion, Clootz, Danton, Marat, La Fayette,
Were French, and famous people, as we know;
And there were others, scarce forgotten yet,
Joubert, Hoche, Marceau, Lannes, Desaix, Moreau,
With many of the military set,
Exceedingly remarkable at times,
But not at all adapted to my rhymes.

[Byron: Don Juan. 1:2–3].)

Anglalingvanon la nomlistoj en la du oktavoj devus impresi malsame: la 2ª komenciĝas per nomoj britiaj, poste aperas francaj; en la 3ª, ĉiuj nomoj estas francaj. En la rusa traduko ili ĉiuj estas egale rusigitaj, kaj legado fluas egale senstumble.

Ĉio bonas sialoke; “H2O” tute normalas en teksto ĥemia, sed en verko beletra preferindas la pure esperanta “akvo” (krom se oni verkas pamfleton kontraŭ ĥemiistoj aŭ celas efekton komikan ktp).

La fremdaj nomoj latinalfabetaj

Formale la dirita sufiĉas por distingi «la sian» disde «la fremda»; sed en la realo regas antaŭjuĝoj samtiom fortaj, kiom malraciaj, kaj tial necesas diri ankoraŭ iomege da vortoj logike superfluaj.

En la moderna latinalfabeta mondo plejparte (kvankam ne senescepte) regas la stranga kutimo ĉiam lasi senŝanĝaj la nomojn fremdajn se ili venas el lingvo kun latinalfabeta skriba normo – do ne nur en la okazoj kiam tio servas specialan celon, sed ankaŭ en la okazoj ordinaraj (en kiuj fremdajn nomojn alialfabetajn oni nepre transskribus).

Ekzemple en jena peco kie Puŝkino rakontas ke Eŭgeno

Homeron mokis, Teokriton, Бранил Гомера, Феокрита;
sed legis li Adamon Smiton, Зато читал Адама Смита
kaj spertis pri ekonomik’ – И был глубокий эконом,
do rezonadis kun efik’ То есть умел судить о том,
kiel la ŝtat’ akiras monon … Как государство богатеет …
[ 1:7, p. 13]  

neniu protestus kontraŭ la esperantigitaj formoj Homero kaj Teokrito, sed multajn latinalfabetulojn ial ŝokas tute simila Adamo Smito – kvankam ĝi temas pri homo ne malpli fama ol Teokrito kaj kvankam ties nacilingva nomo Adam Smith estas egale fremda kaj neesperanta (ĝia fina th [θ] ja estas samsona kun la komenca θ de Θεόκριτος). Sed la antaŭjuĝo pli fortas ol ajna rezono.

Cetere, oni krome kutimas en tiaj okazoj senskrupule amputi la fremdajn supersignojn, ĉion eksteraskian; tiel do ĉeĥo Čacký [ˈʧaʦki:] en Usono iĝas Cacky [ˈkækɪ] ktp.

The Write-Only System (La nurskriba sistemo)

La unua viktimo de ĉi tiu miskutimo estas la sonformo de la nomoj. Averaĝa leganto ne scipovas voĉlegi ĉian nomon latinliteran laŭ la reguloj de koncerna lingvo (oni ja ne scipovas ĉiujn lingvojn latinliterajn). Kaj eĉ apliki la regulojn de la ĉefteksta lingvo ne ĉiam eblas: ekz-e Kalocsay kaj Waringhien entenas literojn kiuj en Esperanto ne ekzistas.

Sekve la leganto retenas en sia menso ian malklaran bildon grafikan, kaj anstataŭigas la abrakadabron per ia bla-bla: «Bla-bla-1 kisas Bla-bla-2» (evidente sen la akuzativaj finaĵoj). La normala sistemo de valoroj, en kiu la sonformo ĉefas super la skribo, renversiĝas: en tiu mondo gravas la skribo, kaj anstataŭ la sonformo oni voĉblekas ion malklaran.

Mi koncedas, ke ankaŭ embarason oni povas uzi por arta efekto. En la 19ª jc Lamartino ankoraŭ ne sciis, kiel oni voĉlegu la nomon Byron, kaj kompimetintis lin per la ŝerca alparolo Ho vi, kies veran nomon la mondo ne scias … :

L’Homme (Alphonse de Lamartine, Méditations poétiques)

À lord Byron.

Toi, dont le monde encore ignore le vrai nom,
Esprit mystérieux, mortel, ange, ou démon,
Qui que tu sois, Byron, bon ou fatal génie,
J’aime de tes concerts la sauvage harmonie,
(…)

Suferas gramatiko

La dua viktimo estas la gramatiko: ne ĉiam eblas deklinacii la amorfan bla-bla-bla, kaj tio ege rigidigas la stilon, malpliigas la liberon de frazkonstruo. Malfacile mi povas imagi, kiel oni tradukus egale facilmove tiajn strofojn el «Eŭgeno Onegin», kiel ekz-e la sekvaj:

Tre frue ŝin romanoj logis, Ей рано нравились романы;
anstataŭaĵo de la viv’; Они ей заменяли всё;
Russo’ kaj Riĉardson’ mensogis – Она влюблялася в обманы
ŝi enamiĝis kun naiv’. И Ричардсона и Руссо.
Bonkora patro sen atento Отец ее был добрый малый,
preteris ŝanĝon de l’ jarcento, В прошедшем веке запоздалый;
sed librojn traktis sen malŝat’; Но в книгах не видал вреда;
ne klopodante pri legad’, Он, не читая никогда,
li taksis ilin ludileto; Их почитал пустой игрушкой
kaj tute ne zorgigis lin, И не заботился о том,
kun kiu libro la filin’ Какой у дочки тайный том
dumnokte restis en sekreto. Дремал до утра под подушкой.
Kaj la edzin’ rilatis mem Жена ж его была сама
al Riĉardson’ kun kora trem’. От Ричардсона без ума.
   
Ŝi vere amis Riĉardsonon, Она любила Ричардсона
ne tial, ke ŝi legis lin, Не потому, чтобы прочла,
ne ĉar preferis Grandisonon Не потому, чтоб Грандисона
ŝi al Lovlaso, laŭ inklin’; Она Ловласу предпочла;
sed iam ja princin’ Alina, Но в старину княжна Алина,
kuzino moskva, en senfina Ее московская кузина,
babil’ lin traktis kun aprec’. Твердила часто ей об них.
Ĉi tiam estis ŝia edz’ В то время был еще жених
fianĉo, sed ne dezirito; Ее супруг, но по неволе;
alian prisopiris ŝi, Она вздыхала о другом,
animo lia kaj raci’ Который сердцем и умом
al ŝi pli plaĉis laŭ merito: Ей нравился гораздо боле:
ĉi Grandisono estis dand’, Сей Грандисон был славный франт,
gvardi-serĝento, kartludant’. Игрок и гвардии сержант.
[ 2:30, p. 47] [Пушкин: Евгений Онегин]

Simile en «Sinjoro Tadeo» aperas senĝene la plurnombraj formoj de asimilitaj familinomoj, formoj kiuj estus problemaj sen asimilo (krom se oni pretas plurnombrigi laŭ la pola originalo):

diris ĉiuj Ĥoreŝkoj (2:193) – wszyscy Horeszkowie
kun ducent Mickjeviĉoj (2:336) – Mickiewiczów dwiestu

Por defendi tiun naciskriban nomfetiĉismon oni prezentas diversajn sofismojn; ni do ekzamenu ilin.

La sama alfabeto

Jen foruma opinio el samtema diskuto:

La aferoj diferencas en tio, ke la rusa ne uzas la saman alfabeton. Sed en lingvoj kiuj ja uzas la saman alfabeton, nacilingvoj ĝenerale ne modifas la nomon (krom per forigo de supersignoj). Mi tre forte dubas ke la rusa lingvo modifas nomojn el aliaj cirilliteraj lingvoj.

  1. Kelkaj lingvoj latinalfabetaj ja transskribas la proprajn nomojn: latva, litova, turka, azera, serba (en ties latinalfabeta varianto) kaj Esperanto (jam en la Fundamento).
  2. Ankaŭ Latino estas lingvo latinalfabeta, kaj tie oni kutimas transskribi ambaŭdirekte:
  3. Latino gravas kiel lingvo samfunkcia; verdire nun ĉi tiun funkcion plenumas la angla, kies ortografio estas kiel eble plej maldigestema; sed ĝuste tio indikas, ke Esperanto, por prosperi, devas prezenti alternativan solvon; ja konkurenci kun la angla per la rimedoj anglaj estas nek interesa, nek prudenta.
  4. Kaj la rusa, kaj la aliaj cirilalfabetaj lingvoj jes adaptas la skribon. La bulgara alfabeto estas propra subaro de la rusa, sed mia bulgara kolego Бърнев iĝas Бырнев en la paperoj ruslingvaj (la funkcioj de la litero ъ malsamas bulgare kaj ruse). Alidirekte estas simile, ekz-e Boris’ Jelcin:
  5. La lingvoj hebrea kaj judgermana (Jido) uzas unu saman alfabeton (la hebrean), tamen la nomo «Zamenhof» estas transskribata malsame (respektive זמנהוף kaj זאמענהאָף).
  6. Ankaŭ en la lingvoj angla kaj franca la nuna kutimo skribisma ne ĉiam regis kiel nune. Pli detalan ekzemplon mi donos en la sekva sekcio.

Romeo e Giulietta

Komparu la nomojn de roluloj en la fama tragedio de Ŝekspiro. Temas pri historio de du familioj, kies nomojn Danto menciis je 270 jaroj pli frue (Purgatorio, v. 6:106-108):

Vieni a veder Montecchi e Cappelletti,
Monaldi e Filippeschi, uom sanza cura:
color già tristi, e questi con sospetti!

Ŝekspiro (aŭ liaj perantoj) ne hezitis oportunigi la italajn nomojn por la angla publiko:

Komparu ĉi tiun liston kun la esperantaj tradukoj de «Reĝo Lear». Kiel oni voĉlegu ĉi tiun Lear? Ĉu Léar? Ĉu Lear’? Ĉu Lir’? Ĉu Ler’19? Ĉu ne evidentas ke la rampula kopiado de la anglaj literoj atestas ke la tradukintoj restas tute fremdaj al la ŝekspira spirito?

Similan adaptadon ni trovas ankaŭ ĉe aŭtoroj alilandaj. Ekz-e en la Konrelia «Sido» (P. Corneille, «Le Cid»):

Simile pri Don Quixote, kies ĝustan prononcon [don kiŝote] de la koncerna epoko konservis la franca tradicio (Don Quichotte), dum la uzo de la moderna skribo Don Quijote en la esperanta traduko de F. de Diego estas absurde anakronisma: ĝi trudas senutilan fremdaĵon kiu misprezentas «la aŭtentan nomon» de la romanpersono.

Ankaŭ en postaj epokoj ni trovas transskribojn inter lingvoj latinalfabetaj, ekz-e kaj en la originalo (la 19ª jc), kaj en la traduko de «Sinjoro Tadeo»:

Eo Pl Originalo
Binjono Binion (6:269) Louis Bignon (fr)
Breŭghelo Brejgel (3:616) Brueghel, Breughel (nl/de)
Sommo-Sjerro Samosiera (11:4) Sommo-Sierra (es)
Todven-o Todwen (7:26) T. Tödwen (de)

En la 20ª jc diris W. Auld en la antaŭparolo al la sia traduko de «La ĉashundo de la Baskerviloj» (kie ni trovas Ŝerlokon Holmson, Vatsonon, Baskervilojn ktp):

Mi neniel pardonpetas pro mia esperantigo de propraj nomoj en tiu ĉi traduko. Min ĉiam ĝenas fremdlingvaj nomoj, ofte por mi neprononceblaj, meze de Esperanta teksto, ĉar ili ĉiam hezitigas la rapidan fluon de mia legado. Ne nur tio, sed la fremdlingvaj nomoj ne akceptas nature adjektivigon aŭ adverbigon, kaj — plej grave — akuzativigon. Ne ekzistas regulo, kiu tekstas: La akuzativo estas deviga, krom en la kazo de propraj nomoj; aŭ: Objekto ne ekzistas, kiam temas pri propraj nomoj. Agi tiel estas subtila subfoso de nia lingvo, kaj vidigas mankon de fido pri ĝi entute. (…) Vivanta homo eble havas rajton al sia nomo, sed tio ne nepre validas kaze de fikcia kreaĵo. Ni devas liberigi nin de imponiĝo antaŭ la nomaj ideogramoj, kaj restarigi la fluantecon de nia ŝatata lingvo!

