Sekso kaj intelekto

Artikolo de Sergio Pokrovskij.
Unue publikigita en «Ruslanda Esperantisto», 1995, n-ro 12; 1996, n-roj 1, 3, 4
Demando de Nikolaj Batyrev (Udmurtio):
La respondo
Ĉu Esperanto havas genrojn?
La tradicia Esperanto
Specialaj okazoj
La genroj kaj la seksoj
La signifoj de vir-
La prefikso ge-
La genroj en la 20-a jc
La eksterseksaj vortoj
La senseksigo
Kritikoj
La seksa diskriminacio
La reformoj
La genroj en Ido
Prezento de riismo
Ĝiismo
Ĵiismo
Ĉu la genrosistemo estas hontinda?
Konkludo

Demando de Nikolaj Batyrev (Udmurtio):

«Iuj uzas novan viran sufikson iĉ:

nj — ĉj
in — iĉ

Ĝi ŝajnas tute logika. Iom koincidas kun la rusa:

Петровна — Петрович.

Ĉu mi uzu la sufikson -iĉ, se ĝi al mi plaĉas?»

La respondo

Tion vi mem decidu. Estas seriozaj argumentoj kaj por, kaj kontraŭ tia uzado. Mi provos prezenti al vi la argumentojn de ambaŭ partioj.

Fakte, la sufikso -iĉ estas nur parto de «kontraŭseksisma» reformoprojekto, celanta la «socian juston, logikon kaj oportunon».

Seksismo en ĉi tiu kunteksto estas seksa diskriminacio, malsama traktado de virinoj kaj viroj. Iuj opinias, ke tio estas malbona. Nu, Esperanto estas seksisma: disponeblas speciala sufikso por indiki la inecon (-in), dum mankas speciala sufikso por indiki la virecon.

Tiun nesimetrion la reformemuloj rigardas nelogika; kaj la deviga genromarkado maloportunas en la administra lingvo, ekz-e kiam oni ne scias la sekson de persono al kiu oni sendas leteron: ĉu al Sinjoro N.N., ĉu al Sinjorino N.N. ?

Pli detale la valoron de tiuj argumentoj ni esploros en sekvaj partoj de mia respondo, ĉar unue necesas konsideri la tradician sistemon de la klasika Esperanto.

Ĉu Esperanto havas genrojn?

Ofte oni asertas [PAG], ke en Esperanto ne estas gramatika genro. Per tio oni volas diri, ke en tiu lingvo ne estas arbitre atribuataj genroj, malkiel en la rusa, kie снег (neĝo) ial estas virgenra, свобода (libero), ingenra, ktp. En Esperanto, diras tiuj gramatikistoj, la genro estas atribuata semantike, laŭ la senco de koncerna nocio, sekve ne estas bezono pri tia formala kategorio.

Vere, ĉiujn konkretajn objektojn oni povas klasi en tri disajn grupojn: la objektoj senseksaj, inseksaj kaj virseksaj. Tamen tio ne sufiĉas por fari kompletan genrosistemon.

La genro estas leksikografia kategorio necesa por determini, kiu pronomo anstataŭu koncernan substantivon aŭ alian nomon (nedifinan pronomon ktp). Ni tuj povas konstati, ke en la norma Esperanto la bestojn oni indikas ne per ilia «semantika genro» (= sekso), sed per la neŭtra ĝi. Tio estas la unua devio de la sengenra teorio.

La dua, pli grava problemo, koncernas la supernociojn, kiujn oni faras speciale por paroli ĝenerale, ekz-e pri virseksuloj kaj inoj (homo, persono, infano ktp). Kiun «sekson» havu abstrakta «homo»?

En Esperanto estas tri genroj, nome, laŭ la pronomoj triapersonaj singularaj, kiuj ilin distingas, ĝi-genro, li-genro kaj ŝi-genro.

La ĝi-genro estas la plej ĝenerala klaso, entenanta la nomojn de diversaj ioj (objektoj, aĵoj). Ĉio ajn estas objekto (estaĵo), kaj la ĝenerala pronomo por referenci objektojn estas ĝi. Ekz-e, se ni diras, laŭ Arĥimedo, ke

En akvo, ĉiun korpon efikas malmerga forto egala al la pezo de la akvo en la volumeno de ĝia mergita parto,

— tio veras eĉ kiam la «korpo» estas homo kaj «ĝia» fakte rilatas al «lia aŭ ŝia» korpoparto.

Se la amplekso de koncerna nocio estas racihava iu (racihava estaĵo, ulo), temas pri li-genro. Praktike tiu genro precipe koncernas la homojn (kp la sciencan terminon homo sapiens, t.e. «homo racihava») — nu, kaj eble diojn, anĝelojn, koboldojn, demonojn ktp.

… se iu lernas mian lingvon … ne traleginte antaŭe la antaŭparolon … li eĉ ne supozas, ke tio, kion li nomas … prefikso aŭ sufikso, estas tute memstara vorto [Z].

En tiu ĝenerala senco la li-genro similas la klason de «animhavaj uloj» en la rusa (kun la evidenta escepto de la bestoj). Se mi diras, ke «neniu estis en la ĉambro», tio ne malebligas, ke en la ĉambro estis io, ekz-e tablo. Do, ni povus nomi ĝin iu-klasoul-klaso (ruse категория одушевлённости, angle animate gender).

Kaj oni speciale atentas la inojn, kiuj formas apartan subklason en la genro de la raciuloj, la ŝi-genron.

La tradicia Esperanto

Estas forta lingva kutimo, eĉ gramatika regulo, ĉiam uzi kiel eble plej precizan genroindikon; ekz-e, kvankam ĝenerale ĉiu homo estas animalo, estus malĝentila nomi tiel konkretan personon kaj referenci lin per «ĝi». En la substantivoj la ŝi-genron markas la sufikso -in (escepte nur kelkajn radike in-genrajn vortojn, kiaj amazono, damo, matrono kaj nomoj propraj). Laŭ la Fundamento,

Virino, kiu kuracas, estas kuracistino [FE, §36].

La in-genrajn vortojn ĉiam anstataŭas ŝi; sed kiam temas pri abstrakta persono, kiu en konkreta situacio povas esti viro aŭ virino, estas uzata la li-genro. Ekz-e, laŭ la Bulonja Deklaracio,

Esperantisto estas nomata ĉiu persono, kiu scias kaj uzas la lingvon Esperanto tute egale por kiaj celoj li ĝin uzas.

Kaj en la Fundamenta Ekzercaro:

Ĉar ĉiu amas ordinare personon, kiu estas simila al li, tial tiu ĉi patrino varmege amis sian pli maljunan filinon [FE, §13].

Ni vidas ĝeneralan sentencon el vortoj li-genraj (ĉiu … personon … li), kiu en konkreta situacio estas aplikita al ŝi-genraj patrino kaj filino.

En la vortoj de Zamenhof mem [LR 23, 1907],

… ĉar ni silente interkonsentis, ke ĉiun fojon, kiam ni parolas ne speciale pri sekso virina, ni povas uzi la viran formon por ambaŭ seksoj … per tio mem ni ankaŭ interkonsentis, ke la pronomon «li» ni povas uzi por homo en ĉiu okazo, kiam lia sekso estas por ni indiferenta.

Tamen la regulo pri «kiel eble plej preciza genroindiko» iam estas malobeata, ekz-e se alklasigo al pli ĝenerala genro necesas por pli ĝuste esprimi la penson de la parolanto. Tiel oni povus aserti, ke

Judita Polgar estas la plej forta ŝakistino de la mondo; kaj ĝenerale, ŝi estas tre bona ŝakisto, kvankam oni povas indiki ŝakistojn pli fortajn ol ŝi.

Simile, enciklopedio informas:

Anna Aĥmatova: rusa poetino (1889–1966) …

— dum literaturistoj jam antaŭ la Revolucio deklaris, ke «ŝi estas unu el la plej grandaj rusaj poetoj». Ambaŭ asertoj estas ĝustaj kaj konvenaj sialoke.

Puŝkino speciale atentis la verson:

Я человек, и шла путями заблуждений

do, proksimume, estante hom' ŝi iris vojon de eraro. Tie evidentas aludo al «La homo estas erarema»; ĝi estus tute perdita se oni dirus: «Estante virino, ŝi iris…», kaj eĉ pli malbone, tio povus pensigi pri speciale ina eraremo.

Jen resuma ekzemplo:

Specialaj okazoj

La homgrupoj (ŝtato, armeo, kompanio, partio ktp) estas ĝi-genraj.

La lingva logiko ne ĉiam estas formala. La mortintojn oni plu traktas kiel homojn (pro klara motivo psiĥologia; ĉu tion oni rigardu escepto, dependas je oniaj religiaj opinioj). Oni povas personigi abstraktan ideon aŭ karan beston, tiel ke la Libero aŭ Morto iĝos ŝi (almenaŭ por la rusoj), la Tempo, li ktp. Ŝaka peco aŭ karta figuro normale estas ĝi-genraj, sed en fabeloj kaj fantasto ili ofte estas personoj.

Tamen normale [LR 35, 1908],

Kiam oni parolas pri bestoj, mi konsilas uzi nur la senseksan pronomon «ĝi» … En la tre maloftaj okazoj, kiam la precizeco povas nepre postuli, ke ni montru la sekson de la besto per la uzata pronomo, la teorio ne malpermesas al ni uzi la vorton «li» aŭ «ŝi»; sed en ĉiuj ordinaraj okazoj mi konsilus uzi la pronomojn «li» kaj «ŝi» nur por homoj.

La vorton infano Zamenhof rigardis ĝi-genra (kp la rusan дитя, germanan Kind, anglajn child, baby):

La infano serĉis sian pupon; mi montris al la infano, kie kuŝas ĝia pupo.

Tio ŝokis multajn esperantistojn, kiel malĝentila rilate al la infanoj. Evidente, oni neniel celas humiligi la infanojn, kaj la rusa «дитя неразумное» (infano malprudenta) sonas varme, preskaŭ karese, pli varme kaj poezie ol ĝia kancelaria sinonimo li-genra «ребёнок». Tamen Zamenhof koncedis, ke

Parolante pri infano, pri kiu ni scias, ke ĝi ne estas knabino (aŭ almenaŭ ne scias, ke ĝi estas knabino), ni povas uzi la vorton «li».

En la moderna lingvo, malprobablas ke patrino parolos pri sia bebo per ĝi, sed tio eblas por nekonato, kiu ne scias aŭ ne atentas la sekson de la infano.

Kurioze, en la norma rusa eĉ adoltuloj deklinacias la vorton pupo kiel animhavan («вижу кукол» — kvankam, precipe en Peterburgo, ne maleblas ankaŭ la senanima «вижу куклы»).

La genroj kaj la seksoj

La genra kontrastigo estas speciale forta kiam oni parolas pri familianoj. Normale la infano scias, kiun el la gepatroj koncernas kuranta problemo, kaj «patro» neniam povas indiki «patrino»n. Tiel estiĝis negranda sed tre grava vortogrupo, en kiu li-genro nepre implicas viran sekson. Entute ĝi entenas ĉ. 20 vortojn, indikantajn familianojn, parencojn kaj nobelojn:

avo, bubo, edzo, duko, feo, fianĉo, filo, frato, fraŭlo, grafo, knabo, kuzo, nepo, nevo, onklo, patro, princo, reĝo, sinjoro, vidvo, viro.

Tiujn vortojn ni nomos virgenraj. Do, en nia terminaro «li-genro» esence estas la klaso de ul-vortoj referenceblaj per «li»; la vortoj virgenraj estas ĝia tre malgranda subklaso. Ekz-e, homo, studento, viro estas li-genraj; sed nur la tria el ili estas virgenra.