Ĉu la samaj literoj?

La koncepto signo ĝenerale, kaj litero speciale, entenas du partojn: la (grafika) formo, kaj la (fonetika) signifo. La literoj A E O P C X estas samformaj en la alfabetoj latina kaj rusa, sed oni ja rigardas ilin malsamaj literoj (kaj iliaj numeroj en Unikodo estas malsamaj). La litero Z havas la valoron [ʦ] en la germana, [z] en la franca, [θ] aŭ [s] en la hispana – sed ial oni rigardas ĝin unu sama litero.

Laŭ Vikipedio,

Alfabeto estas malgranda aro de simboloj, el kiuj ĉiu reprezentas pli-malpli aŭ historie fonemon de la lingvo. En perfekte fonologa sistemo, kiel estas tiu de Esperanto, fonemoj kaj literoj korespondas perfekte dudirekten:
1. skribanto povas antaŭdiri la ortografion de vorto elparolata, kaj
2. parolanto povas antaŭdiri la elparoladon de vorto pro la ortografio.

Tiusence «la latina alfabeto» kiel la komuna bazo de la okcidentaj lingvoj ne estas plenvalora alfabeto, ĝi estas nur aro da signobildoj sen fiksita signifo.

Se la italoj kaj la francoj uzas la samajn literojn, kial la samliteran urbonomon Ajaccio la italoj voĉlegas Ajaĉĉo, kaj la francoj, Aĵaksjo’? La nomon Augustus la germanoj voĉlegas [au'gustus], dum por la angloj ĝi estas [ɔ:'gʌstəs], ktp. Unueco voĉlega (en la direkto «de litero al sono») ne ekzistas. Simile, la landonomon China, per kiu latinidlingvanoj celis la sonformon Ĉina, la germanoj kaj la poloj honeste provis voĉlegi laŭ la tradicio latina, el kio estiĝis la fruesperanta Ĥinujo, monumento pri miskomprenoj kiajn naskas la uzo de la latina alfabeto.

Ankaŭ en la kontraŭa direkto, la skriba (de sono al litero), ne estas pli bone. La familinomon de la rusa verkisto Чехов oni latinlterigas plej diverse:

ro Cehov
tr Çehov
tk Çehow
cs Čechov
eo Ĉeĥov
en Chekhov
es Chéjov
hu Csehov
uz Chexov
pl Czechow
fr Tchekhov
sv Tjechov
de Tschechow
et Tšehhov
fi Tšehov

Kio estas litero?

La ĉefprincipo de litera skribosistemo estas ke por voĉlegi (aŭ skribi) vorton oni voĉlegas (respektive skribas) unu post la alia ĝiajn literojn (resp. fonemojn). Tiusence la skriboj de la angla, franca kaj de multaj aliaj lingvoj latinalfabetaj ne estas skriboj literaj: tie la tuto ne estas sumo de siaj partoj.

Iam mi klarigis al rusa kolego programisto, ke la francan vorton eau oni voĉlegu [o]. Li ekridis, kaj deklaris, ke nun li komprenas la principon de la franca ortografio: kombinon da vokaloj oni voĉlegu komplemente – kiel vokalon kiu forestas en la kombino, programiste: [^aeu]. Kaj simile

o [o] + i [i] = [wa] (moi, Poirot);
a [a] + i [i] = [ε] (air);
i [i] + l [l] = [j] (soleil, Meillet)

Simile en la angla, ekz-e William Somerset Maugham [ˈsʌməsɪt mɔːm], augha = [ɔː].

Do, la minimumaj sonsignifaj elementoj de tia skribosistemo estas ne tiom literoj, kiom literkombinoj. La veraĵo de la programista ŝerco konsistas en tio, ke la plurliteraĵoj kiel la franca eau estas neanalizeblaj grafikaj blokoj. Tio signifas, ke la koncernaj skriboj estas alitipaj ol la pure literaj sistemoj (kia estas la esperanta). Kelkaj lingvaj tradicioj honeste agnoskas tion: la ĉeĥoj rigardas sian ch kiel apartan literon (kaj lokas ĝin en sia alfabeto inter h kaj i); la hungaroj simile traktas siajn «literojn» cs, gy, ly, ny, sz, ty, zs. La malpli raciaj lingvoj okcidentaj tion ne agnoskas – unue, ĉar la nombro de tiaj plurliteraĵoj estas tie pli granda; kaj due, ĉar ilia sonsignifo estas malpli klara.

Ekz-e la angla lingvo havas 48 fonemojn (tiom havas la fonetika Ŝava alfabeto), kiujn do maleblas ĉiujn rekte prezenti per la 26 literoj novlatinaj; tial la angla skribo havas 144 erojn (26 literojn + 118 literkombinojn), el kiuj nur 63 estas unusignifaj (kiel b [b], ngue [ŋ], aw [ɔ:]), kaj ceteraj povas havi po plurajn sonvalorojn (po 8–10 sonvalorojn havas a, e, o, ou)

Resume, la 26 literoj de la novlatina alfabeto askia rolas ne tiom kiel plenvaloraj literoj, kiom kiel grafikaj eroj, proksimume kiel punkto kaj streko en la morsa kodo, aŭ punkto en la brajla skribo. Honeste nombrante oni devus agnoski

La unueco de la latinliteraj skriboj estas supraĵa iluzio.

La polica oportuno

La renesancaj kleruloj oportunigis la proprajn nomojn al sia komunikada lingvo (ekzemplojn vd supre); sed en la ĵusaj 300 jaroj la latinalfabetaj landoj ĉiam pli ofte lasas fremdajn nomojn en ilia kruda formo fremda.

Mia konjekto estas, ke tion kaŭzis la kresko de burokrataro kaj polica kontrolo. En komunikado interhoma oni facile akceptis la latinigojn kiel ErasmoKartezio; sed por «la instancoj» ili devis resti Gerrit Gerritszoon kaj René Descartes.

Polica registristo ne bezonas voĉlegi la nomojn, sufiĉas tajpi la literojn – kaj nur la konatajn literojn, ignorante fremdajn diakritaĵojn:

Rákosszentmihály → RAKOSSZENTMIHALY,

same senpense kiel sensencan ĉifroŝlosilon ADGJMPTW-WTPMJGDA. Pri la alialfabetaj nomoj tia meĥanika procedo tamen ne funkciis, kaj la registristo bezonis iom esplori la aferon.

Kompreneble «la instancoj» havas intereson ke unu individuo havu unu solan nomformon; tio estas avantaĝa en multaj okazoj oficialaj – kaj tio povas esti maloportuna en multaj okazoj privataj. Mia latinalfabeta kolego senkonscie adoptas la pozicion burokratan:

Se mi en persona letero al esperantisto skribus mian nomon esperantigite, mi ne komunikus al tiu persono la veran literumon de mia nomo, kiu en la nuntempa socio ofte devas esti konata por iuj oficialaj aferoj.

Ĉi tiu obĵeto implicas ke nur unu nomformon oni uzu en komunikado privata, esperantista, oficiala enlanda kaj oficiala eksterlanda.

Se mi ruslingve skribas leteron al rusa amiko loĝanta en Usono (tiaj estas multaj), evidente la rusajn nomojn mi skribus ruse ene de la letero, kaj la adreson mi skribus anglalitere. Estas du malsamaj alparolatoj: mia samlingva amiko, kaj la anglalingva poŝto. Al ĉiu oni parolu en ties lingvo.

Tamen se mi demandas adreson de nia komuna konato kiu ankaŭ loĝas en Usono, mi atendas ke tiu adreso egale estu anglalingva: kvankam ĝi aperos ene de la respondo, mi bezonas ĝin por komuniki kun la poŝto en en ties lingvo.

Se mi ene de Ruslando korespondas kun samideano en Esperanto, tiam la nomojn ene mi transskribas esperanten (krom se temas pri datumoj uzotaj en ekstera komunikado oficiallingva) – kaj la adreson mi evidente skribos ruse: mi ne komunikas kun la poŝtistoj en Esperanto.

Simile d-ro Esperanto indikis por korespondado (almenaŭ en la komenca periodo) la familinomon Samenhof en sia adreso.

En la Antaŭparolo al la Zamenhofa leterkolekto Waringhien sciigas, ke ĝis 1904-04-12 la leteroj montras stampitan adreson:

Dr. L. Samenhof
Warszawa
ul. Dzika № 9

Tute normala situacio, la esperantistoj konis Zamenhofon, por la poŝtistoj ekzistis nur Samenhof.

Ekde 1904-04-13 la adreso estis presita:

D-ro L. Zamenhof
Varsovio
str. Dzika n-ro 9 (do, en Esperanto).

Ĉi tion mi trovas neimitinda, per ĉi tio oni trouzas la ĝentilecon de la poŝtistoj.

Ĉiel ajn, paperpoŝta korespondado nuntempe estas ĝenro formortanta; ankaŭ la oficistoj povus uzi skanilojn aŭ eĉ pli oportunajn legilojn (mia nova pasporto jam havas enkonstruitan icon). Tia aparato povus esti pli klera ol homa oficisto, ĝi povus rekoni diversajn skribojn kaj legi ĉiujn informojn elektronike. Ĉion limigi per Askio estas malmoderne.

Ankaŭ la esperanta Vikipedio policiste rifuzas privatajn nomojn esperantigitajn. En sia artikolo pri Rikardo Ŝulco la esperanta Vikipedio konstatas:

Al lia idearo apartenis interalie la radikala esperantigo de ĉiuj nomoj, sin mem li nomis esperantlingve Ŝulco Rikardo.

Kaj malgraŭ ĉi tiu konstato la titolo de la artikolo estas Richard Schulz, kaj ene de la esperantlingva artikolo estas uzata la germana nomformo.

Same pri Ludoviko Mimoo – la Vikipedio forŝiras lian esperantan maskon por denunci al ni lian katalunan nomformon Lluís Mimó Epinalt, egale metitan ne ien interkrampe, sed titolen. Same pri «Hermann Behrmann, kiu mem esperantigis sian nomon al Hermano Bermano» ktp. Ne gravas la nomoj per kiuj la koncernuloj subskribis siajn verkojn en Esperanto kaj estas konataj en Esperantujo, gravas la nomoj sub kiuj ilin konis la polico.

(Oni povus argumenti, ke la originala formo gravas por mendi libron en biblioteko. Tamen tie gravas ne la polica nomformo, sed la formo uzita sur la titolpaĝo. Verkon de Stendhal ne oportunas mendi kiel verkon de Henri Beyle; kaj simile pri la libroj de Rikardo Ŝulco kaj Ludoviko Mimoo. En tia okazo por la bibliotekisto pli oportunas la kataloga numero. Fakte, ankaŭ por polico la legitimila numero estas pli informa ol nuda nomo John Smith, pri kiaj Smith-oj la angla Vikipedio entenas 129 artikolojn.)

Mi mem malsame transskribas mian nomon en diversajn lingvojn, kaj trovas tion avantaĝa. Ne nur ĉar tio faciligas komunikadon kun la cellingvaj personoj, sed ankaŭ en aliaj, ne antaŭviditaj situacioj, kiujn mi komence tute ne imagis. Ekz-e la emaksa programpakaĵo muse, per kiu mi preparas HTML-igon de ĉi tiu teksto, disponigas plurajn «direktivojn» por priskribi la dokumenton, inter ili #title kaj #author – sed nenion por indiki la ĉeflingvon. Nu, por mi estis facila agordi ĝin tiel, ke se la aŭtoro estas Sergio Pokrovskij, tiam la verko estas esperantlingva, lang="eo" (vidu la fontaĵon de ĉi tiu HTML-versio; ĝi komenciĝas per <html lang="eo">); se la aŭtoro estas С.Б. Покровский, tiam lang="ru"; se Sergei Pokrovsky, tiam lang="en" ktp. Fakte temas pri tute disaj agadoj, kaj facilas por mi klasi la verkojn kaj informojn laŭ tiuj disaj identoj. Tio estas ne polica, sed mia persona oportuno.

La ekstremoj intertuŝiĝas

Ne nur policistoj kaj burokratoj estas mense maldiligentaj, ankaŭ la ĵurnalistoj trovis oportuna same ŝpari siajn mensajn fortojn kaj lasi en siaj gazetaj raportaĵoj la fremdajn nomojn en ilia kruda formo fremda. Ĉar bona asimilo postulas kompetenton, tradicion kaj lertan lingvoposedon de la cellingvo; la transskriboj de Rikardo Ŝulco efektive aspektas malbele – ĝuste ĉar al li mankis tia tradicio, kian posedas en sia kampo averaĝa tradukisto aŭ ĵurnalisto ruslingva.

Dum lernado de fremda lingvo FL oni instruas al lernanto rusa, interalie, du aferojn:

Mi provis verki specimenojn da tiaj reguloj por esperantigo de nomoj germanaj kaj por esperantigo de nomoj francaj; pri pluaj aliaj lingvoj ekzistas similaj reguloj, listigitaj en la esperanta Vikipedio.

Tia instruo (kaj sistemigita tradicio) ŝajnas manki en la Okcidento (krom kiam oni instruas lingvojn alialfabetajn, ekz-e la ĉinan). Sekve la malfacilaĵo estas transmetita de la loka raportisto aŭ tradukisto, kiu bone scias la fontajn prononcon kaj lingvon, sur la leganton kiu normale ilin malmulte aŭ neniom konas (ankaŭ radia aŭ televida novaĵlegisto okcidenta ofte ne scipovas ĝuste voĉlegi la proprajn nomojn). Rezultas aŭ fuŝa, aŭ nenia legado.

Por sin senkulpigi pri sia malkapablo la okcidentaj verkistoj prezentas ĝin kiel sian meriton, kiel superkleron – ĉar, diras ili

La argumento estas efekta, sed malvera: ĉar la superklero ial restas limigita je la lingvoj latinalfabetaj; ambaŭ argumentoj centoble pli validus pri la lingvo ĉina (aŭ araba aŭ persa ktp) – sed ial la koncernaj superkleruloj pri ili neniom zorgas.

Sed eĉ ene de la eŭropa mondo tiu pretendo funkcias nur parte. La germanan nomon Mozart la angloj, francoj kaj italoj skribas egale. La italoj ĝin voĉlegas Mocart, samkiel la germanoj (prononco laŭas la ĝeneralajn legoregulojn). La angloj disigas «Mozart»on (la formoj sona kaj skriba estas lernendaj aparte); la francoj fuŝas la prononcon laŭ siaj legoreguloj kaj trudas tion al Esperanto. (Aliflanke, la nomon Tiziano ili ŝanĝas en Titien, kaj eble tial PIV prezentas ĝin en la ĝusta esperantigo Ticiano – cetere, Zamenhofa.)

Ni supozu tamen, ke la verkinto kaj la leganto egale estas plurlingvaj – ĉu tio plene solvas la problemon? PMEG (1:2.3) rimarkas:

Memoru ankaŭ, ke oni ĉiam povas uzi la originan elparolon senŝanĝe, se oni tion preferas.

Tio estas bona, taŭga kaj eĉ nepra, se la dulingveco estas parto de la ludo, kiel en la dulingvaj pecoj kiel la cititaj ĉi-supre. Sed se la teksto ne implicas tian ludon, tiam la efiko estas fuŝa (kaj des pli fuŝa, ju pli bone oni scipovas ambaŭ lingvojn). Ĉiu lingvo posedas siajn proprajn ritmojn, intonaciojn, artikulaciajn manierojn. La baza aranĝo de la ĉeforganoj varias de unu lingvo al la alia. Kiam mi transiras de la rusa en la francan, mi streĉas aliajn muskolgrupojn (ekz-e la lipojn), la artikulacio iĝas «pli antaŭa» ktp. Se oni ofte transsaltas el unu lingvo en la alian, povas ŝajni ke la parolanto grimacas (kompreneble se li zorgas ĝuste artikulacii en ambaŭ lingvoj).

Ankaŭ la ĉefformaj realigoj de komunaj fonemoj malsamas. La fonemo t estas pli alspira angle ol en la rusa aŭ en la franca; tial rusa-franca t povas ŝajni r al anglalingvano, dum la angla t sonas preskaŭ kiel ĉ por ruso. Se oni aŭdas ne tro mallongan pecon, oni akomodiĝas al la sonsistemo de la parolanto, sed se okazas mallongaj, unuvortaj transsaltoj, oni konfuziĝas. Meze de ruseca varianto de Esperanto (kie la voĉaj konsonantoj efektive estas voĉaj), la germane artikulaciita Berlin perceptiĝas kiel Pelin’.

Zorge pripensita ĉifonkudraĵo (kiel la peco el Grafo Nulin’) povas esti verko arta; sed traduko fremdiganta originale hejmajn nomojn rompas la intonaciojn kaj la etoson, kaj rezultas mizera flikkudraĵo.

Jen estas peco el la «Batalo de l’ vivo», entenata la anglajn nomojn Clemency, Craggs, Marion, Snitchey, Michael Warden en formo de IFA-flikaĵoj, do tiel, kiel ili devus soni en voĉlego obeanta la indikitan manieron (paralele mi metis la rusan tradukon – cetere, pli kompletan – en kiu la nomoj tre similas la IFA-ajn grafike, sed estas legeblaj tute glate, sen stumbligi la intonaciojn, kaj implicas artikulacion ĉeftekstan – ĉi-okaze do, la rusan):

“Aha!” ekkriis la doktoro kaj iris al ili renkonte. “Bonan matenon, bonan matenon! Kara [ɡɹeɪs]! ['mεəɹɪən]! Jen estas sinjoro ['snɪʧɪ] kaj sinjoro [kɹæɡz]. Kie estas ['ælfɹɪd]?” (…) — А! — воскликнул доктор и пошел к калитке навстречу гостям. — Здравствуйте, здравствуйте! Грейс, дорогая! Мэрьон! К нам пришли господа Сничи и Крегс, где же Элфред? (…)
“Iu estas ekster la domo,” diris ['mεəɹɪən] kaj montris al la pordo, “kiun mi hodiaŭ vespere ankoraŭ devas vidi, kaj paroli kun li. [maɪkl wɔ:dn], pro Dio, foriru. Nun ne!” ['klemənsi] surprizite kaj maltrankvile ektremis (…) — Пришел один человек, — промолвила Мэрьон, указывая на дверь. — Я должна с ним увидеться и поговорить сегодня же. Майкл Уордн, уйдите ради бога! Не сейчас! Клеменси вздрогнула в тревожном изумлении (…)
Poste sinjorino ['snɪʧɪ] diris al si mem, ke la rigardo, kun kiu ŝi tion ĉi diris, trafis [kɹæɡz]’on en la profundon de la koro kaj ke li tion ĉi sentas, kaj sinjorino [kɹæɡz] rimarkis al sia edzo, ke ['snɪʧɪ] lin trompas post la dorso kaj ke li tion ĉi vidos, kiam estos tro malfrue. Затем миссис Сничи решила, что ее взгляд проник в самую душу Крегса, и Крегс сознаёт это, а миссис Крегс заметила, обращаясь к Крегсу, что «его Сничи» втирают ему очки у него за спиной и он сам убедится в этом, да поздно будет.

Poirot de Agatha Christie

Tamen reale ne ĉiuj okcidentanoj estas superkleruloj, kaj la fremdajn nomojn ili plejparte mislegas kaj kripligas pli forte, ol se la nomoj estus transskribitaj.

Mia edzino tre ŝatas la filmoserion «Пуаро Агаты Кристи» (originale Agatha Christie’s Poirot), kie la amuza ĉefrolulo fojfoje insistas pri la ĝusta prononco de sia franclingva nomo Poirot, ekz-e (The Disappearance of Mr. Davenheim):

Delivery Man: Morning, Sir, I’ve got a parrot for Mr Poy-rot.
Hercule Poirot: No no no! Poirot. It is pronounced Pwa-roh.
Delivery Man: I beg your pardon, Governor. I’ve got a “pwa-roh” for Mr Poy-rot.

(Ĉi tiu epizodo estas iom enigma en la traduko rusa, kie Пуаро estas legebla por ĉiu kiu scipovas legi ruse; kaj eble ankaŭ en traduko franca.)

La francoj venĝas ĉi tiun Pojroton kontraŭ la angloj prononcante la nomon de duko John Churchill Marlborough kiel Malbrug’ en

Malbrough s’en va-t-en guerre

(Laŭ atesto de mia patro, dum la Dua mondmilito iuj poloj voĉlegis la nomon Churchill de malproksima praido de tiu Malbrugo kiel Ĥurĥil – reciprokante la mislegon Ĥomski = Chomsky → Ĉomski fare de la usonanoj).

Rekoninte en Poirot nomon franclingvan, oni prononcu [pwa'ʁo]; sed rekoninte la francajn etimon en Detroit, Des Moines oni tamen voĉlegu [dɪˈtrɔɪt, dɪˈmɔɪn]; sammaniere oni esperantigas Ĉikago, Miĉigano – kvankam ĉi-okaze la usonanoj ial konservas la prononcon [ʃɪˈkɑːgoʊ, ˈmɪʃɨɡən]. Schlumberger aspektas kiel nomo germana, sed (se temas pri la granda kompanio) prononcendas [ʃlœ̃bɛʁʒe] en Francio aŭ [ˌslʌmbərˈʒeɪ] en Usono.

La esperanta prononco ne nepre sekvu la lokan; ofte pli gravas la prononco internacie akceptita. Mi nur volas ke la esperanta skribo koheru kun la esperanta prononco. Meksiko, Ĉikago, Detrojto, Miĉigano koheras kun la prononco kaj liberigas la leganton je la perpleksiga demando, kiel oni voĉlegu Mexico, Chicago, Detroit, Michigan.

pi = 3.1415926535

Eĉ se latinalfabetuloj degnas rekomendi, kiel oni prononcu latinalfabetan fremdan nomon esperante, plej ofte ili tamen elektas por tio perversan formon sadisma-masoĥisman:

Propraj nomoj el la latin-alfabetaj lingvoj konservas siajn naciajn formojn kaj la alfabeton: Goethe, Shakespeare, Dvořák, Košice, Versailles ktp. (…) En la okazoj, kiam la sonformo de neasimilita nomo estas nesufiĉe konata, estas utile aldoni interkrampe piednote la proksimuman prononcon.
[Jan Werner: Terminologia kurso. §6.22]

Se mi verkas programon en kiu mi devas kelkdekfoje uzi la nombron π, mi solfoje difinos oportunan nomon

   pi = 3.141592653;
kaj poste uzos tiun oportunan nomon. Tio estas rekomendata metodo programista. Sed pri la propraj nomoj la latinafabetuloj preferas la kontraŭan metodon malracian: ili centfoje tajpos 3.141592653 (kun centoble pli granda ŝanco mistajpi), kaj ĉe la unua uzo de la konstanto (kaj nur tie!) ili metos komenton:
   l = 3.141592653 * d; /* kie 3.141592653 estas pi */

Laŭ la vortoj de usona forumano,

Kaj ŝajnas al mi, ke esperantistoj plej ofte obeas tiun saman principon. Mi fakte tre ŝatas tiun stilon: Jacques Chirac [Ĵak Ŝirak], kun la Esperanta elparolo post la nomo.