La signifoj de vir-

Tiu vortradiko havas du signifojn:

  1. Adolta homo, el la serio knabo, fraŭlo, viro, maljunulo. Ĝi estas virgenra radiko, taŭga por derivado per -in (la serio knabino, fraŭlino, virino, maljunulino). Ĉar por la eksterseksa signifo la lingvo havas specialajn vortojn, la rusan молодой человек, la anglan young man la francan jeune homme oni traduku per juna viro, kiel en la germana. «Juna homo» povas esti virino.
  2. Malina animalo, virseksulo. Tiusence ĝi estas uzata prefikse, por malimplice indiki la viran sekson de bestoj: virkato, virbovo, virlupo.

La prefikso ge-

Laŭ PIV, tiu prefikso montras, «ke la priparolata grupo konsistas el ambaŭ seksoj». Kaj laŭ la Fundamento,

Patro kaj patrino kune estas nomataj gepatroj [FE §36].

Oni ne uzas ĝin se ne temas pri kompanio, tial kvankam la rekomendo: «La rusoj devas speciale atenti la senakcentajn vokalojn» egale koncernas la rusinojn, oni tamen ne diras «La gerusoj devas atenti…» — ĉar ĉiu aparte, individue ĝin atentu. Male, kiel indikis B. Wennergren, «gepatra decido» estas kuna decido de la patro kaj de la patrino. Do, ge- estas ariga prefikso.

Estas nekutima kaj bedaŭrinda afero, ke ariga vortero havas la formon de prefikso, kaj tio devigas nin ĝin kompletigi per ĉiama pluralo (male, per arigaj sufiksoj, ekz-e -aro, -opo, oni povas fari singularajn vortojn). Tiu superflua pluralo kondukis iujn al ŝanĝo de la Fundamenta funkcio de la prefikso (vd sube).

En «gelernejo», «gebanejo» ktp «ge» rolas kiel radiko, ne kiel prefikso («gea edukado, banado» — kontraste al la laŭsekse apartigitaj agadoj). Kp ankaŭ «gevivi» (vivi kiel geedza paro), «geigi» (ekz-e, «Endas geigi tiun studentan grupon, por ŝanĝi ĝian etoson»), «gesolaj» (kiuj estas pare kaj solaj) [Cseh]. Pli freŝa ekzemplo: paroj geaj kaj gejaj.

La genroj en la 20-a jc

Du reciproke kontraŭaj zorgoj okupis esperantistojn en la 20ª jc:

Jam antaŭ la Revolucio la galanta atento al la bela sekso fojfoje estis malakceptata kiel indulgemo hipokrita kaj humiliga. Krome, en multaj naciaj lingvoj mankis regulaj rimedoj por klare distingi inter funkciulino kaj funkciuledzino; laŭ la Rusa Gramatiko de N. I. Greĉ (1827) oni devis distingi:

лекарка — лекарша (kuracistino — kuracistedzino),
учительница — учительша (instruistino — instruistedzino),
директриса — директорша (direktorino — direktoredzino),
дьякониса — дьяконца (diakonino — diakonedzino),
ktp.

Ofta konfuzo inter tiuj formoj ofendis la memstarajn istinojn, tial en la Fundamento ni legas [FE §36]:

Virino, kiu kuracas, estas kuracistino; edzino de kuracisto estas kuracistedzino.
Li ne estas lavisto, li estas lavistinedzo.

Do, Esperanto dekomence disponigis klaran solvon al tiu problemo, sed en multaj naciaj kulturoj ĝi plu mankis kaj tie forte enradikiĝis la opinio, ke la formoj «профессорша» ktp estas malbonaj, ke «s-ino profesoro» estas pli bona ol «profesorino». Tio veras por la rusa (kaj kelkaj aliaj etnolingvoj), kaj senpripense multiuj aplikis la saman kutimon al Esperanto.

Post la Revolucio la uzo de li-genraj formoj en la okazoj, kiam klare temas pri ino, iĝis ĝenerala, precipe en la rusa lingvo (kie eĉ la vorto «kamarado» estis uzata nur li-genre: «kamarado Petrova»), sed ankaŭ (kvankam malpli radikale) en la Okcidentaj lingvoj. En la lingvoj de la meza kaj suda Eŭropo (la ĉeĥa, la germana, la hispana, la itala, la portugala, eĉ en la Kebekia franca) oni plu fiere uzas la vortojn aŭtorino, doktorino, ministrino, profesorino, reĝisorino ktp, nun maleblajn en la rusa, angla aŭ (la Eŭropa) franca.

Konsiderinda parto de la esperantistaro nun ne uzas la sufikson -in en la vortoj indikantaj okupon (profesian aŭ hobian). B. Golden skribis piednote («La Ondo de Esperanto», n-ro 22, pĝ 17]:

En ĉi tiu artikolo la aŭtoro neas, ke proverboj havas utilon … kaj ŝi ne komprenas, kiel proverboj povas aparteni al la kulturo…

Tiun tendencon forigi la sufikson -in ni nomos seninigemo.

Alia nemalgranda parto plu uzas la tradician sistemon, certe pli koheran, kvankam ofte atakatan kiel arkaika. Ekz-e, en la «Esperantologiaj studoj» de E. Wüster («Stafeto» 1978, pĝ 144, same piednote):

Elise Richter, profesorino por latina lingvistiko ĉe la universitato de Vieno, esprimis la saman ideon en pli ĝenerala kadro…

Kaj eĉ B. Golden mem, en la indikita artikolo parolas pri «okulkuraca flegistino» (pĝ 20).