Ĝi tamen estas malracia. Pli racia estas la inversa metodo: unufoje la originala skribo, kaj ĉie cetere la skribo oportunigita. Tio ankaŭ estas pli kohera, ĉar ĉiuj nomoj estas traktataj egale (kaj la rusaj, kaj la anglaj havas la originalan skribon solfoje):

Krome, la celo indiki proksimuman prononcon estas alio ol la celo disponigi esperantigitan nomformon. Asimilo ne nepre fidele sekvas la prononcon, por ĝi gravas ankaŭ la oportuno en esperanta uzado. Ial oni povas preferi asimilon bazitan sur la skribo: Eŭlero aspektas pli bone ol la fonetike ĝusta Ojler:

Eŭlero (Euler) pruvis, ke … Euler [Ojler] pruvis, ke …
Eŭklido (Εὐκλείδης) pruvis, ke … Eŭklido (Εὐκλείδης) pruvis, ke …

Kaj en alia forumo alia persono diris (la nomo estas ŝanĝita):

Se mi en privata letero al esperantisto, pri kiu mi havas bonan kialon supozi ke li scias kiel prononci mian nomon, skribas
   «Giulio Montegue [Ĝulio Montegju]»,
tiu povus ofendiĝi, pensante ke mi supozas ke li ne scias kiel prononci mian nomon. Do tio kion vi nomas afabla fakte povus esti konsiderata ofendo, do malafablaĵo.

Jen la latinalfabeta malbeno. Iujn oni riskas ofendi indikante kiel oni prononcu vian nomon. Aliajn vi riskas ofendi ne indikante tion. Kaj mi konsentas, ke ĉiuokaza indiko de la prononco tedas kiam oni ĝin konas. Al mi kun mia duonasimilita nomo Sergio Pokrovskij normale sufiĉas tiu formo, kaj nenio plia bezonatas. Nur escepte mi bezonas sciigi la dokumentan formon, kaj tiam neniu plendas, ke tio estas superflua. Tamen tio okazas maloftege, ne pli ol trifoje dum la jaro; kaj mia senplua duonasimilita nomo sufiĉas kaj neniun ĝenas dum la tuta jaro.

La rekoneblo

Franca kolego naive rekomendis:

Sed oni ne anstataŭigu la formojn MichauxBeaufront per formoj MiŝoMiŝo’, respektive BofronBofron’, ĉar ankaŭ tiuj ne estus Esperantaj, kaj ili ne estus rekoneblaj.

Rekoneblaj por kiuj? Por la francoj la skriboformoj francaj certe estas pli rekoneblaj – samkiel por ruso Щедрин estas pli rekonebla ol Ŝĉedrin’, «kaj Ŝĉedrin’ tutegale ne estas esperanta». Malpli evidentas ke ruso leginta pri MichauxBeaufront facile rekonos tiujn nomojn aŭde. Aliflanke, por la indikitaj nomoj ne ekzistas pli bona esperanta voĉlego ol Miŝo’ kaj Bofron’ – kaj franco ja facile rekonas ilin aŭde. Se li povas skribi en diktaĵo Michaux aŭdinte [mi'ʃo] – kial li ne povu sammaniere rekoni en la esperanta transskribo Miŝo’ la nacilingvan skribformon Michaux? Nu, eble ĉar pro la supre indikita rompo de la interrilato inter skribo kaj sono la asocia ĉeno

skribo esperanta → sonformo → skribo nacia

kiu estas memevidenta por ruslingvano, ial ne formiĝas en la menso de averaĝa franco; tiu lasta jes formas du disajn parojn:

skribo esperanta → sonformo
sonformo → skribo nacia

sed ial ne kunmetas 2+2. Tamen eksterdube post nelonga trejnado oni povas facile lerni tion – ege pli facile ol lerni centojn da latinalfabetaj ortografioj.

Jen pli realisma ekzemplo pri nomo pli konata internacie.

Ĉiujare miloj da lernejanoj kaj studentoj lernas en sia kurso de matematiko pri diversaj ioj «de Koŝio» aŭ «koŝiaj». Ruse tiu familinomo estas transskribata Коши, kaj averaĝa inĝeniero ne pli bezonas zorgi pri ĝia skribo franclingva ol pri la greka skribo de la nomo Pitagoro. Mi mem unue vidis la francan nomformon Cauchy pli ol dek jarojn post kiam mi unue eklernis la koncernan materialon matematikan omaĝe al li nomitan.

La skribo Koŝi’ devas esti ne malpli facile rekonebla por franco (pro la sonformo), ol por la ruso (kaj pro la sonformo, kaj pro la skribo izomorfa al «Коши»); male, la bizara skribo originala Cauchy neniel rekoneblas por averaĝa rusa esperantisto, eĉ se li havas inĝenieran aŭ matematikan profesion kaj bone scias, kio estas «koŝia vico» ktp.

Lernanto el lando latinalfabeta lernas la por li sensencan skribon Cauchy jam en la lernejo, samkiel li legas milojn da fremdlingvaj nomoj en la libroj kaj gazetoj. Sekve en lia kapo jam ekstereperante akumuliĝas stoko da hieroglifoj latinalfabetaj, kiujn la latinalfabetuloj opinias internacie konataj. Sed ili estas eksteresperanta komunaĵo de la latinalfabeta regiono, ne tuthomara, ĝin ne lernas infano el regiono alialfabeta. Uzi tiun komunaĵon en Esperanto ne estas pli konvene ol uzi en Esperanto ideogramojn komunajn por la kulturoj orientaziaj. Tio do estas grava diskriminacio kontraŭ la esperantistoj aliregionaj: eĉ bone sciante Esperanton, ili ne rekonas en la esperantaj tekstoj la aferojn kiujn ili ja konas – ĉar la latinalfabetuloj postulas ke esperantlingve ili restu fremdaj. Simile multaj latinalfabetuloj ne rekonus en la originala skribo Θαλής «la patron de filozofio» Taleso – eĉ se ili konas kaj la saĝulon, kaj la alfabeton grekan.

Ne skribo sed sono estas vera komunaĵo en tiaj okazoj. La esperanta skribo Koŝi’ praktike identas kun la IFA-transskribo [koˈʃi]; dum en la originala franca skribo Cauchy, same kiel en la supre menciita eau, neniu litero havas konvenan sonvaloron esperantan aŭ IFA-an.

Ĝenerale, matematikistoj, programistoj, inĝenieroj posedas pli evoluintan senton pri sistememo kaj kohero ol lingvistoj aŭ biologoj, kaj malpli suferas je la nomfetiĉismo. Tial reale oftas la formoj kiel Koŝio20, Unikso, Linukso, Vindozo, Emakso, Guglo, Vikipedio, Fejsbuko

Ĉi-sube ni ekzamenos alian, tute realan, okazon similspecan, menciitan en PAG.

La timinda Pipi

La nomfetiĉismo de la okcidentanoj pensigas min pri la orienta pieco de Akvilo (Aquila, Ακύλας) el Sinopo, kiu, malkontenta pri la ornamoj de Septuaginto, faris en la 2a jc p.K. la plej laŭliteran tradukon de Tanaĥo en la grekan. Interalie, la sanktegan (kaj neprononceblan pro la tabuo) nomon de Dio, JaHVeH – kiun Septuaginto anstataŭigis per la eŭfemismo Kύριος (Sinjoro); kaj Zamenhof, per la eŭfemismo la Eternulo – Akvilo lasis en la originala skribo. Pli ĝuste, li (aŭ eble la greklingvaj kopiistoj) anstataŭigis la kvarliteraĵon יהוה (t.e. JHVH) per la grafike similaj literoj grekaj ПIПI:

    יהוה
    πιπι

(espereble via legilo scipovas prezenti la hebreaĵojn en la ĝusta direkto de dekstre maldekstren). La vorto ne estis voĉlegenda, samkiel la latinliteraj propraj nomoj ĉe la modernaj okcidentanoj. Se oni tamen provus ĝin legi kiel vorton grekan, rezultus iom ĝena Pipi.

Mi ne scias, ĉu tio estas sufiĉe absurda por la latinalfabetuloj; finfine, kiam usonanoj faras el Čacký kriplaĵon Cacky, ili plenumas tute similan operacion: du malsamajn literojn, č kaj c, ili prezentas egale (samkiel Akvilo egaligis jodon י kaj vavon ו, anstataŭigante ilin ambaŭ per joto ι); kaj ĉe tio ili tute ignoras la sonvalorojn (la ĉeĥa c, samkiel la esperanta c, havas la signifon kiun la angla c neniam havas; kaj simile heo ה [h] neniam sonas kiel la greka pi π).

Latinliterigoj eksteresperantaj

La esperantistoj rusaj kutime pensas per tutaj skribosistemoj, do ne sole per sortimentoj da signobildoj, sed ankaŭ per iliaj signifoj. Sekve ili emas rekte esperantigi sian nomon uzante la rimedojn kaj sonsignifojn esperantajn; dum por angligo aŭ germanigo ili uzas aliajn latinliterigojn.

Sed esperantistoj japanaj, ĉinaj aŭ barataj ja kredas je unueco de latinliterigo, kaj plej ofte transskribas sian nomon per rimedoj eksteresperantaj – kio faras ilin same fremdaj, kiel la nomoj de okcidentlingvuloj. Estas du tipoj da tiaj rimedoj eksteresperantaj: sistemoj aŭtonomaj (ekz-e Pinjino) kaj uzado de tria lingvo (plej ofte la angla aŭ la franca).

Latinliterigoj aŭtonomaj

Ĉar la latina alfabeto ne estas plenvalora alfabeto kun signifohavaj literoj, kaj senciĝas nur kadre de iu nacilingva interpreto, tial ne mirindas, ke diversaj institucioj de landoj, kies oficiala lingvo uzas nelatinan skribosistemon, tre libere uzas la latinajn literojn por difini normon de latinliterigo por sia lingvo. Tiel en Pinjino

h = ĥ, q = ĉj, r = ĵ, x = ŝj, z = dz, zh = ĝ …

(ĉi tie, laŭ la sistemo de EPĈ, la esperanta j estas uzita kiel molsigno).

Simile ja japania registaro adoptis en la jaro 1937ª oficialan latinliterigon Kunrei (Kunrej’; Kunrei-shiki hepburne, Kunreisiki kunreje; ISO 3602), sufiĉe racian el la vidpunkto de la japana gramatiko (konforman al la morfologia principo).

Tia latinliterigo do formas apartan skribosistemon, kiu preskaŭ certe malakordas kun la esperanta. Ili do estas fremdaĵoj kiam ili aperas en la tekstoj esperantaj, samkiel la neasimilitaj nomoj anglaj aŭ francaj.

Ankaŭ la iksisma uzo de la litero x por prezenti esperantan diakritilon estas simila sistemo por askiigi la latinbazan skribon esperantan.