Simile, kvankam en n-ro 1068 de «Esperanto» aperas intervjuo kun profesoro Maria Luisa Altieri Biagi (pĝ 42), tamen sur pĝ 47 estas menciita «Cecile Low, prezidantino de la Esperanto-Societo de Novjorko», kaj inter anoncoj oni trovas tiun de «komputila inĝenierino» Jiang Xiafang; ankaŭ en Monato (feb. 1995, pĝ 4) temas pri «arĥeologino» el Vieno.

La seninigemo fuŝas la genran sistemon de Esperanto, ĉar oni ne plu povas kompreni, aŭdante pri konkreta persono, ĉu temas pri viro aŭ virino. Ĉu nekonata «profesoro Altieri Biagi» estas liŝi? Nul-markado estas kutima en Esperanto, sed ĝi povas funkcii nur se la markebla kategorio estas ĉiam esprimata. Ekz-e, por ke malesto de la finaĵo j indiku la singularon, necesas ke la pluralo ĉiam estu markita.

Iuj komencis diri «vira profesoro», kiel oni diras pri virbestoj. Sed tio kaŭzas novajn problemojn, ĉar ekz-e «vira tajloro» probable estas fakulo pri viraj vestaĵoj, kaj en konkreta situacio povas temi pri «vira tajlorino»; kp viraj ŝuoj, ina ĉapelo, infana neŭropatologo. Tion eblas malkonfuzi per du manieroj: aŭ reveni al la klasika sistemo, aŭ enkonduki virgenran sufikson (ekz-e -iĉ) kaj finfine transiri al la riismo (pri tio poste).

En iuj vortoj la seksindiko estas esenca parto de la profesio, kvankam ankaŭ tie la influo de la gepatra lingvo estas konsiderinda. Se teatro bezonas aktorinon por ludi la «junan heroinon», ŝin ne povas anstataŭi eĉ la plej eminenta «nobla patro». «Abatino» estras monaĥinejon, ne monaĥejon. Kaj la virgenraj vortoj (la nomoj de familianoj kaj nobeloj) plu restas nepre virgenraj: en la normala Esperanto oni ne povas forigi -in en la vortoj edzino, patrino, knabino, reĝino ktp. Sekve, ĉe la seninigemaj aŭtoroj antaŭ nelonge oni povis vidi ĉefministron Thatcher apud reĝino Elizabeto kaj reĝinedzo Filipo. (Tamen eĉ ci tiuj aŭtoroj probable nun dirus baronino Thatcher.)

La eksterseksaj vortoj

Do, en ambaŭ sistemoj oni iam bezonas vortojn por indiki familianon abstrakte, ekstersekse. Tio precipe koncernas la administran lingvon, ekz-e por difini la rajtojn kaj la devojn de la familianoj. Ekster tiu tre malgranda vortklaso sufiĉas la vortoj li-genraj.

Evidente, oni povas diri «ajna el la gepatroj», «patro aŭ patrino» ktp, tio estas preciza sed iom longa. Tre ofta propono estas ŝanĝi la sencon de la prefikso ge-, fari ĝin eksterseksiga:

gepatro = patro aŭ patrino.

Kurioze, tio tute inversigas la emocian percepton de la prefikso: la tradicia ge-, indikanta kuneston de la du seksoj, estas iom spiceta-pikanta, dum la reformita prefikso, emfaze kaj iom komike eksterseksa, iĝas parto de la plata administra lingvaĵo. Al mi ŝajnas, ke fakte temas pri tre malmulte, pri malpli ol deko da vortoj, por kiuj necesas trovi aŭ krei apartan supernocion eksterseksan. Tio estus malpli granda ŝanĝo ol redifino de fundamenta prefikso. Mi riskas fari jenan liston, iuj el kies eroj estas tradiciaj kaj eĉ fundamentaj:

— dum aliaj estas novaĵoj:

Ĉi tie spozo estas vorto el la itala kaj Ido, parenca al la angla spouse (samsignifaj); cetere, iuj aŭtoroj ial ĝin uzis en la senco «fianĉo aŭ novedzo dum sia nupta tago», do, «spoziĝant(in)o». «Matrimonio» (laŭ Latino kaj «Domfabriko» de A. Csisar kaj K. Kalocsay) estas брак, geedza kunvivo, kiun en la tradicia lingvo oni ofte misnomas «geedzeco». Sibo estas prunto el la anglaj sib, sibling (samsignifaj).

Tiaj vortoj mankas en la fakaj sublingvoj administra, jura, scienca — ekz-e por esprimi la fakton, ke

La infano 3–6 jarojn aĝa imitas sian samseksan genitoron.

Verdire, mi ne vidas aliajn virgenrajn vortojn, por kiuj oni reale bezonus eksterseksan formon; cetere, iujn oni povus derivi, ekz-e pragenitoro (avo aŭ avino).

La senseksigo

Oni ne konfuzu eksterseksigon de substantivoj kun senseksigo de bestoj, por kiu, laŭ PIV, servas la prefikso eks-, ekz-e eksporko, ekskoko, ekskatino ktp.

Kritikoj

Oni ofte kritikis la genran sistemon de Esperanto. Iuj indikis, ke malsama traktado de virinoj kaj viroj estas maljusta; aliaj emfazis, ke ilia motivo estas ne ideologia, sed pure estetika (strebo al plia sistemeco).

La seksa diskriminacio

Ial en la anglalingva mondo enradikiĝis la opinio, ke la trigenra sistemo estas malfavora por la inoj, ke ĝi kreas subkonscian instigon al la kredo, ke viroj estas pli gravaj aŭ fundamentaj ol virinoj.

Se oni plendas pri kontraŭvirina diskriminacio, la vera kaŭzo estas en la reala socia stato de la virino, ne en la lingva markado de la ŝi-genro. Vere, la manieron derivi ingenrajn vortojn el la li-genraj ekde la antaŭdiluva epoko oni uzis por pravigi la submetitan staton de la virino:

Ŝi estu nomata Virino (hebree iŝŝa) ĉar el Viro (hebree ) ŝi estas prenita [Gen 2:23].

— laŭ tia rezonado barbo estas pli grava ol barbulo, arbo pli valoras ol arbaro kaj la nedifina determino, indikata per malesto de determinilo, estas malpli grava ol la difina.

Per si mem diskriminacio, distingado, ne estas nepre negativa. La francaj nobeloj plilongigis sian nomon per speciala de, kaj tiu diskriminacio estis ege enviata.

Aliflanke, iuj insistas (precipe en nia lando), ke por reale egaligi la viron kaj la virinon, necesas pozitiva diskriminacio favora al la virino; ke la virinoj, kiuj volas forviŝi la seksan distingemon, estas «virulinoj» kiuj prosperis en la «vira» mondo perfidinte sian inecon (tiel denaska parolanto de subpremata lingvo povas prosperi en lingvo «imperiisma»). La dirita ne signifas, ke mi plene subtenas tiun opinion; mi nur volas diri, ke nek la postulo pri sendistinge «egala traktado» estas memevidenta bonaĵo, nek la «seksismo» estas nepre malfavora al la virinoj.

Tamen por la lingvo tute ne gravas, ĉu la opinioj de ĝiaj uzantoj estas pravaj aŭ ne. Se oni opinias, ke la trigenra sistemo estas maljusta, oni ĝin ŝanĝas, kaj tio fakte okazas en kelkaj landoj.

La reformoj

Estis multe da projektoj celantaj raciigi la genran sistemon. La unuj ĝin detalis (Ido, hiismo), la aliaj, simpligis (riismo, ĝiismo). Kontraŭ ĉiuj reformoprojektoj ĉi-sube prezentitaj validas unu grava, kaj principe tute sufiĉa, obĵeto: ili rompas la lingvan tradicion. Esplorante ilin ni forlasos la firman grundon de Esperantujo kaj navigos en la oceano de lingvoprojektoj. Tiun memorendan obĵeton ni ne ripetos.

La genroj en Ido

Por la substantivoj, Ido havas malimplican virgenran sufikson: -ul. Sen genroindiko vorto estas eksterseksa:

patro = patrulo aŭ patrino;
sinioro = siniorulo aŭ siniorino;
homo = homulo aŭ homino.

Ankaŭ triapersonaj pronomoj povas indiki la genron:

— do, 8 pronomoj anstataŭ la 4 esperantaj li, ŝi, ĝi, ili kaj tio sen kalkuli su, onu (niaj si, oni).

Tiu sistemo estas tre preciza, kaj por adapti ĝin al Esperanto oni proponis strikte virgenran hi (resp. ihi, iŝi kaj eĉ duapersonan ici) kun li egala al «hi aŭ ŝi», kaj -un-iĉ kiel -malin.

Tamen ĝuste tiu precizo malfaciligus la komunikadon; ekz-e, ĉu estus ĝentila uzi la genran indikon parolante pri unu persono, kaj ne uzi ĝin pri alia? Kaj se oni akceptas la rekomendon, ke laŭeble oni uzu la neŭtrajn formojn, granda parto de tiuj riĉaĵoj restos neuzata balasto. Do, tiu rekomendo kondukas al riismo.

Prezento de riismo

Mi citu el la Riisma manifesto:

En riisma Esperanto:

Ankaŭ la dudeko da vortoj, kiuj tradicie indikas nur iĉojn, kaj kiuj havas respondajn inajn formojn kun aldonita sufikso -in-, devus ricevi senseksan signifon.

Riismo kaj iĉismo kompletigas unu la alian, sed ili estas distingeblaj aferoj.

Argumentoj por kaj kontraŭ iĉismo

+1. Iĉismo malkonfuzas la du sencojn de vir-.
+2. Iĉismo oportunas por indiki virbestojn.
+3. Iĉismo pli simetrie traktas inojn kaj virseksulojn.
–4. -iĉ estas tro simila al -iĝ.

Fakte, ne oftas kuntekstoj, kie «edziĉo» estus konfuzebla kun «edziĝo», pli probablas konfuzo «edziĉo / edziĉjo»; ĉiel ajn, tio estas malbona trajto de la formo -iĉ. Ankaŭ aliaj formoj estis proponitaj, ekz-e -un (kp la rusajn бегун, колдун, опекун, прыгун, шалун ktp).

–5. -iĉ- donas neinternacian aspekton al vortoj internaciaj, kiuj ĝenerale estas «liismaj»: reĝiĉo, sinjoriĉo, profesoriĉo, leoniĉo. (Sed jen amuzaj koincidoj: rusiĉo, moskvaniĉo.)
–6. Iĉismo rompas la lingvan tradicion.

La nuna rusa-franca modelo jam faris plurajn paŝojn al la iĉismo (ekz-e en «profesoro Maria Luisa Altieri Biagi»). Tamen en la familia sfero la ŝanĝo estus tro drasta, maloportuna kaj malagrabla. Mi reprenas ekzemplon de A. Shlafer: se nekonata iĉisto dirus, parolante al patro de pluraj infanoj,

El viaj filoj nur la filino ne similas al via edzo!

— tiu ŝajne fundamenta frazo, sen ajna nova sufikso aŭ pronomo, estus ekstravaganca. Alidire, la vortogrupo indikanta familianojn kaj nobelojn, speciala en la tradicia Esperanto, fakte plu restos speciala ankaŭ en la iĉisma lingvo.

Io tre simila al iĉismo ekzistas en la Urala-Altajaj lingvoj. La plej arkaikaj el ili (tungusa-manĉuraj) ne distingas la sekson de la pli junaj parencoj (ekz-e oni havas «pli aĝan fraton», «pli aĝan fratinon», sed «malpli aĝan sibon»). Parte tio restas ankaŭ en la tjurkaj lingvoj (bola = infano, el kiu deriveblas er bola — «vir-infano», knabo, kaj qiz bola — «fraŭlin-infano», knabino) kaj en la japana (resp. ko, otoko-no-ko, onna-no-ko).