Ankaŭ IFA estas speciala okazo de tia aŭtonoma skribosistemo neesperanta.

Latinliterigoj per fremda lingvo

En mia unua pasporto eksterlanda la Ministrejo pri la aferoj eksterlandaj transskribis mian nomon laŭ sia ideo pri francigo: Serguei Pokrovski (evidente la ministreja tajpilo malhavis la necesajn francajn diakritilojn, france devus esti aŭ Serguéi, aŭ Sergueï; ĉiel ajn mi mem neniam uzis tiun formon).

Post dudek jaroj la ministrejo ŝanĝis sian preferon, kaj en mia nuna pasporto aperas transskribo uzata de la usona ambasadejo: Sergey Pokrovskiy. Ankaŭ tiun aĉaĵon mi normale ne uzas (krom en paperoj oficialaj); normale mi angligas mian nomon per Sergei Pokrovsky.

Iom simile, post la malvenko de Japanio en la Dua mondmilito la usonanoj abolis la Kunrej-sistemon kaj devigis la japanojn uzi por latinliterigo la angligon kiun kreis en la 19ª jc la usona kuracisto kaj misiisto J.C. Hepburn por sia vortaro japana-angla – kvankam ĝi estas malpli bone ol Kunrej’ adaptita al la gramatika strukturo de la japana lingvo (sed estas pli oportuna por la anglalingvanoj). Kvankam post la fino de la okupado la abolo de la Kunrej-sistemo iĝis abolita, la hepburna sistemo restas la plej vaste uzata latinliterigo (kaj la japana registaro mem uzas la hepburnan sistemon en la pasportaj transskriboj).

Latinliterigoj per esperantigo

Esperantigo nuntempe ne estas proponata kiel universala latinliterigo uzenda en aliaj latinliteraj lingvoj; tio principe konformus al la finvenkisma koncepto, sed certe ne estas realisma en la nuna situacio.

Do, pli ĝuste estus paroli ne pri latinliterigo per esperantigo, sed simple pri «esperantigo» celanta la uzon ene de Esperanto. Mi esperantigas mian nomon per Sergio Pokrovskij, samkiel mi ĝin angligas per Sergei Pokrovsky aŭ ĉeĥigas per Sergej Pokrovský.

Tipa esperantiga sistemo estas la jam menciita EPĈ-sistemo. Fakte, ĝi neniam estis tute esperanteca, kaj ĉiam kompromisis kun la transskriboj anglalingvaj. Ekz-e la (norma) ĉina lingvo havas la sonon ĥ, kaj ne havas la sonon h (samkiel la rusa). Sed en la EPĈ-sistemo la sonon ĥ ĉiam misprezentas la litero h. Simile, la litero z misprezentas la sonon dz. Aliflanke, la ĉina lingvo ne havas sonon v, sed posedas la sonon [w]. Tial estas evidenta intereso prezenti tiun [w] per v (kiel en Tajvano). Tamen EPĈ insistas pri nekutima uzado de ŭ (kiu en Esperanto normale prezentas ne la konsonanton [w], sed la duonvokalon [u̯]). Se la ĝusta prononco de ĥ kaj dz, bonege esprimeblaj per la rimedoj de Esperanto, ne gravas, kial la nekutima por Esperanto [w] tiom gravu?

Latinliterigo per angligo

En la latinliterigo per angligo estas du gradoj:

  1. Oni kompletigas la «eŭrop-kontinentan» interpreton de la novlatinaj literoj per anglaj literoj (interalie, j [ĝ], y [j]) kaj duliteraĵoj (sh [ŝ], ch [ĉ]) por esprimi la sonojn por kiuj la latina alfabeto malhavas klaran rimedon; sed la simplaj vokaloj konservas sian «kontinentan» valoron. Tia estas, ekz-e, la hepburna latinliterigo de la japana, aŭ la uson-ambasadeja transskribo de mia nomo (Pokrovskiy).
  2. Oni transskribas uzante la specife anglajn literkombinojn, kiuj post la granda vokalŝovo draste malkoheras kun la «kontinenta» vokalinterpreto de la latinaj vokaloj.

Ekzemploj pri la dua sistemo estas Al-Jazeera (al-Ĝazira, ee = i), Al-Qaeda (al-Kaida, ae = ai), Hyderabad (Hajderabado, y = aj), Punjab (Panĝabo, u = a), Burma (Bama’, ur = [ɐ]), Myanmar (Mjanma’, ar = a), Rangoon (oo = u), Baht (taje บาท, ba:t, ah = [a:]) …

Tiaj ekzemploj estas speciale monstraj, ĉar la neanglaj lingvoj ofte transprenas la skriban formon sen kompreni ĝian anglecon, kaj oni do prononcas pure diaktitan r en MjammaR aŭ BiRma (dum tiuj vortoj tute ne entenas ian ajn [r]); aŭ [h] en bahto ktp.

Fakte, kiam mi angligas mian nomon per Sergei, mi kompromisas kun la 2ª principo, ĉar la skemisma sistemo de la usona ambasadejo (Sergey) estus anglalingve misgvida (la finvorta -ey plej ofte sonas kiel [i], ekz-e Charley, Mickey, Disney, Harley, Ramsey … ankaŭ key, monkey, money, whiskey … kvankam escepte they, grey, survey).

Specimenaj dokumentoj

Sekvas ekzemploj de pli aŭ malpli aŭtoritataj opinioj, prezentantaj la latinalfabetajn antaŭjuĝojn iom komplekse, plurflanke.

La Rekomendo de la Akademio

En la jaro 1989ª la Akademio publikigis siajn Rekomendojn pri propraj nomoj. Fakte ĝi temas nur pri la personaj nomoj. La plenan tekston oni vidu en la paĝaro de la Akademio, ĉi-sube mi citos la tutan tekston, tamen en ordo oportuna por miaj komentoj.

Esperantigoj kaj pseŭdonimoj

1-e)

Jen la paragrafo pri kiu mi senrezerve konsentas. Kvankam ĝi lasas malklara la eblon esperantigi la nomojn de triaj personoj, kiel ekz-e Vaŝington en la Fundamento.

Fakte nur la esperantigitaj nomoj apartenas al la kompetento de la Akademio; la fremdlingvaj nomoj estas afero eksteresperanta.

La elekteblo de kromnomo estas afero alia ol esperantigo. Tutcerte ĉiu rajtas alpreni kromnomon, tio estas nun afero ĉiam pli ofta (ekz-e en la Interreto) – sed pseŭdonimo ne nepre estas vorto esperanta. Surprize ofte la esperantistoj elektas pseŭdonimojn ne por oportunigi komunikadon, sed por sin fremdigi, ekzotigi kaj malesperantigi.

Ekz-e la pseŭdonimo Giorgio Silfer estas pli maloportuna por Esperanto ol la vera nomo Valerio Ari. Kp ankaŭ Kabe, Lanti ktp, kiuj ne estas esperantecaj. Kvankam iom (malmulte) da pseŭdonimoj efektive celas ĝentilan oportunigon: d-ro Esperanto, Ludovikito, Tornado.

La komunaĵo de la du partoj de la unua paragrafo estas do ne esperanteco, sed malakcepto de la polica pensmaniero. Ankaŭ ĉi tion mi opinias salutinda, kaj sufiĉe aktuala.

Sed eble temas ne nur aŭ ne tiom pri polica oportuno, kiom pri tio, ke iuj homoj hontas pri nomoj esperantecaj. Kaj la diferenco inter esperantigo kaj alpreno de pseŭdonimo manifestiĝas interalie en tio, ke la esperanta Vikipedio ignoras la esperantigitajn nomojn kiel Rikardo Ŝulco, sed akceptas la neesperantajn pseŭdonimojn kiel Giorgio Silfer. Stranga diskriminacio kontraŭ Esperanto. (Tamen escepte Pejno Simono aperas nur sub la nomo esperantigita, sen ajna mencio de la nomformo originala.)

Similan hontemon prezentas la jarlibroj de UEA. Sur la paĝo «Universalaj kongresoj de Esperanto» mi vidas (en la jarlibro de 1999) neniun nomon esperantan, eĉ ne por la famaj aŭ fundamentaj urbonomoj:

 1 1905 Boulogne-sur-Mer (Bulonjo-ĉe-Maro, la urbo de la Bulonja Deklaracio)
10 1914 Paris (Parizo, fundamenta)
84 1999 Berlin (Berlino, fundamenta)

Fakte ĉiu urbo akceptinta UK-on ricevis asimilitan nomon, kaj esperantista jarlibro povus dokumenti tion. Ekz-e Z en siaj kongresaj paroladoj menciis kembriĝanojn, Kembriĝon ktp; sed UEA tiajn kongresajn tradiciojn ial malestimas, por ĝi ekzistas nur Cambrige.

(SAT estas pli esperantisma, kaj en ties listo de ĝiaj kongresoj aperas Prago, Frankfurto, Kaselo, Bruselo, Vieno, Leningrado, Liono, Gotenburgo, Lejpcigo, Londono, Amsterdamo, Ŝtutgarto, Stokholmo, Valencio, Parizo, Manĉestro, ktp.)

La homa rajto

2-e)
5-e)
La Akademio konsilas, ke neniu trudu al aliaj personoj manieron ŝanĝi aŭ transskribi sian nomon eĉ skribe. Propra nomo estas apartenaĵo de ĉiu individuo.

Jen du paragrafoj fuŝaj kaj forme kaj enhave. §2 prezentas tipajn okcidentajn apartaĵojn:

La lasta estas stranga por la Akademio de Esperanto, kiu devus insisti, ke ŝ kaj sj kaj ĵ estas apartaj literoj (apenaŭ eblus klarigi al ruso aŭ hebreo ke la diferenco inter с kaj ш aŭ ס kaj ש estas ignorebla).

Grava fuŝo de §2 estas manko de precizigo, al kiaj uzoj de la nomo rilatas ĝia enhavo. La Akademio ne rajtas senigi min je mia aŭtenta nomo, kies aŭtenta formo estas nepre ruslitera. Mi ĝin konservos sendepende je ĉia ajn decido de ĉia ajn akademio. Supozeble temas pri uzado en skribaj tekstoj (denove la sama obsedo pri la skriba formo, kvazaŭ la esperantistoj interkomunikas nur skribe) esperantlingvaj. Tamen ankaŭ en la tekstoj esperantlingvaj, ĉu do maleblas mencii la originalan formon? Ekzemple se la temo estas la transskriboprincipoj? La vortumo estas tro malzorga.

Kaj probable ne hazarde ĝi estas malzorga; supozeble la Akademio, celante prezenti fremdajn nomojn latinliterajn kvazaŭ normalajn nomojn esperantajn, tamen ne kuraĝas klare esprimi tiun malveraĵon.

§5 aperas sen klara interligo kun la aliaj paragrafoj, sed ĝia intenco probable estas iel pravigi la evidente kontraŭfundamentan aserton subkomprenatan: ke ia Xywq estas normala nomo latinlitera, tute taŭga por uzado en tekstoj esperantaj; eĉ se ĝi estas iom malfacile prononcebla, tiom pli granda estas nia merito pri la nobla principo postulanta respekti oniajn nomojn.

La fuŝeco de tiu argumento estas tio, ke ĝi estas multe pli forta ol necesas por la Akademio. Ĉar laŭ tiu argumento oni devus respekti ankaŭ mian rusliteran nomon, kaj la aŭtentan nomon de la judisma-kristana Dio יהוה kaj la ĉinajn aŭ japanajn nomojn ideogramajn ktp. Supozeble konsciante tion la Akademio metis tiun argumenton en la finon; sed ankaŭ tie ĝi restas insulto por la posedantoj de nomoj alialfabetaj.