Apartan problemon por la iĉismo prezentas la radike ingenraj vortoj: damo, gejŝo, madono ktp. Ĉu ili restu esceptoj? Ĉu oni logikeme akceptu, ke poetino alparolu sian amatan viron per «damo»?

Argumentoj por kaj kontraŭ riismo
–1. Ri estas tro simila al li.

La riistoj respondas:

La pronomoj li kaj ri apartenas al apartaj pronomsistemoj kaj ne estas uzataj apude aŭ kontraste, do ilia simileco ne estas problemo.

Tio estus vera post la «fina venko» de riismo, sed dum nia vivo tio probable ne okazos. Alia ĝena afero estas la grafika simileco de «ri» kaj «ni».

+2. Forigo de ofta argumento kontraŭ Esperanto.

Ebla «seksismo» de Esperanto estas danĝera por ĝi, ĉar ĝi povas iĝi facila atakilo kontraŭ ĝi.

Oni ne povas plaĉi al ĉiuj. Nia lando nun travivas alian ideologian fazon, kiam ĉion Sovetian oni ridindigas; sendube iuj mokos lingvon kun eksterseksa «sinjoro» same kiel iuj opiniis «monstra» la eksterseksan «kamarado Ivanova».

+3. «Kontribuo al neseksisma pensado»

Ni jam vidis, ke tio estas falsa argumento. Eksterseksaj lingvoj ekzistas dum jarmiloj ĉe multaj popoloj, sen rimarkebla influo sur ilian socian konduton. Favore al la tezo oni povus indiki, ke la nekseksismaj suomoj, unuaj en Rusio kaj en Eŭropo, rajtigis la virinojn voĉdoni — sed eĉ pli frue (1893) tion faris la «seksismaj» novzelandanoj; en la haremoj turkaj kaj persaj oni uzis eksterseksajn pronomojn, sed tio neniom kontribuis al senseksisma pensado. La persoj kaj turkoj ne traktas la inojn pli bone ol la seksismaj araboj, la ĝiismaj hungaroj havas tian saman galantan etiketon, kiel la tre seksismaj poloj.

+4. Faciligo kaj oportunigo.

Ne plu necesas uzi specialajn rimedojn por paroli pri hipotezaj homoj (ekzemple: «Se uzanto postulas perfektan kvaliton, {li aŭ ŝi ¦ tiu ¦ ĝi} devas ofte aĉeti novan inkrubandon»)…

En la norma Esperanto oni ne hezitu: sufiĉas skribi li, kiel faris Zamenhof* parolante pri «la leganto». Simile en nuntempa gazeto (Monato, okt. 1995, pĝ 5): «Sed por konsumanto estos aparte agrable, ke vojaĝante eksterlande li povos rekte kompari prezojn de varoj kaj servoj».

… Ne plu necesas memori la sekson de priparolatoj aŭ indiki sian sekson al tiuj, kiuj eble volos paroli pri oni.

Jes, tia formo de komunikado estas pli oportuna por la lingvaĵo de kancelario. La -in kaj ŝi povus fari la etoson de komunikado pli ĝentila, pli persona. Tamen la samon oni povus diri pri la ciado, kaj mi konsentas, ke la nura vi vere faciligas la komunikadon.

Cetere, la problemon grandparte kaŭzas la Nord-Okcidenta seninigemo en la titoloj kaj oficindikoj, kie la tradicio ilin postulas: direktorino, doktorino, profesorino, redaktorino ktp.

+5. «Reguligo kaj internaciigo»

Kvankam ekzistas aliaj ekzemploj de malreguleco en Esperanto, la distingo inter la du seksoj nur en la tria persono singulara estas vere nur historia akcidento bazita sur la plejparte hindeŭropaj ŝablonoj de la lingvoj, kiujn Zamenhof konis. Forigo de tiu strangaĵo reguligas kaj internaciigas la pronoman sistemon de Esperanto kaj tial faciligas ĝin, aparte por neeŭropanoj.

Zamenhofo scipovis ankaŭ la hebrean, kiu ne estas hindeŭropa sed havas genrojn, same kiel la araba kaj aliaj Afrika-Aziaj lingvoj. La aserto, ke lingvo sengenra estus «pli internacia», ŝajnas almenaŭ dubinda.

Vere, iuj lingvistoj opinias la genrojn atavismo de praa lingvoevoluo; sed tiuj samaj lingvistoj tion samon opinias pri la apartigo de la «animhavaj estuloj» (pri la ri-genro).

Por la anoj de la Altaja-Urala lingva makrofamilio (kun la lingvoj tjurka-mongolaj, la korea, la japana … hungara, suoma, udmurta…) ankaŭ «ri» probable ŝajnos «historia akcidento» — ĉar estas pli radikala kaj logika eblo, indikita de Zamenhof mem, kaj certe pli oportuna por la altajanoj:

Ĝiismo

La Altaja-Uralaj lingvoj, kiel cetere kelkaj lingvoj hindeŭropaj (la persa, la armena), havas unusolan ĝi-genron. Ĉio ajn — reĝo aŭ brasiko; ĥano, eŭnuko aŭ odalisko; infano, maljunulino aŭ papago — estas indikata per ĝi. Malfacilas imagi ion pli logikan kaj simplan. (Tamen en la japana, lingvo Altaja, krom la ordinaraj komungenraj ja aperis ankaŭ seksodistingaj pronomoj kare, kanoĝo; ankaŭ en la suoma oni elpensis genroindikajn pronomojn.)

Pro sia riĉa sortimento de montraj kaj refleksivaj pronomoj Esperanto estas adaptebla al ĝiismo. Rememoru mian antaŭan «lingvan respondon» pri la pronomoj ĝi, tiu, si, kiuj ebligas klare indiki koncernaĵon surbaze de ĝia gramatika rolo, sendepende je la genro. Ekz-e:

— ne ĉiu lingvo estas tiel preciza.

Zamenhofo tion komprenis, kaj kuraĝe skribis [LR 23, 1907]:

Kiam ni parolas pri homo, ne montrante la sekson, tiam estus regule uzi la pronomon «ĝi» … kaj se vi tiel agos, vi estos gramatike tute prava.

Al mi ŝajnas, ke li tiom trankvile proponis tion, ĉar li konsciis, ke la okcidentanoj ne kuraĝos akcepti tiun elegantan solvon:

Sed la vorto «ĝi» (uzata speciale por «bestoj» aŭ «senvivaĵoj») enhavas en si ion malaltigan (kaj ankaŭ kontraŭkutiman) kaj por la ideo de «homo» ĝi estus iom malagrabla … Se ni volus esti pedante gramatikaj, tiam ni devus uzi la vorton «ĝi» ne sole por «homo», sed ankaŭ por ĉiu alia analogia vorto; ekzemple ni devus diri: «riĉulo pensas, ke ĉio devas servi al ĝi» (ĉar ni parolas ja ne sole pri riĉaj viroj, sed ankaŭ pri riĉaj virinoj).

Jen estas maloftega ekzemplo de ĝiisma frazo (Monato, aŭg. 1995, pĝ 17):

… la defio estas ebligi, ke la uzanto povu mem decidi, kiam kaj kiujn informojn ĝi volas akiri.

Favore al ĝiismo validas ĉiuj argumentoj, kiujn riistoj prezentas kontraŭ la tradicia Esperanto; kaj estas multaj sentencoj, same validaj por ajna «ri» («li», «ŝi»), kiel por ajna «ĝi». Rememoru la Arĥimedan leĝon, aŭ konsideru la frazon:

Ĉiu animalo bezonas oksigenon; sen oksigeno ĝi baldaŭ mortas.

Ĉar animalo estas homo aŭ besto, la riistoj kiuj ne akceptas ke «ĝi» kovras «ri»n devus diri:

Ĉiu animalo bezonas oksigenon; sen oksigeno ri aŭ ĝi baldaŭ mortas.

Fakte ili tiel ne diras. Ili imitas la anglan pensmanieron, kiu ne toleras «li»n, kiam temas pri inoj:

Demandu, kiu telefonas kaj kion li volas. = Find out who's phoning and what they want. = Find out who is calling and what he or she wants.

sed akceptas la genran hierarkion por la ĝi-genro:

Every living being needs oxygen; without oxygen it will soon die.

En la nuna epoko, kiam multajn servojn oni povas ricevi de homo aŭ aŭtomato, tiaj ekzemploj plioftiĝas.

Ĵiismo

La malagrablan nuancon kiun havas ĝi aplikata al uloj oni povus forigi per enkonduko de nova universala pronomo

ĵi = ĝiliŝi.

Ĉiu animalo bezonas oksigenon; sen oksigeno ĵi baldaŭ mortas.
Demandu, kiu telefonas kaj kion ĵi volas.
Pacientino kaj ĵiaj rajtoj.
Ĉiu amas ordinare personon, kiu estas simila al ĵi.

ktp.

Oni povas riproĉi al ĵi konfuzeblon kun ĝiŝi (samkiel al ri oni riproĉis similecon al li). Nu, tion oni etgale bone povas rigardi avantaĝo, ja ĵi devus anstataŭi ĉiujn tri genrohavajn pronomojn.

Samkiel riismo kaj ĝiismo, ankaŭ ĵiismo povas kaŭzi koliziojn:

Esperantisto estas nomata ĉiu persono, kiu scias kaj uzas la lingvon Esperanto tute egale por kiaj celoj ĵi ĵin uzas.

La regula solvo estus uzi tiun por malĉefa referenco, kiel indikite en mia respondo pri «Ties» kaj «ĝia»:

Esperantisto estas nomata ĉiu persono, kiu scias kaj uzas la lingvon Esperanto tute egale por kiaj celoj ĵi uzas tiun.

Cetere, en la nuna stato ni toleras ambiguajn pronomojn (kvankam tio ne estas bonstila):

Li volis antaŭe esti en Fjaltring apud Bovbjerg, kie loĝis la angilvendisto, al kiu li promesis, ke li lin vizitos
[Fabeloj, 4, «Historio el la dunoj»].

Kaj de tiam li serĉis okazon, por transdoni lin [Mateo 26:16].

Ĉu la genrosistemo estas hontinda?

Plej ofte en diskuto pri seksismo kaj genroj la trigenra sistemo estas traktata kiel difekto de Esperanto, hontinda atavismo, kian ideala lingvo ne havu. Mi konsentas, ke la altaja-urala ĵiismo estas koncepte pli simpla sistemo, kaj tial ĝi estus bonvena en koncepte simpla lingvo. Se en iu lingvoscienca projekto oni kreas «idealan lingvon» por kodi en ĝi semantikon de homlingvaj tekstoj, tiam tiu lingvo ne havu devige markendajn kategoriojn, kiaj estas la nombro kaj genro de la substantivoj, la tenso de la personaj formoj de la verboj ktp.

Ido plene realigas tian koncepton pri laŭvola kaj nedeviga genromarkado; sed kurioze, en la reformoprojektoj de la esperantistoj tiu sperto entuziasmigas neniun. En reala homlingvo tiaj libero kaj riĉo ne estas oportunaj.

Reala lingvo povas funkcii sen genroj (en unugenra sistemo) – tiajn lingvojn mi jam menciis. Reala lingvo povas malhavi triapersonajn pronomojn (kiel ekz‑e Latino). Tamen multaj lingvoj evoluigis tiajn pronomojn kaj konservas plurgenran sistemon (tiaj estas, interalie, ĉiuj 5 lingvoj de la Fundamento).