Eble iuj argumentos, ke respekti la proprieton de la alialfabetuloj estas afero praktike malfacila. Sed en aliaj okazoj kiam efektive temas pri la sanktega proprieto, oni respektegas ĉiajn detalojn de la grafika prezento – ekz-e en la varmarkoj kiuj povas esti arbitra emblemo, aŭ ekz-e melodio (de Nokia, de Majkrosofto ktp), aŭ eĉ odoro. Do – maloportune, pri tio ne estas dubo; sed ankaŭ uzi neasimilitajn nomojn estas maloportune. Kaj ĝenerale respekti la proprieton de aliulo ofte estas maloportune.

Kaj tamen, kiel do voĉlegi?

3-e)
Se la kvar ne-Esperantaj Latinaj literoj q, w, x kaj y aperos en la originala skribo de nomo, la Akademio konsilas prononci ilin jene:

Ĉi tiu paragrafo malsimilas la antaŭajn, kiuj estis simplaj konstatoj de la regantaj kutimoj. Ĉi-okaze aperas imagita solvo por la voĉlega problemo. Ĝi estas tute fuŝa, ĉar plejparte la latinalfabetaj lingvoj ne uzas literajn skribojn (la 26 novlatinaj literoj estas sortimento tro magra, nesufiĉa per si mem por averaĝa lingvo), en ili sonvaloron havas literkombinoj (kiel indikite ĉi-supre). Tiu fantazia pseŭdosolvo tamen ne estas novaĵo:

La duan solvon proponis en 1935 s-ro Rollet de Lisle, prezidanto de la tiama Lingva Komitato; en broŝuro dediĉita al tiu temo, li klarigas, ke ĉe la okcidentlingvaj propraj nomoj gravas nur la internacia ortografio; oni do devas ĝin nepre konservi. Sed kiel prononci? Se temas pri samlandanoj inter si parolantaj, ili kompreneble prononcu kiel en sia hejma lingvo; sed se temas pri alilingvanoj, tiuj prononcu laŭ la esperanta alfabeto, aŭ pli ĝuste, oni silabumu laŭ la esperanta aboco (kun kelkaj konvencioj: th prononcata kiel t+h, x kiel ks, y kiel i ktp): Go-e-t-he, Ra-be-la-is, Bor-de-a-u-ks ktp [PAG, §38].

Restas malklara, kiel oni alparolu miksitan aŭskultantaron (ekz-e dum UK); kaj prononci Cauchy kiel [ʦauʦ'hi] probable malvolus la franclingvanoj, kaj tutcerte la rusoj. Ankaŭ Tzscheetzsch sonus pli langorompe kaj impone ol la banala Ĉeĉ’ (kiu estas la reala prononco).

Ĉu la aŭtoroj de la rezolucio kredis je ĉi tiu absurdaĵo? Pli probable, ili enŝovis ĝin ĉar ili ja devis iel respondi la memtrudiĝantan, vere aktualan demandon. Baldaŭ post la publikigo de la rekomendo akademiano Aldo de’ Giorgi skribis en sia artikolo «Kio estas mia nomo?» [Eventoj n-ro 066, 2/novembro 1994]:

… Ĝenerale oni ripetadas la refrenon, ke la legantoj devas scii, kiel prononciĝas la legataj nomoj. Aparte de tio, ke mi min demandas, kiu kutimas legi librojn aŭ gazetojn laŭtvoĉe, al ĉiu povas ĉiutage okazi, legi fremdajn nomojn, kies prononcmaniero estas konata nek al la leganto, nek al la verkinto. Ja estas al mi sunklare evidente, ke neniu verkisto en la mondo konas la prononcregulojn de la pli ol 4 000 lingvoj parolataj sur la tero.

Do, jen kial mi skribis, ke temas pri nesolvebla problemo, tial neproblemo. Tiom, ke konsilindas rezigni.

Evidente lin tedas «la refreno», kiu tamen estas legitima demando por kiu li malhavas respondon – kaj tial ridindigas. La Akademio ne rajtis respondi simile – anstataŭe ĝi donis pseŭdorespondon, kiu ridindigas ĝin mem. La solvo de la nelatinliteraj lingvoj, en kiuj kompetenta verkanto uzas kompetentan transskribon legeblan por ĉiu cellingvano, por la akademiano ne ekzistas.

Ĉia ajn latinliterigo

4-e)
La Akademio konstatas, ke la granda plimulto de personoj el aliaj skribo-regionoj jam kutimas transskribi siajn nomojn per la Esperanto-alfabeto. Tamen malplimulto transskribas siajn nomojn laŭ aliaj lingvoj: ordinare temas pri la Angla aŭ la Franca; sed povas esti ankaŭ laŭ la preskribo de la oficiala Latina transskribo por la koncerna nacia lingvo (kazo de la Ĉina kaj de aliaj).

Ankoraŭfoje esprimita estas la ideo, ke ĉia ajn literkombino da literoj novlatinaj estas taŭga nomo esperanta, sendepende je ĝia strukturo aŭ adapteblo al la gramatiko de Esperanto.

Resume pri la Rekomendo

La akademia rekomendo temas plejparte pri aferoj kiuj estas ekster la kompetento de la Akademio: aferoj juraj, etiketaj ktp. Tiu temaro apartenas al la ĝenro de «gvidlinioj por la aŭtoroj» esprimanta redakcian politikon de gazeto aŭ eldonejo.

Ĝiaj paragrafoj konfuzas diversajn demandojn traktendajn aparte. Ĝi ne tiom rekomendas solvojn, kiom konstatas kaj senmotive sankcias neracian praktikon.

Ĝenerale, ĝi temas ne tiom pri Esperanto (plena ignoro de la nomoj kiel Ŝekspiro, Parizo), kiom pri defendo de fremdaĵoj en Esperanto. Ĝi estas ne tiom poresperanta, kiom kontraŭesperanta.

PAG-a kritiko

En sia §38 PAG jene kritikas la tendencon «trudi al ĉiuj nomoj la esperantan ortografion, foroferante ilian internacian (?!) skribon, kaj konservante el ilia sonkonsisto nur tiujn sonojn, kiuj ekzistas en Esperanto»:

La unua tendenco montriĝis ekde la unuaj jaroj de la esperanta literaturo per la duonasimilo de anglaj, germanaj ktp nomoj. En 1890 Z skribis:

La logiko kategorie ordonas, ke por ĉiuj nomoj estu enkondukita unu egala ortografio … Sendube tio ĉi poste estos enkondukita, kaj post kelkaj jaroj la skribado Byron anstataŭ Bajron, aŭ Goethe anstataŭ Gete kredeble estos rigardata kiel eraro [La Esperantisto, n-ro 29].

En 1894 li, sur la kovrilo de de sia traduko de Hamleto, ortografiis: V. Ŝekspir. Tiun sintenon de Z, kontrastan kun lia kutima sento pri modereco kaj ĝusta mezo, oni povas klarigi per tio, ke li mem kaj multaj el la unuaj esperantistoj apartenis al slavaj lingvoj, ĉe kiuj la ekzisto de aparta alfabeto trudas sisteman uzon de fonetika transskribado …

La ĵusa alineo entenas du strangajn asertojn:
  1. Transskribi la nomojn estas ekstremismo.
  2. Tia ekstremismo estas ŝuldata al apartaĵo de slavaj lingvoj.

Koncerne la unuan aserton – kio estas «la ĝusta mezo» inter sistemo kaj ĥaoso? Ĉu la akcepto de la alia ekstremo (de la okcidenta ĥaoso) estus malpli ekstremisma kaj pli kompromisa? Kompromison mi vidas en la zamenhofa maniero asimili, kiu konservas kelkajn el tiaj elementoj de la fontolingva ortografio, kiuj ne tro perfortas la sistemon de Esperanto: la duoblajn konsonantojn (jam en la Fundamento: Anno, Ŝiller’), nudan transskribon (Vaŝington, ne la fonetika Voŝington; manko de la apostrofo); historian signifon de iuj literkombinoj, konservitan en la skribo (Rejno, ne Rajno pri Rhein, kvankam ja Majno pro Main).

La dua aserto estas misprezento: por Z la latinliteraj lingvoj germana kaj pola estis ne malpli hejmaj ol la rusa kaj Jido; li ne nur studis en Moskvo, sed ankaŭ laboris en Vieno; do la koncernan tradicion de la latinlitera mondo li bone sciis. Li egale bone konis ambaŭ sistemojn el interne (kontraste al la PAG-aŭtoroj), kaj juĝis la transskriban pli bona, konsciante ĝiajn eblojn, kaj la problemojn, kaj la avantaĝojn; lia argumento citita de PAG parolas pri logiko; sole pro la koheremo la cirilliteraj lingvoj transskribas inter si la egale cirilliterajn nomojn proprajn.

… Sed baldaŭ li konsciis, ke malfacile tiu sistema solvo povus esti ĝeneraligata …

Li bonege sciis, ke tia sistemo tute ĝenerale funkcias en la rusa lingvo. Malfacilo konsistis ne en la sistemo mem, sed en la forto de la okcidenta antaŭjuĝo – surprize ĝi montriĝis pli forta ol la antaŭjuĝo kontraŭ lingvo artefarita (ja plimulto da okcidentaj esperantistoj, kiujn la ideo de lingvo artefarita ne fortimigis, kategorie rifuzis kompromisi pri sia nomfetiĉismo) – kaj Z cedis antaŭ tiu nevenkebla rezisto.

… kaj li revenis (?) al la okcidentlingvaj kutimoj, konservante al la latinalfabetaj nomoj ilian fremdan (!) aspekton: Shakespeare (eldono 1901 de «Hamleto»), Goethe (traduko de «Ifigenio»), Orzeszko (traduko de «Marta») ktp.

Tamen tiu solvo ne estis forlasita, kaj post la milito ĝin realprenis la laborista literaturo, kiu sisteme internaciigis (!) la proprajn nomojn: Kandid de Volter; La brava soldato Ŝvejk de Haŝek.

Fakte la vortaro Varingjena, PIV kaj NPIV entenas multe da asimilitaj nomoj propraj. Jam PIV entenas “Goeto”n; NPIV aldonas “Bajrono”n; kio ebligas glate versi:

Kun lir’ vagadis li, poeto; Он с лирой странствовал на свете;
en land’ de Ŝiller’ kaj Goeto Под небом Шиллера и Гете
per ties poezia flam’ Их поэтическим огнём
animo lia brulis jam Душа воспламенилась в нём
[ 2:9, p. 38]  
   
Do laŭ Bajrono precioza Лорд Байрон прихотью удачной
aperis kiel romantism’ Облёк в унылый романтизм
eĉ senespera egoism’ И безнадежный эгоизм.
[ 3:12, p. 57]  

PAG daŭrigas:

Tiun klopodon oni ne povas principe malaprobi, ĉar ĝi celas pli grandan oportunecon kaj internaciecon (!), sed oni devas konfesi, ke ĝi ofte malhelpas la rekonon de la nomoj. Unu sola ekzemplo: la bedaŭrata prof. E. Bokarev, en parolado reproduktita en la germana «der esperantist» (Okt. 67), citis frazon de «la fama franca lingvisto Antoin Mayett». Kiu okcident-eŭropano rekonos la nomon de Antoine Meillet tiel misformitan tra la rusa, laŭdire fonetika transskribo (la ĝusta estus: antŭan’ meje’)?