Ĉar ankaŭ la trigenra sistemo havas siajn avantaĝojn:

La talpo jam venis, por preni Elinjon-fingreton. Ŝi devis loĝi ĉe li profunde sub la tero, neniam eliri en la varman sunon, ĉar li ĝin ne amis [Fabeloj].

ŝi nenion havas kontraŭ tio ke li ŝin forgesu, se li nur povas … [La batalo de l’ vivo].

Por ke ia regno estu forta kaj povu sane disvolviĝadi, estas necese, ke ĉiu regnano sciu, ke li neniam dependos de la kapricoj de tiu aŭ alia persono … [Antaŭparolo al la Fundamento].

Li ŝin malamis tiom kiom li ŝin deziris [Kastelo de Prelongo].

Ankaŭ riismo estas malrekta atesto pri utilo de la genroj. En teksto, kie rolas kaj uloj kaj aĵoj (situacio ofta en teĥnikaj dokumentoj) oportunas havi apartajn referencilojn por uloj kaj aĵo aŭ iloj (malgraŭ ke en iam tia diferenco estas ĝena). Tial riistoj preferas konservi la dispartigon je uloj kaj aĵoj.

Sed kio estas utila en la situacioj teĥnikaj (klasado je uloj kaj aĵoj), estas egale utila en la vivo ĉiutaga – ekz-e en la vivo familia, kie rolas patroj kaj patrinoj, filoj kaj filinoj, fratoj kaj fratinoj, avoj kaj avinoj, onkloj kaj onklinoj ktp.

Iam en la 13ª jc en la angla lingvo la malnovanglaj pronomoj triapersonaj (li), heo /heŭ/ (ŝi) kunfandiĝis (pro la fonetika evoluo ‹eo› → ē). Tion la tiamaj anglalingvanoj juĝis maloportuna; tial por la rolo de «ŝi» ili ekuzis la unuagradan montran pronomon ingenran, la mezanglan seo /seŭ/ (kp la francan «cette»); la malkreska diftongo /eŭ/ poste transformiĝis en la kreskan /jo/, kio kaŭzis palatiĝon de la konsonanto: /seŭ/ → /sjo/ → sho → she.

(La kunfandiĝo kaj malkonfuzo okazis nur nominative; en la kazoj poseda kaj objekta konserviĝis la formo her, proksima al, sed malsama ol la virgenraj he, his, him.)

T.e. antaŭ 8 jarcentoj la anglalingvanoj havis sponte estiĝintan, pretan solvon por eviti la problemon pri “he or she”; sed ili preferis reteni tiun distingon en la lingvo. Kiom mi scias, ankaŭ la rezigno pri tiu ŝanco okazis tute sponte, sen ia ajn ideologia kampanjo.

Ĉiu lingvo estas kompromiso inter malakordaj principoj, interalie inter simpleco kaj oportuno. La trigenra sistemo estas unu tia kompromiso; la dugenra riismo kaj la sengenra ĵiismo estas du aliaj solvoj. Ĉiu havas siajn avantaĝojn kaj malavantaĝojn, kaj estas naiva simplismo aserti, ke iu estas nekontesteble pli bona ol la aliaj.

Konkludo

1. Je la nuna stadio de la lingvoevoluo oni povas plu uzi la tradician li-genran sistemon, laŭ la modelo germana-itala-hispana («aŭtorino, doktorino, kuracistino, ministrino» ktp). Ĝi estas Fundamenta, kohera, multaj lingvanoj plu ĝin sekvas, la obĵetoj kontraŭ ĝi estas pure ideologiaj kaj almenaŭ dubindaj. Por oportunigi ĝin al la bezonoj de la kancelaria lingvo sufiĉas aldoni nur kelkajn vortojn («spozo», «genitoro», «sibo» — kaj tio probable sufiĉos).

2. La seninigema modelo rusa-franca (ekz-e «reĝino Elizabeto kaj ĉefministro Thatcher») estas malpli regula, sed ofte ĝi estas agreseme kaj pretendeme prezentata kiel «pli moderna», «socie pli justa». Ĝi estas paŝo al iĉismo. Ĝi malfaciligas formalan komunikadon, ĉar «profesoro X» en tiu sistemo povas signifi «profesorino X», kaj tial ĝi ankaŭ kondukas al la riismo. La logiko de tiu sistemo estas kurioze kaprica: ĝi akceptas kaj eĉ trudas la universalan interpreton de la li-genro por substantivoj («profesoro» pri ino), sed ial nepre malagnoskas tian saman interpreton por la pronomo li. Ĝi havas bonajn ŝancojn venki, sed longe ĝi ne daŭros: pro sia interna malkohero ĝi evoluos al ia speco de riismo.

Tiuj du relative tradiciaj modeloj ne kaŭzas konsiderindajn problemojn. Similajn hezitojn oni vidas en aliaj modernaj lingvoj, kaj tio ne signifas perdon de lingva unueco. Ekz-e, antaŭ 15 jaroj mi vidis sur la anonctabulo de mia instituto du oficialajn leterojn. Altaj Scienc-Akademiaj instancoj en Novosibirsko kaj Moskvo sendis gratulojn okaze de la Virintago, la Oka de Marto. La Novosibirska gratulis «la sciencistinojn» (научных сотрудниц), la Moskva — «la scientist-virinojn» (женщин — научных сотрудников). Juĝu mem kiu estas pli eleganta aŭ socie justa.

3. La riismo kaj iĉismo estas pli simetriaj ol la tradicia sistemo, kvankam riismo estas duoble malpli logika ol ĵiismo. Ili estus iom pli oportunaj en okazoj formalaj, en la administra aŭ kancelaria lingvaĵo kaj en la bredista fako. Male, en la lingvo de privata, normale homa komunikado ilia oportuno estas almenaŭ dubinda.

Hiismo, ĵiismo, iĉismo kaj riismo nun certe estas eksternormaj. Kvankam tio ne signifas, ke ili estas senŝancaj, nun iliaj adeptoj estas tre malmultaj.