Jen ekzemplo kiu pruvas ĝuste la malon ol kion celis la PAG-aŭtoroj. Ĝi montras misefikon de la okcidenta sistemo: ke kompetenta persono kiu scias la ĝustan elparolon kaj la temon ne povas facile skribi en Esperanto se li ne zorgis polui sian menson per absurdaĵoj de fremdlingva ortografio. Ja la firme establiĝinta transskribo rusa estas ĝuste tia, kian indikas PAG, kaj tion eblas facile kontroli per ajna enciklopedio ruslingva:

Prof. Bokarev tre bone sciis kaj aprezis la verkojn de A. Meillet, tion eĉ speciale mencias lia nekrologo21; probable li legis ilin en la rusa, ĉar la gravaj verkoj de tiu aŭtoro estis tradukitaj kaj pli facile disponeblis ruslingve. Tutcerte li povis senhezite kaj ĝuste prononci kaj skribi la nomon Антуан Мейе, samkiel ĉiu matematikisto povas senhezite prononci kaj skribi la nomon Eŭklido. Averaĝa matematikisto probable ankaŭ rekonus la originalan nomformon Εὐκλείδης – sed tre malmultaj povus senerare ĝin ortografii greklingve, eĉ se oni bonege scias la verkojn de Eŭklido (oni ankaŭ povas tre bone scii Biblion – sen la kapablo eĉ pasive rekoni la originalajn nomojn (יהוה aŭ אַבְרָהָם aŭ משֶׁה ktp).

Probable Bokarev verkis en vojaĝo, ne povante konsulti enciklopedion (nun mi havas ĝin tutan en mia poŝtelefono). En sia parolado li certe prononcis tute ĝuste Antuan’ Meje’, sed kiam oni petis skriban version li devis, laŭ la malracia loka moro, rekonstrui la malracian skribformon francan.

Li evidente vidadis ĝin presita en la originala skribo franca, sed ne bezonis ĝin skribi; li retenis iom malklaran grafikan bildon, kian ĝenerale oni ricevas pri neasimilitaj nomoj kiel mi priskribis supre (li ja sciis la ĝustan prononcon, sed ne sciis, kial tiu literĉeno havas tian sonvaloron). Tial li skribis Antoin (li do sciis, ke franclingve [wa] ofte estas skribata kiel oi). Sed kvankam li sciis dekon da lingvoj kaŭkazaj, li tamen ne scipovis la francan, ĉar li evidente ne sciis, ke post aldono de n la tuta grupo oin sonas france kiel [wɛ̃] – krom se oni krome aldonas mutan e, kio finfine rezultigas [wan]: Antoine. Uf.

Nun venas la familinomo. Lia okulmemoro retenis la komencan M (tute naturan) kaj la finan t (kiel kutime, mutan): M…t. Krome, li memoris ke fine altis tuta palisaro da neprononcendaj altaj literoj (lasta el kiuj estas t). Li do duobligis tiun t (normala homo ja ne atendus trovi en la familinomo Meje’ du aperojn de la litero l). Malpli evidentas, kial li skribis ay. Eble li havis antaŭ siaj okuloj la formon Meje’ de sia malneto, kaj transformis j → y; sed Mey… ŝajnis al li nesufiĉe perversa, li do ŝanĝis al May… (cetere, la verboformo ayez [εje] sonas sufiĉe simile). Naivulo, li subtaksis la perverson de la franca ortografio, la sonon [j] necesis esprimi per ill.

La okcidenta kulturo postulas, ke oni scipovu simie skribi literojn kies signifon oni ne komprenas.

La ekzemplo do pruvas la kontraŭon: se oni scias la prononcon Meje’, oni kiel eble plej bone komprenigos sin en la buŝa komunikado, kaj oni ne hezitos pri skribo esperanta; la skribon nacilingvan la leganto povas dedukti el la skriba formo Meje’ samtiom bone kiel el la formo buŝa.

Aliflanke, misskribi povas ankaŭ samlingvano aŭ samalfabetulo. Ŝekspiro (aŭ liaj editoroj) postlasis strangan formon en Romeo and Juliet (1:5):

Nurse. Marry, that, I think, be young Petruchio.

Mi ne scias, kiel ĉi tion prononcas la aktorinoj anglalingvaj (Petrukkjo? Petrukĉjo?), sed itale kaj ruse oni korektas la nomon al Petruĉ(ĉ)o (Petruccio, Петручьо). Tute simile: oni intencis rekonstrui la italan formon – kaj simile fiaskis.

La latinalfabeta malbeno

La uzo de la novlatina alfabeto prezentas evidentajn avataĝojn: ili estas la avantaĝoj de ŝtelo super honesta laboro. Ni ne bezonas krei specialajn tiparojn aŭ klavarojn por Esperanto (nu, verdire iom da laboro necesas por disponigi niajn karajn ĉapelojn; sed tio estas relative malmulte da laboro). Por granda parto de la homaro tio faciligas ligvolernadon (ĉar la literformojn oni konas jam antaŭ ol oni komencas lerni la lingvon).

Aliflanke, ŝtelo estas peko, kaj la peko implikas sian punon. La puno estas la antaŭjuĝoj kaj la malraciaĵoj de la latinlitera mondo (komencante jam per la malracia duobligo de la alfabeto ŝuldata al la uskleco). Se la esperanta alfabeto estus same aparta, kiel la rusa, la kartvela aŭ klingona, tiam oni ne tiom facilanime enlasus barbaraĵojn en esperantan tekston.

Kurioze, Bernardo Ŝavo (Bernard Shaw)22 bone konsciis pri la problemo kiun prezentas la uzo de la novlatina alfabeto por la angla lingvo, kaj inter la tri premisoj por raciigo de la angla ortografio li indikis la postulon ke la racia alfabeto «ne estu bazita sur la latina alfabeto, por eviti la impreson ke la nova skribo estas simple malkleraĵo».

Efektive, ni vidas en la mondo tri tradiciojn:

Se la esperantistoj uzus nelatinan alfabeton (ekz-e la Starlinga-Ŝavan alfabeton), tiam ili ne hezitus skribi la indikitajn nomojn laŭ la prononco (samkiel siajn nomojn Corsetti, Waringhien, Cramer ktp). Eĉ pli ol tio, en tiu alfabeto mi ial pli volonte transskribus mian propran familinomon fonetike (Pakrofskij) ol en la normala alfabeto de Esperanto! Tamen tia novalfabeta heroaĵo ne nepre necesas: tutevidente neniu hezitus skribi la nomojn laŭprononce ankaŭ en la latinbaza IFA: ['mo:ʦart, bax, ʃɛr'bu:r, ʃod'fɔn, la'grɑnʒə, la'plasə] ktp. Tio signifas, ke principe oni povus superregi la latinliterulajn antaŭjuĝojn eĉ restante en latinbaza alfabeto. Tamen ne ĉiuj kapablas tion.

Verdire, la esperantistoj iom pli forte konscias pri la suverenaj apartaĵoj de sia skribo ol la latinliteruloj averaĝe. Mi nemalofte vidis askiajn tekstojn ĉeĥajn, polajn, francajn en kiuj la diakritaĵojn oni simple amputis. Mi neniam vidis tiajn kastritajn tekstojn en Esperanto: manke de la aŭtentaj ĉapeloj oni aplikas la fundamentan h-surogaton aŭ iksojn ktp. (Simile la germanoj en tiaj okazoj uzas surogatojn por siaj umlaŭtoj.)

Tamen la emo ignori la signifon de litero kaj konfuzi ĉapelitajn literojn kun senĉapelaj ankaŭ estas forta en PIV. Mi koncedas, ke kiam la bezonata sono mankas en Esperanto oni povas sin bazi sur similaĵo grafika (kiel la angla tht); sed Laplaso, Lagranĵo bonege sonas en Esperanto. Se Herco, Salcburgo, kial Mozarto? Se Ŝopeno, kial Ĉerburgo? En azteca la litero z esprimas la simplan s, la langorompa zt de la PIVa azteko estas senbezona malfaciligo, la simpla asteko estus kaj pli ĝusta kaj pli facila.

Konkludoj

Mi verkis ĉi tiun traktaĵon precipe esplorcele. Mi ne havas iluziojn pri raciemo de la esperantistoj, tamen mi opinias necesa klare prezenti la staton de la aferoj kaj la principe eblajn solvojn.

Multaj homoj en la latinalfabetaj landoj simple ne imagas ke lingvo povas reale funkcii alie ol en la okcidentaj lingvokomunumoj, ke eblas kohera kaj konsekvenca transskribo. Tio tamen eblas kaj ekzistas.

Oni ne bone komprenas, kiel tia sistemo funkcias. Mi provis ilustri tion per provo pri transskribaj rekomendoj por esperantigo de nomoj germanaj kaj de nomoj francaj.

Mi konstatas, ke la latinalfabeta nomfetiĉismo montriĝis pli forta ol la antaŭjuĝo pri «artefarita lingvo» – ĉar eĉ la esperantistoj okcidentaj, do homoj kiuj ne havas la duan, plejparte konservas la unuan.

Por defendi la nomfetiĉismon oni prezentas amason da argumentoj, kiuj konfuzas la alialfabetulojn. Konfuzas ne tiom la kvalito de la argumentoj – ili ĉiuj estas sofismoj – kiom ilia abundo kaj la surpriza forto de la antaŭjuĝo. Mi opinias necesa veki kritikan sintenon al tiaj fuŝargumentoj.

Ankaŭ inter la okcidentanoj troveblas iom da raciuloj, kiuj kuraĝas esperantigi sian kaj aliajn nomojn. Fakte ili bezonas ankoraŭ pli da kuraĝo por tio, ĉar ili ne havas vivosperton pri lingvo funkcianta laŭ propraskriba sistemo, kaj la fetiĉistoj mokas kaj malrespektas ilin (Lanti, Ŝulco, Mimoo, Ĵak Lepŭil’…).

La situacio de tiaj nomasimilantoj en Esperantujo similas la pozicion de esperantistoj en la mondo neesperanta: oni ofte aprobas la ideon – sed mokas tiujn, kiuj provas ĝin praktike apliki, kiel homojn frenezetajn.

Kvankam Waringhien ne kuraĝis esperantigi sian nomon, kaj restis en Esperantujo fremdulo simila al Poirot en Britio, tamen li ja enkondukis multege da propraj nomoj en sian vortaron Esperanto-francan kaj en PIV-on. Ankaŭ W. Auld volonte esperantigadis proprajn nomojn, sed sian nomon esperantigi ne kuraĝis; li klarigis en tiutema artikolo23:

Lasta vorto: se iu cinikulo demandas, kial mi subskribas mian artikolon per la nomo William Auld kaj ne per Vilhelmo Oldo, la respondo estas triflanka. Unue, ankoraŭ ne temas pri kunteksto literatura; due, la unua formo jam fariĝis konata ideogramo en Esperantujo; trie: mia longjara kutimo kontraŭpezas en mi, kiel en multaj aliaj. Sed se atentos mian alvokon sufiĉe multaj apogantoj, mi tre feliĉe ekuzos mian esperantan nomon.

Esperanto ne estas «ankoraŭ unu» latinalfabeta lingvo «kiel la aliaj». Esperanto ne provu imiti la malasimileman lingvon anglan, ĝi estu eblo alternativa (en tio ĝi plie similu Latinon).

La malracia rezisto de la nomfetiĉistoj ekzistas kaj estas forta. Oni vidas tion en diversaj redaktejoj, kiuj nemalofte malrespektas personan preferon de esperantisto sin nomi per asimilita nomo. Multaj esperantistoj – kaj eĉ UEA – malrespektas esperantajn nomojn proprajn, rifuzas uzi ilin, konsideras ilin neplenvaloraj.

Tial dum longa tempo en Esperanto regos mikslingvaj tekstoj, en kiuj la propraj nomoj el la lingvoj latinalfabetaj aperados kiel aĉaj flikaĵoj. Nur la literaturo tradukita el la lingvoj alialfabetaj (kaj liberaj je deviga latinigo oficiala) havos aspekton kohere esperantan (Biblio, Korano, la literaturo rusa…).

La argumento ke la skriba formo pli gravas ol la sona estas malmoderna: la nunaj teĥnikoj ebligas ĉiam pli oftan, vastan kaj bonkvalitan komunikadon buŝan – per kino, telefono, radio, TV, video, Skajpo ktp. Lingvo malfaciliganta buŝan komunikadon ne estas plenvalora lingvo. Lingvo en kiu la formojn skriban kaj sonan disigas abismo ne estas racia.

Notoj


1. Comenius: Novae harmonicae linguae tentamen primum (Komenio: Unua provo pri nova harmonia lingvo. Citaĵoj laŭ la artikolo de Walter Hube: Jan Amos Komenský, pioniro de Internacia Lingvo. Colloquia Comeniana III. Ĉeĥoslovakio, 1970).

2. Jen decido tiom pli grandanima, ke la propra nomo de Ŝlejero entenas kaj l, kaj r. Li tamen (kiom mi scias) ne puŝis sian decidon ĝis volapukigo de sia familinomo Schleyer.

3. N. Z. Maimon: Kiel estis nomata Zamenhof? «La nica literatura revuo», n‑ro 12, 5:1 (1959).

4. Pri sia malagrabla sperto kun Pinjino rakontis ankaŭ akademiano R. Eichholz. Li provis legi «kaj ĝui» la ĉinan romanon «Kanto de Juneco» de Yang Mo. Feliĉe, komence de la libro estis listo de la romanpersonoj kun la prononcindikoj:
    Lin Daojing = lin daŭĝing
    Li Xiuni = li ŝiŭ-ni
    Lin Botang = lin bo-tang
    Xu Fengying = ŝju fon-ĝing (ĉu tamen feng-jing?)
    Onklino Wang = onklino ŭang
    Chen Weiru = ĉen ŭejĵu
ktp, entute trideko da personoj. Ho ve, laŭ la vortoj de R. Eichholz, dum la legado «konstante mi devis denove konsulti la liston de la personaro, ĉar mi forgesis la prononcon, kiu ofte deviis de la Esperanta. Krome, la loknomojn mi entute ne kapablis legi. Mi devas konfesi, ke tio tiel ĉagrenigis min, ke mi ne finlegis la romanon». Kaj li konkludas: «Aliflanke, mi dankas pro tiu neintencita leciono, kiun oni donis al mi: Nun mi vere komprenas, kiel ne-Eŭropanoj devas senti, se ili daŭre en nia literaturo trovas nomojn, kiujn ili ne kapablas prononci. Ĉiu, kiu pledas, ke oni uzu proprajn nomojn en la originalaj formoj, unue legu tiun romanon».

5. La moderna angla nomformo Shakespeare estas dubinda skribe kaj certe malĝusta sone; fakte, ĉi tiu formo definitiviĝis nur en la 20ª jc.
La familia nomo (kiom eblas juĝi laŭ la paroĥaj matrikuloj kaj kelkaj propramanaj subskriboj de Ŝekspiro sur juraj dokumentoj) probable estis Shakspere (aŭ Shakespere), kio en la jaro 1600ª probable sonis ['ʃækspe:r] (resp. ['ʃɛ:kspe:r]). La mezan e probable enŝovis la presistoj, ĉar en la ŝekspirtempaj tiparoj la longlitera kombino kſp estis teĥnike maloportuna en kompostado (por ankoraŭ pli bone firmigi la kompostaĵon, ili krome enŝovadis dividostreketon: Shake-ſpere).
La kontinenta Eŭropo eksciis pri Ŝekspiro en la 18ª jc, kiam la angla prononco de Shakespe(a)re iĝis ['ʃɛ:kspi:r]. Tiun prononcon fiksis la pola Szekspir, la rusa Шекспир kaj (malpli evidente) la germana Schäkespear (Goethe: Zum Schäkespears Tag; Schubert: Städchen von Shäkespear). Ankaŭ la francoj prononcas [ʃɛk'spi:ʁ] (sed ne kuraĝas skribi laŭe).
La anglalingva ŝovo ɛ: → eɪ okazis jam poste, ĵus antaŭ la 19ª jc.

6. Kontrastigante la ortografiajn principojn historian, fonetikan kaj morfologian. Ekz-e la angla skribo estas precipe historia; la serba estas fonetika; la rusa, morfologia-historia.

7. Ankaŭ en Esperanto tia nomformo troveblas; ekz-e: «Zeŭso: Ankaŭ tie ĉi vi havos kunludanton: jen Eroto kaj multege da ludiloj» [Lukiano, tr. Gerrit Berveling: Dialogoj de la dioj, p. 5].

8. «Pledantoj por la formo Vilniuso pekas al Esperanta gramatiko: ili Esperantan vorton legas laŭ reguloj de litova lingvo: i post n ne estas prononcata, ĝi nur moligas konsonanton l; sed en Esperanto ĉiuj literoj devas esti prononcataj. Tiuj, al kiuj ne plaĉas formo Vilno, opinias, ke ĝi estas pola aŭ rusa. Fakte tio ne estas vero, ĝi estas latina: Vilna metropolis Lituaniae.» [P. Čeliauskas: Vilniuso aŭ Vilno? – Litova Stelo, 2001, n-ro 6, p. 13.]

9. Respondo 47ª, Oficiala Gazeto, III, 1911, p. 291.

10. La morfologian -s konservas ĉiuforme ankaŭ la rusa, la ĉeĥa, la turka ktp.

11. Kvankam tio ne rilatas al la temo de la studaĵo, malfacilas ne mencii belan daktilan eksperimenton de Miĥalski en liaj Printempaĵoj:

Nokto trankvila surnaĝas al lùna mar’
    ĉio ekdormis en tuta ĉirkaŭ’,
nur aŭdiĝetas korbatoj de jùna par’
    kaj iufoje de katoj «miaŭ, miaŭ».
Brulas okuloj, plenplenaj de àma larm’
    pro dolĉatendo, ekstazo kaj rav’;
tamen en koro sentiĝas de dràm’ alarm’
    kaj al ĝi ŝajnas jam plendi: «miaŭ, miaŭ …»
Pasos printempo simile al màra ond’,
    venos kruela kun am’ adiaŭ’ …
Koro tremetas, kaj eĥas amàr-respond’:
    «Miaŭ, miaŭ, miaŭ …»

12. A. Puŝkin: Eŭgeno Onegin (plue referencata per ) Tr. V. Melnikov. «Oriento–Okcidento», n-ro 40 (Kaliningrado: Sezonoj, 2005).
Mi iom multe citas versaĵojn, kaj precipe el – unue, ĉar la versa formo klare montras la akcentojn; due, ĉar ĝia ritmo ne toleras pedantajn klarigojn per apudaj aŭ piednotaj transskriboj; kaj trie, ĉar mi konas neniun alian verkon poezian kie tiom abundus mencioj pri la internacia literaturo samtempa – kaj sekve la fremdaj nomoj – en maniero egale flua kaj senĝena.)

13. Volmar’: La rusa verso estas ambigua, kaj la tradukinto malĝuste ĝin interpretis – konfuzis la amanton Saint-Preux kun la edzo Volmar’ (de Wolmar el «La nova Heloizo» de Russo’). Supozeble Puŝkino malvolis uzi la nomon Saint-Preux, kiu sonas malagrable kaj eĉ iom vulgare por la rusa orelo en la prononco franca aŭ en la regula transskribo Сен-Прё (dum la nomo Volmar’ estas belsona; supozeble por la franca okulo estas inverse, kaj Wolmar aspektas iom barbare pro sia vuo). Puŝkino do uzis ĉirkaŭfrazon «la amanto de Julia Volmar’», kion la tradukisto miskomprenis kiel «Volmar, la amanto de Julia». – En la modernaj tradukoj de «La nova Heloizo» oni iom ŝovas la transskribon: Сен-Пре (kio plie respondus la kreola Saint-Pré); estas proksimume kiel anstataŭigi Herr Katz per s-ro Kato por eviti malagrablan s-ro Kaco. – Kompreneble la problemo estiĝis pro la ambigua sintakso, kaj neniel rilatas al la transskribo; la originallingva transskribo, cetere, aperas en la finnoto de la libra eldono.

14. Konservante la hungaran dekstran kornon super á la aŭtoroj iel perdis la turkan superpunkton de İstanbul.

15. EK-vortaro de matematikaj terminoj, 1980, ISBN 3-88064-080-7, p. 46.

16. J. Wells: Lingvistikaj aspektoj de Esperanto. UEA, 1989, p. 63.

17. La esperantigo estas de M. Bronŝtejn’ (en «Aleksandr Puŝkin – 200 jaroj. Elektitaj verkoj.» M.: Impeto, 2000, p. 115).
Ламартин: Iom surpriza estas ĉi tiu (cetere en la rusa literaturo tute tradicia) transskribo ene de la afekte franca repliko de la grafo. Supozeble ĉar la originala Lamartine postulus, en la tiama prozodio franca, la finan ŝvaon, nenaturan en la monduma babilado, kaj rompantan la rimon один – Ламартин. Simile mam’zelle Mars eble estis tro familiara por la tiama franca poezio, tial ĝi aperas transskribite.

18. Buonaparté: Napoleono ja francigis sian nomon (ĝin ŝanĝis al Bonaparte), sed Bajrono ial rojaliste rifuzas al li tiun francigon; iom surpriza malnoblaĵo.

19. Lear: La tragedio temas pri fabela praepoko, iam longe antaŭ la Tudora vokalŝovo, kiam la duliteraĵo “ea” ankoraŭ esprimis la longan vastan [ε:] (kiel la germana ä: bear = Bär, dum “ee” estis la malvasta [e:]). Tial mi esperantigus Lero. (La legendo uzita de Ŝekspiro temas pri antaŭromia epoko kelta; sekve la nomon oni rekonstruas kiel kimran Llŷr aŭ irlandan Ler, de la prakelta Leros = «maro»; tiu rekonstruo estas tradicia en pola Król Lir kaj en la rusa Король Лир.)

20. En diversaj esperantaj verkoj matematikaj mi vidis la formojn Koŝio, koŝia; mi ne memoras uzon de Cauchy en ili (eble tiaj ekzistas, sed mi ne vidis aŭ ne memoras ilin). Tamen Vikipedio malatentas la realan uzadon kaj registras Cauchy. Eble tio estas speciale vikipedia politiko; ankaŭ la pollingva Vikipedio havas artikolon pri Król Lear Williama Shakespeare’a, dum sur la titolpaĝo de la pola traduko, kiun ĝi referencas, aperas Król Lir kaj William Szekspir.

21. «Разработка методики сравнительно-исторического исследования была одним из наиболее значительных направлений деятельности Е.А. Бокарева … Оно стало складываться … ещё со студенческих лет, когда на учёного произвели большое впечатление образцовые для своего времени работы А. Мейе
(С.М. Хайдаков: Евгений Александрович Бокарев. Известия Академии наук СССР. Серия литературы и языка, 1971 г., вып. 6).

22. Mi koncedas ke la transskribo Ŝavo ne estas fonetika; ĝi estas morfologia, surbaze de la adjektiva Ŝava per kiu oni imitis la anglan Shavian. (Vi povas legi pri the Shavian alphabet en la angla Vikipedio; pri ties esperanta adaptaĵo, la Ŝava alfabeto, en la Vikipedio esperanta; aŭ sur mia paĝo – en PDF, aŭ, se vi havas sufiĉe modernan tiparon unikodan, en HTML).

23. W. Auld: Pri la transskribo de propraj nomoj, unuavice en literaturaj tekstoj. «Scienca Revuo», vol. 21, n-ro 4/5 (84,85), 1970, p. 155.